Выбрать главу

— Imagu, kiel aspektis la brako, kiam la vundoj estis freŝaj! — aŭdiĝis voĉo de Rikardo malfronte.

— Ha, vi venis finfine! Aŭskultu, Rikardo, kiel longe li dormos? Mi donis al li opiaĵon antaŭ dek horoj kaj de tiam moviĝis neniu lia muskolo.

Rikardo kliniĝis kaj fiksaŭskultis spiradon de Ojstro.

— Nenio grava. Lia spirado estas normala. Tian dormolongecon okazigis multaj noktaj suferoj. Matene la paroksismo povos ripetiĝi. Mi esperas, ke tiam iu estos apude, ĉu ne?

— Galli deĵoros. Li informis, ke venos je la deka posttagmeze.

— Nun ĝuste estas ĉirkaŭ la deka…

— Aha, li vekiĝas! Bonvolu ordoni, ke oni alportu buljonon varman… Kviete, Rivarez, kviete! Ne batu min, mi ne estas episkopo!

Ojstro duonleviĝis kaj ĉirkaŭrigardis per okuloj plenaj de timo.

— Ĉu mia vico? — ekbalbutis li hispane. — Amuzu publikon ankoraŭ minuton… Aĥ! Mi ne ekkonis vin, Rikardo. — Li denove ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj tuŝis permane sian frunton, kvazaŭ nekomprenante, kio okazas. — Martini! Mi pensis, ke vi jam foriris. Ŝajne mi longe dormis…

— Vi dormis dek horojn samkiel la dormanta belulino en sorĉa fabelo! Nun necesas manĝi buljonon kaj redormi.

— Dek horojn! Martini! Ĉu vi tutan tempon estis ĉi tie?

— Jes. Tamen mi komencis maltrankviliĝi pri troa dozo de opiaĵo, kiun mi donis al vi.

Ojstro ruze ekrigardis lin: — Mi bedaŭras, ke vi malsukcesis ĉi-foje! Kiaj kvietaj kaj pacaj estus sen mi viaj komitataj kunsidoj!.. Kion, diablo vin prenu, vi volas de mi, Rikardo? Bonvolu lasi min! Mi ne toleras kuracistojn.

— Bone, eltrinku tion ĉi kaj restu en paco. Post unu aŭ du tagoj mi vin revizitos kaj esploros detale. Mi esperas, ke plej malbono jam preterpasis: vi tute ne similas mortinton.

— Ho, baldaŭ mi plene resaniĝos, dankon… Kiu alvenis? Galli? Hodiaŭ kolektiĝis ĉe mi ĉiuj gracioj…

— Mi restos apud vi la tutan nokton.

— Sensencaĵo! Mi neniun bezonas. Disiru ĉiuj hejmen. Se paroksismo ripetiĝos, via helpo ne estos utila, ĉar mi ne trinkos opiaĵon plu; ĝi taŭgas maksimume por unu-du fojoj.

— Jes, vi pravas, — diris Rikardo. — Sed realigo de tia decido estas malsimpla.

Ojstro ekrigardis lin ridetante.

— Ne timu! Se mi emus al tio ĉi, mi delonge estus narkotisto.

— Ĉiuokaze ni ne restigos vin sola, — seke respondis Rikardo. — Iru ni, Martini… Ĝis revido, Rivarez! Mi revenos morgaŭ.

Martini volis ankaŭ foriri, sed Ojstro vokis lin kaj etendis sian manon: — Mi dankas vin.

— Ho, bagatelo! Redormu!

Rikardo foriris kaj Martini restis interparoli kun Galli en la apuda ĉambro. Baldaŭ tra malfermita enira pordo li ekvidis kaleŝon veturintan al ĝardena pordeto, el kiu eliris virino. Tiu estis Zito veninta ŝajne de iu vespera spektaklo. Li eliris kaj, levinte la ĉapelon, deflankiĝis, por doni al ŝi vojon. Li jam atingis malhelan strateton kondukantan al placo Poĝio Imperiale [Poggio Imperiale], kiam malantaŭe aŭdiĝis frapo de la pordeto kaj hastaj paŝoj.

— Atendu minuton! — ekkriis Zito.

Post kiam Martini turniĝis kaj reiris malantaŭen, ŝi haltis tuŝante permane apudan arbuston. Lumo de sola lanterno staranta en angulo de la strateto apenaŭ atingis ĉi tien, tamen Martini sukcesis vidi, ke la dancistino iras, mallevinte la kapon, kvazaŭ malkuraĝe kaj hontante ion.

— Kiel li fartas? — demandis ŝi nerigardante Martini.

— Pli bone, ol matene. Li dormis la tutan tagon, do lia aspekto ne estas sama elturmenta. Ŝajne paroksismo preterpasis!

— Ĉu li tre suferis?

— Jes, tre. Laŭ mi, pli malbona stato ne ekzistas.

— Mi tion supozis. Se li malpermesas miajn vizitojn, sekve lia farto estas tre malbona.

— Ĉu lin ofte atakas paroksismoj?

