— Nun, Rivarez, prenu la medikamenton ĝis ŝia alveno, — diris Galli, alirante al Ojstro kun glaso.
— Diablo prenu la medikamenton!
Samkiel aliaj resaniĝuloj, Ojstro iĝis tre incitebla kaj do multe ĉikanis siajn fidelajn geflegistojn.
— Pro k-k-kio vi d-d-donas al mi aĉan m-m-miksturon, kiam jam doloroj malaperis?
— Ĝuste pro tio, ke doloroj ne reaperu. Ĉu vi volas tiel senfortiĝi, ke sinjorino Bolo donu al vi opiaĵon?
— Mia bonfavora sinjoro! Se paroksismoj devas reaperi, ili reaperos. Ili ne similas dentodolorojn, kiujn oni p-p-povas malpliigi per viaj malbonaj m-m-medikamentoj. Ili estas same senutilaj, kiel injektilo dum incendio en domo. Cetere, faru kion ajn, laŭ via volo.
Li prenis la glason per la maldekstra brako. Teruraj vundoj sur ĝi rememoris al Galli antaŭan subjekton de konversacio.
— Do, interalie, — diris li, — kie vi estis vundita? Ĉu en la milito?
— Mi ja ĵus rakontis, ke min oni metis en subteraĵon kaj…
— Mi tion scias. Sed tiu ĉi versio taŭgas por sinjorino Grassini… Ĉu reale, tio okazis en la brazila milito?
— Jes, parte en la milito, parte dum ĉasado en sovaĝaj areoj… kaj aliloke.
— Aĥ, jes! Dum la scienca ekspedicio… Ŝajne, vi tiam spertis multajn aventurojn, ĉu ne?
— Memkompreneble, en sovaĝaj landoj aventuroj iufoje okazas, — neglekte diris Ojstro. — Pli ofte, necesas konfesi, ili estis malagrablaj.
— Tamen mi ne komprenas, kiel la vundoj estas tiom multenombraj?.. Ĉu eble vin atakis sovaĝaj bestoj, kiuj okazigis cikatrojn sur via maldekstra brako?
— Aĥ, tio ĉi okazis dum ĉasado por pumo. Mi pafis…
Aŭdiĝis frapo ĉe la pordo.
— Ĉu la ĉambro estas ordigita, Martini? Jes? Tiam bonvolu malfermi… Vi estas tre afabla, sinjorino. Pardonu min, ke mi restas en la lito.
— Vi ne bezonas ellitiĝi. Mi venis ne kiel gastino iom pli frue. Cezaro, ĉu vi, certe, hastas?
— Ne, en mia dispono estas ankoraŭ la horokvarono. Permesu al mi meti vian mantelon en alian ĉambron. Ĉu korbon ankaŭ forporti tien?
— Nur zorge, mi petas, en ĝi estas freŝaj ovoj. Katjo aĉetis ilin matene en Monte Oliveto… Jen kristnaskaj rozoj, sinjoro Rivarez. Mi scias, ke vi ŝatas florojn.
Ŝi sidiĝis ĉe tablo, ordigis tigojn kaj metis la florojn en vazon.
— Do, Rivarez, vi komencis rakonti pri pumo, — rediris Galli. — Kiel tio okazis?
— Aĥ, jes! Galli pridemandis min, sinjorino, pri vivo en Suda Ameriko kaj mi komencis rakonti pri apero de vundoj sur mia maldekstra brako. Tio okazis en Peruo. Dum ĉasado por pumo necesis vadi trans rivero, tial, kiam mi estis pafanta, la fusilo maltrafis, ĉar pulvo fariĝis malseka. Kompreneble, la pumo ne atendis, kiam mi repafos kaj jen sekvis rezulto.
— Jes, la aventuro estis mirinda!
— Ho, tie ne estis tiel terure, kiel ŝajnas. Ĉio okazis, certe, sed entute mia vivo estis tre interesa. Ĉasado por serpentoj, ekzemple…
Li babilis, rakontis multajn anekdotojn pri la argentina milito, pri la brazila ekspedicio, pri renkontiĝoj kun aborigenoj, pri ĉasado por sovaĝaj bestoj ktp. Galli aŭskultis lin kun ĝuo, kiel infano kutime aŭskultas fabelojn, kaj metis multajn demandojn. Impresema, kiel ĉiuj napolanoj, li ŝatis ĉion neordinaran. Gemo prenis el la korbo trikaĵon kaj ankaŭ atente aŭskultis, lerte laborante per trikiloj. Martini estis malserena kaj malkontenta, ĉar en anekdotoj li trovis nur fanfaronadon kaj memamon. Malgraŭ sia nevola admiro al la homo, kapabla toleri fortan fizikan doloron kun nekomparebla spiritopovo, kiun li mem vidis antaŭ unu semajno, al Martini ne plaĉis Ojstro, ties manieroj kaj agoj.
