— Neniu, mi mem konjektis.
— Aha, — li premiĝis al seĝodorso kaj ekrigardis Gemon malkontente. — Sekve vi kapablas konjekti fremdajn aferojn?
— Tre ofte. Mi ŝatas observi kaj konkludi ligojn inter faktoj. Do, estu pli singardema kun mi, se vi ne volas, ke mi sciu ion.
— Mi ne kontraŭiĝas, ke vi sciu miajn aferojn, ĉefe, ke neniu pli ilin sciu. Mi esperas, ke vi neniun informis pri via konjekto…
Gemo ekrigardis lin duone ofendite kaj surprizite.
— Via supozo estas nenecesa, — diris ŝi.
— Mi, certe, scias, ke vi nenion diris al fremduloj, sed, povas esti, vi ion diris al membroj de via partio…
— Nia partio diskutas nur pri faktoj, sed ne pri miaj konjektoj kaj fantazioj. Memkompreneble, mi neniam kun iu pri tio ĉi interparolis.
— Mi dankas vin. Ĉu eble vi ankaŭ konjektis al kiu societo mi apartenas?
— Mi esperas.., ne ofendiĝu pro mia sincereco, ja vi mem komencis nian interparoladon, mi esperas, ke ĝi ne estas "Ponardistoj".
— Kial vi tion esperas?
— Ĉar vi indas pli bonan.
— Ni ĉiuj indas pli bonan. Jen via propra respondo. Mi, cetere, membras "Ruĝajn Zonojn". Ĝin konsistigas pli firmaj homoj, kiuj pli serioze agadas.
— Ĉu en ties agado eniĝas ankaŭ murdoj?
— Jes, interalie, ankaŭ murdoj. Ponardo estas tre utila ilo, kiam post ĝi staras bone organizita propagando. Ĉi-rilate ni havas malsamajn vidpunktojn. Ili opinias, ke ponardo povas forigi ĉiujn mondajn problemojn kaj tio ĉi estas misaĵo. Ĝi povas forigi multon, sed ne ĉion.
— Ĉu vi efektive kredas tion ĉi?
Li ekrigardis ŝin mire.
— Certe, — pluigis Gemo, — per ponardo oni povas forigi provizore iun konkretan spionon aŭ malbonan oficiston, sed sur iliaj lokoj povas aperi novaj, pli seriozaj reprezentantoj de la potenco, ĉu ne? Jen la demando! Povas okazi io simila al apologo pri ordigita hejmo kaj sep diabloj. Ja post ĉiu nova murdo pli koleras polico kaj la popolo kutimiĝas rigardi kruelecon kaj perforton, kiel tute ordinaran aferon.
— Kio, laŭ via opinio, okazos, kiam venos revolucio? Ĉu vi supozas, ke tiam la popolo ne kutimiĝos al perforto? Milito estas milito.
— Jes, sed revolucio estas malsama afero. Ĝi estas nur momento en la popola vivo kaj prezo, kiun ni pagas pro nia progreso. Sendube dum ĉiuj revolucioj perfortoj okazas, sed ili devas esti izolitaj faktoj, kiel esceptoj de ekstrema historia momento. Plej terura en tiuj sensistemaj murdoj estas ties ordinareco kaj sekve velkas sento de sankteco de homa vivo. Mi malofte vizitis Romanjon, tamen mi obtenis impreson, ke tie oni kutimiĝis aŭ komencas kutimiĝi al perfortaj rimedoj de batalo.
— Tio estas pli bona ol obeado kaj rezignacio.
— Mi tiel ne opinias.Ĉiu kutimo havas ion malbonan, sklavan, kaj tiu ĉi krome okazigas en homoj kruelecon. Certe, se laŭ via opinio revolucia agado celas nur obteni koncesiojn de la registaro, tiam la sekretaj sektoj kaj la ponardo devas ŝajni al vi plej taŭga armilo, ĉar ĉiuj registaroj timas ilin pli ol ĉio. Laŭ mia opinio, batalo kontraŭ la registaro estas nur rimedo, ĉefa nia celo estas ŝanĝo de rilatoj inter homoj. Kutimigo de malkompetentaj homoj al vido de sango ne estas metodo de pliigo de valoro de homa vivo.