— Neregule… Somere, en Svisio, li tute estis sana, sed dum la pasinta vintro, kiam ni loĝis en Vieno, li fartis terure. Mi ne povis veni al li kelkajn tagojn. Li ne toleras mian ĉeeston dum malsano.. — Ŝi levis la okulojn, rigardante Martini, sed tuj duonfermis ilin. — Kiam lia stato malboniĝas, li trovas ĉiun pretekston, por ekspedi min al balo aŭ koncerto, kaj mem ŝlosas la pordon kaj restas en ĝi sola dum malsano. Mi kaŝe revenas kaj sidas ĉe la fermita pordo. Se li tion scius, do li ege kolerus kontraŭ mi! Iam la hundo plorbojas apude, li ĝin enlasas, sed min ne. Pri ĝi li zorgas pli, ol pri mi…

Tion ĉi ŝi eldiris en stranga, kolera maniero.

— Mi esperas, ke malbono forpasis, — karese diris Martini. — Doktoro Rikardo lerte kuracas lin. Povas esti, ke lia resaniĝo baldaŭ okazos. Ĉiuokaze nun li suferas malpli ol antaŭe, tamen sekvan fojon nepre sciigu nin pri lia nova malsano. Se ni scius ĉion ĝustatempe, liaj turmentiĝoj pasus pli glate. Ĝis revido!

Li etendis la manon, sed ŝi deflankiĝis kaj abrupte skuis la kapon: — Mi ne komprenas, kiel vi povas etendi vian manon al lia amatino?

— Laŭ via volo, certe… — diris li konfuzite.

Zito piedpremis.

— Mi malamas vin! — Ŝi ekkriis kaj ŝiaj okuloj ekbrilis kiel braĝo. — Mi malamas vin ĉiujn! Vi rajtas alveni, interparoli kun li pri politiko! Li permesas al vi troviĝi apude la tutan nokton kaj doni medikamentojn, sed mi ne povas vidi lin eĉ tra ŝlosiltruo! Kiu li estas por vi? Kiu rajtigis vin depreni lin de mi? Mi malamas! Malamas! Malamas!

Ŝi ekploregis kaj forkuris al la domo, ferminte la pordeton antaŭ Martini.

"Dio mia! — diris Martini al si mem, pasante tra la malhela strateto. — Tiu ĉi virino serioze amas lin! Eksterordinara situacio!"

Ĉapitro 8. Rememoroj de Ojstro

Ojstro rapide resaniĝadis. Sekvan semajnon Rikardo trovis lin vestitan en turka ĥalato kaj kuŝantan sur sofo . Kune kun li estis Martini kaj Galli. Li volis eĉ eliri eksteren por freŝa aero, sed Rikardo nur ekridis kaj demandis, ĉu li startos laŭ la valo ĝis Fiesolo [Fiesole]?

— Vi ankaŭ povas viziti geedzojn Grassini, — aldonis li ŝerce. — Mi estas certa, ke la sinjorino estos ĝoja, precipe nun, kiam via paleco estas tia alloga.

Ojstro tragike eksvingis la manojn.

— Benu mian animon! Mi pri tio ne pensis! Ŝi rigardus min kiel italan martiron kaj palavrus pri patriotismo. Mi estus devigita eniĝi la rolon kaj rakonti al ŝi pri tio, ke min oni dishakis je pecoj en hipogeo kaj poste mallerte aglutinis. Ŝi ekvolus informiĝi ekzakte pri miaj tiamaj sentoj. Ĉu estus malfacile por mi trompi ŝin, Rikardo? Mi estas preta veti, ke ŝi kredos plej nerealan fikcion, kiun mi diros. Mi vetas je mia hinda ponardo kontraŭ via tenio, metita en alkoholon, el via kabineto. Konsentu, ja kondiĉoj estas avantaĝaj por vi.

— Dankon, sed mi ne ŝatas mortigajn armilojn.

— Tenio ankaŭ mortigas, kvankam ĝia aspekto ne estas same bela.

— Ĉiuokaze, mia kara amiko, mi ne bezonas la ponardon, se la tenio ankoraŭ taŭgos… Martini, mi devas forkuri. Ĉu vi zorgos pri tiu ĉi turbulenta paciento?

— Jes, sed nur ĝis la tria. Poste venos ĉi tien sinjorino Bolo.

— Sinjorino Bolo! — timeme ripetis Ojstro. — Ne, Martini, tio ĉi ne eblas! Mi ne permesas, ke la damo zorgis pri mi mem kaj pri miaj malsanoj. Krome, kie ŝi sidos? Ĉi tie estas malkomforte.

— Ĉu delonge vi komencis sekvi regulojn de bontono? — demandis ridante Rikardo. — Sinjorino Bolo estas nia ĉefa flegistino. Ŝi ekflegis malsanulojn ankoraŭ tiam, kiam ŝi kuradis en kurtaj robetoj. Mi konas neniun pli bonan fratinon de karitato. "Ĉi tie estas malkomforte", diris vi. Ĉu eble vi konsideris sinjorinon Grassini?.. Martini, por vizito de nia kolegino ne necesas restigi iujn instrukciojn. Dio mia, jam estas la dua kaj duono! Mi devas urĝe foriri.