— Ne. Kaj kio?
— Ĉu vi estos okupita hodiaŭ vespere?
— Ne.
— Estu afabla kaj bonvolu promeni kune kun mi.
— Kien?
— Kien ajn, laŭ via deziro.
— Kial aperis la ideo?
Ojstro enpensiĝis. — Mi ne kapablas simple ekspliki ĝin. Sed mi vin petegas!
Li levis siajn okulojn. Ties enteno konsternis Gemon. — Io stranga okazas kun vi, — milde diris ŝi.
Ojstro eltiris floron el sia butontruo kaj komencis deŝiri ĝiajn petalojn. Kiun li memorigis al ŝi? Sama nervoza kaj hasta gestado de fingroj…
— Mi fartas malbone, — diris li apenaŭ aŭdeble, rigardante rekte siajn manojn. — Hodiaŭ vespere mi ne volas resti sola. Ĉu vi akceptas mian proponon?
— Jes, certe, ĉu eble vi preferus viziti mian loĝejon?
— Ne, iru ni en restoracion por tagmanĝi. Ĝi situas proksime, sur Signoria placo. Bonvolu ne rifuzi, ja vi promesis!
Ili venis restoracion. Ojstro ordonis tagmanĝon, sed mem preskaŭ nenion manĝis, li silentis, faris panerojn kaj ĉifis franĝon de tablotuko.Gemo fartis tre malkomforte kaj bedaŭris pri tio, ke ŝi konsentis iri kune kun li. Longa silentado ĝenis ŝin, sed ŝi ne volis simple babili kun la homo, kiu, ŝajne, tute forgesis ŝian ĉeeston. Finfine li levis siajn okulojn kaj diris abrupte: — Ĉu vi volus viziti cirkon?
Gemo mire ekrigardis lin kaj ekpensis, kial li tial ŝatas cirkon?
— Ĉu vi antaŭe jam spektis iujn spektaklojn en ĝi? — demandis li, antaŭ ŝi sukcesis respondi.
— Ne, mi ne spektis, ĉar ili min ne interesis.
— Vane. Spektakloj estas tre interesaj. Al mi ŝajnas, ke ne eblas scii vivon de la popolo, nevidinte ilin. Revenu ni al Pordo al la Kruco [Porta alla Croce].
La migranta cirko starigis sian tendon apud urba pordego. Kiam Ojstro kaj Gemo estis alvenantaj al ĝi, netolerebla ŝriko de violonoj kaj tamburado jam anoncis komencon de spektaklo.
La spektaklo estis sufiĉe kruda. Trupon konsistigis kelkaj klaŭnoj, arlekenoj kaj akrobatoj, unu rajdanto saltanta tra ringegoj, kolorigita Kolombino kaj ĝibulo distranta publikon per siaj malsaĝaj grimacoj. Krudeco de spritaĵoj ne ofendis orelojn, ĉar ili estis jam uzitaj kaj enuaj. Vulgareco vidiĝis ĉie. Tamen publiko ridis kaj aplaŭdis, ĉar ĝentileco estas ĉefa trajto de toskananoj. Plej ridindaj estis ŝercoj de la ĝibulo, kvankam Gemo trovis nenion interesan kaj amuzan en ili. Tio ĉi estis simpla grotesko kaj hida histrionado. Spektantoj imitis lin kaj, levante infanojn sur ŝultrojn, montris al ili " monstron".
— Sinjoro Rivarez, ĉu reale al vi plaĉas la spektaklo? — demandis Gemo, turniĝante al Ojstro, kiu staris, alpremiĝinte al ligna fosto. — Laŭ mi,…
Gemo ne sukcesis finparoli. Neniam antaŭe, krom okazo en la ĝardeno en Livorno, en kiu ŝi estis kune kun Montanelli, ŝi vidis saman senliman, desperan mienon sur homa vizaĝo. Ŝi rememoris "Inferon" far Dante, kiam ŝi estis rigardanta lin.
Samtempe la ĝibulo, kiun piedbatis unu el klaŭnoj, cirklosaltis kaj ruliĝante forlasis la arenon. Poste aperis dialogo inter du klaŭnoj kaj tiam Ojstro stariĝis, kvazaŭ vekiĝinte.
— Iru ni, — diris li, — ĉu eble vi deziras resti plu?
— Ne, dankon.
Ili forlasis la cirkon kaj laŭ verda herbejo direktis sin al la rivero.
— Ĉu plaĉis al vi la spektaklo? — demandis Ojstro.
— Ĝi estis sufiĉe sopira kaj iufoje eĉ malagrabla.
— Ĝuste kio ŝajnis al vi malagrabla?
— Ĉiuj grimacoj kaj histrionado. Ili estis malbonaj kaj havis nenion spritan.
— Ĉu vi mencias la ĝibulon?
Gemo memoris, ke Ojstro kun stranga sentivo rilatis al siaj korpaj difektoj, tial ŝi ne volis koncerni tiun ĉi temon. Sed li mem menciis la ĝibulon, tial ŝi konfirmis:
— Jes, la ĝibulo tute ne plaĉis al mi.