— Jes, tia vivo estis glorinda! — suspiris Galli kun nekaŝita envio. — Mi miras, pro kio vi forlasis Brazilon. Kiaj enuaj ŝajnas post ĝi ĉiuj aliaj landoj!
— Mia plej feliĉa vivo okazis en Peruo kaj Ekvadoro, — daŭrigis Ojstro. — Tiuj landoj estas efektive belegaj! Certe, tie estas tro varmega klimato, precipe en apudmara areo de Ekvadoro, kio faras vivkondiĉojn tre severaj. Sed beleco de tieaj pejzaĝoj estas neimagebla.
— Min pli interesas plena libereco de vivo en la barbara lando ol ĝiaj belaj pejzaĝoj, — diris Galli. — Tie homo povas reale sperti senton de sia digno, kio ne eblas en niaj superplenigitaj urboj.
— Jes, — konsentis Ojstro, — sed nur…
Gemo translokis siajn okulojn de trikado kaj ekrigardis lin. Li tuj konfuziĝis kaj paŭzis.
— Ĉu la nova paroksismo komenciĝas? — plenzorge demandis Galli.
— Ho, nenio grava. Viaj medikamentoj efikis, kvankam mi malbenis ilin… Ĉu vi jam foriras, Martini?
— Jes. Iru kune, Galli, alie ni malfruiĝos.
Gemo akompanis ilin ĝis la elirejo kaj baldaŭ revenis kun miksaĵo el ovoj kaj lakto.
— Eltrinku, — diris ŝi milde, sed insiste kaj eksidis por retrikadi.
Ojstro obeis humile.
Duonhoron ambaŭ silentis. Poste li mallaŭte ekparolis: — Sinjorino Bolo!
Gemo ekrigardis lin. Li ĉifis franĝon de plejdo kovranta la sofon, nerigardante ŝin.
— Diru al mi, ĉu vi kredas, ke mi rakontis veron?
— Mi eĉ minuton ne dubis, ke vi ĉion elpensis, — trankvile respondis Gemo.
— Vi absolute pravas. Mi tutan tempon mensogis.
— Ĉu vi mensogis ankaŭ pri la milito?
— Preskaŭ pri ĉio. Mi neniam partoprenis militojn. Pri la ekspedicio… Aventuroj tie efektive okazis kaj plimulto el miaj anekdotoj estis reala. Tamen miajn vundojn aperigis malsamaj kaŭzoj. Vi detektis unu mian falson, tial mi nun povas konfesi la aliajn.
— Ĉu necesas malŝpari vian energion por elpensado de tiuj falsaj anekdotoj? — demandis Gemo. — Laŭ mi, ne.
— Kaj kion mi devis fari? Rememoru vian anglan proverbon: "Ne metu demandojn kaj vi ne aŭdos mensogon". Mi ricevas neniun plezuron, kiam mi estas devigita misopiniigi homojn, kiuj demandas kialon de mia kriplaĵo. Tial mi mensogas, sed aldonas amuzon. Vi ja vidis, ke Galli estis tre kontenta.
— Ĉu por vi estas pli grava amuzo por Galli, ol vero?
— Vero… — Li fikse ekrigardis ŝin, tenante enmane la forŝiritan plejdan franĝon. — Ĉu vi volas, ke mi rakontu veron al tiuj homoj? Pli baldaŭ mi mian langon fortranĉos! — Kaj poste li abrupte kaj mallerte aldonis: — Mi ankoraŭ al neniu rakontis tutan veron, sed al vi, laŭ via deziro, mi rakontu.
Ŝi silente metis la trikaĵon sur siajn genuojn. Estis io kortuŝa en tiu ĉi malmilda, sekretema kreaĵo decidinta konfidenci al la virino, kiun li apenaŭ konis kaj versimile antipatiis. Post longatempa silentado Gemo ekrigardis lin. Ojstro duonkuŝis apoginte sin sur tableton starantan apud la sofo kaj kovris per la kripligita mano siajn okulojn. Fingroj de lia mano nervoze tremis; sur la cikatro vidiĝis pulsobatado. Gemo aliris al la sofo kaj mallaŭte vokis lin. Li ektremis kaj levis la kapon.
— Mi tute f-forgesis, — trabalbutis li per pardoninda tono. — Mi v-volis rakonti al vi pri…
— Pri akcidento, kiu kaŭzis vian lamecon. Tamen se rememoro malplaĉas al vi…
— Pri akcidento? Ho, sed tio ne estis akcidento! Ne. Simple min oni batis per fajroprenilo.
Gemo rigardis lin en plena mirego. Per la tremanta mano li demetis harojn de la frunto kaj ekridetis.