— Sed li pli ol la ceteraj amuzis publikon.
— Pri tio mi nur bedaŭras.
— Kial? Ĉu eble pro tio, ke liaj agoj estis neartaj?
— Tie estis ĉio nearta, inkluzive kruelecon…
Li ekridetis. — Krueleco? Rilate al la ĝibulo?
— Jes… Li mem, certe, rilatas indiferente al ĉio. Por li histrionado estas ordinara laboro, samkiel saltado por rajdanto aŭ rolo de Kolombino por aktorino. Sed kiam oni rigardas tiun ĉi ĝibulon, aperas sopiro enanime. Tio estas humiliga kaj prezentas degradon de la homo.
— Li probable plu ne degradas post sia vivostarto. Kvankam degrado de plimulto de ni daŭras.
— Jes, sed ĉi tie… Al vi, oni povas supozi, ŝajnos absurda superstiĉo, sed por mi, la homa korpo estas sakrala. Kaj mi ne ŝatas, kiam oni ĝin mokas aŭ intence mutilas.
— La homa korpo?.. Ĉu animo ankaŭ?
Ojstro haltis kaj apogis sin sur ŝtona parapeto de la kajo. Li ekrigardis rekte okulojn de Gemo.
— Animo? — ripetis ŝi kaj ankaŭ haltis, mire rigardante lin.
Li rapide levis ambaŭ brakojn kun neatendita pasio: — Ĉu eble neniam venis en vian kapon penso pri tio, ke tiu ĉi kompatinda klaŭno havas animon; vivan, batalantan, homan animon, enigitan en la ĝiban korpon, kiu servas al li kiel sklavo? Ĉu vi, tia bonkora, kompatanta la korpon en bufona vesto kun tintiloj, enpensiĝis iam pri malfeliĉa animo, kiu ne havas eĉ tiujn buntajn ĉifonojn, necesajn por kovri sian mizeran nudecon? Imagu, kiel ĝi tremas pro malvarmo, kiel en ĉies okuloj ĝi hontas, kiel suferas ĝi pro ridego kaj mokado, kiuj kvazaŭ skurĝas kaj brulvundas per arda fero! Imagu, kiel ĝi senhelpe rigardas montaron kaj ŝtonojn, kiuj ne kapablas kaŝi ĝin, tial ĝi envias al ratoj kapablaj eniĝi truojn kaj kaŝi sin tie. Rememoru ankaŭ, ke animo estas muta, ne havas voĉon kaj ne povas krii. Ĝi devas toleri, toleri kaj toleri… Cetere, mi parolas absurdaĵojn… Kial vi ne ridas? Vi ne havas senson de humuro!
Malrapide kaj silente Gemo turniĝis kaj ekiris laŭlonge de la kajo. Dum la tuta vespero ŝi eĉ unufojon ne divenis ligon de emocio de Ojstro kun la migranta cirko, kaj nun, kiam la subita afekcio montris lian enan vivon, ŝi sukcesis trovi neniun konsolan vorton, kvankam ŝian koron plenigis kompato al li. Li iris apude, rigardante akvon.
— Bonvolu kompreni, — ekparolis li subite kaj arogante ekrigardis ŝin, — ĉiuj miaj eldiraĵoj, kiujn vi ĵus aŭdis, estas simple fantazio. Al mi iufoje plaĉas fantazii, sed mi ne ŝatas, kiam oni akceptas ĝin serioze.
Gemo nenion respondis. Ili iris silente plu. Proksime de Uffizi palaco Ojstro neatendite rapide trapasis vojon kaj kliniĝis super malhela fasko, kuŝanta ĉe balustrado.
— Kio okazis, etulo? — demandis li kun tia kareso, kiun Gemo neniam aŭdis de li. — Kial vi ne iras hejmen?
La fasko ekmoviĝis kaj ekaŭdiĝis mallaŭta ĝemo. Gemo aliris kaj ekvidis sesjaran malpuran ĉifonulon, kiu alpremiĝis al balustrado kiel timiĝinta besteto. Ojstro staris, kliniĝinte super li, kaj karesis liajn distaŭzitajn harojn.
— Kio okazis? — ripetis li kaj kliniĝis pli, por fiksaŭskulti balbutadon de la knabo. — Necesas iri hejmen al lito. Infano ne devas resti dum nokto surstrate, ja vi povas malvarmiĝi. Donu al mi vian manon kaj stariĝu! Kie vi loĝas?
Li prenis manon de la infano, sed tiu ekkriis kaj refalis surteren.
— Nu, kio, kio okazis? — Ojstro metis sin sur la genuojn apude. Aĥ, sinjorino, ekvidu!
Knabaj ŝultro kaj ĵaketo estis kovritaj per sango.
— Diru al mi, kio okazis? — karese daŭrigis Ojstro. — Ĉu vi falis?.. Ne? Ĉu iu batis vin?.. Mi tion supozis. Kiu?