— Ĉu valoro de religio?
— Mi ne komprenas.
Li ekridetis.
— Ni havas malsamajn opiniojn rilate de radiko de ĉiuj niaj problemoj. Laŭ vi, ĝi estas en subtakso de homa vivo…
— Pli korekte, en subtakso de homa personeco, kiu estas sankta.
— Estu tiel, laŭ via plaĉo. Mi opinias, ke plej grava kaŭzo de niaj malfeliĉoj kaj misaĵoj estas mensa malsano, kiu nomiĝas religio.
— Ĉu vi mencias unu konkretan religion?
— Ho, ne! Ili ĉiuj diferencas nur per eksteraj simptomoj. La malsano mem estas tio, kion oni nomas religia strukturo de intelekto. Ĝi instigas homan deziron krei fetiĉon por si mem kaj adori ĝin, fali ventalteren kaj kulti iun ajn. Jesuo, Budao aŭ totemo de sovaĝuloj havas preskaŭ nenian diferencon. Vi, certe, ne konsentas kun mi. Vi povas rigardi sin ateistino, agnostikulino aŭ iu ajn, sed mi sentas vian religian temperamenton distance de kvin jardoj. Cetere, nia diskuto estas senutila. Vi eraras pensante, ke mi preferas murdojn de malicaj reprezentantoj de potenco. Ne, tiu ĉi rimedo, laŭ mi, plej bona rimedo, sapeas prestiĝon de la eklezio kaj kutimigas la popolon al tio, ke ĝi rigardu klerikajn agentojn kiel parazitojn.
— Kiam vi atingos vian celon, kiam vi vekos sovaĝan beston dormantan en homa korpo kaj instigas ĝin kontraŭ la eklezio, tiam…
— Tiam mi konvinkiĝos, ke mia dumviva laboro reale valoris.
— Sekve tiun ĉi laboron vi menciis, ĉu ne?
— Jes, ĝuste tiun ĉi.
Ŝi ektremis kaj turniĝis de li.
— Ĉu vi disreviĝis pri mi? — ridetante demandis Ojstro.
— Ne, mi ne disreviĝis… Mi.., ŝajne, komencas timi vin.
Ŝi returniĝis post momento, ekrigardis lin kaj reparolis per sia kutima afera voĉo: — Nia diskuto estas senprofita. Niaj vidpunktoj tre diferencas. De mia flanko, mi kredas sole propagandon, propagandon kaj propagandon, kiu rezultigos insurekcion.
— Tiam revenu ni al mia plano, kiu iom rilatas al propagando kaj plie al insurekcio.
— Mi aŭskultas vin.
— Kiel mi jam diris al vi, multaj volontuloj moviĝas el Romanjo al Venecio. Ni nun ne scias, kiam la insurekcio ekflamos, ŝajne post alveno de aŭtuno aŭ vintro. Tamen tiujn volontulojn en Apeninoj necesas armi kaj pretigi, por ke ili laŭ la unua voko povu starti al plataĵoj. Mi sindevigis liveri pulvopafilojn kaj ekipaĵojn al teritorio de Papa ŝtato por ili…
— Atendu minuton. Kiel vi povas labori kun tiuj homoj? Ja revoluciuloj en Lombardujo kaj Venecio favoras al la nova papo. Ili adeptiĝis al liberalaj reformoj kaj pozitive rilatas al progresa movado en la eklezio. Kial povas vi, "senkompromisa antiklerikalulo" agi kune?
Li levis siajn ŝultrojn: — Min ne interesas iliaj amuzoj kun la ĉifona pupo, gravas, ke ili agu. Kial ilia favoro al papo devas maltrankviligi min, se nia celo estas insurekcio? Ĉiu bastono taŭgas por bati hundon kaj ĉiu alvoko taŭgas por alarmi la popolon kontraŭ aŭstroj.
— Kion vi volas, ke mi faru?
— Ĉefe helpi al mi translokigi pafoarmilojn tien.
— Sed kial mi tion faros?
— Vi estas ĝuste tiu persono, kiu povas fari plej bone. Mi intencas aĉeti pafoarmilojn en Anglio, tamen ilia transportado estas malfacila. Havenoj de Papa ŝtato ne taŭgas por enmetado, tial necesos alporti ilin en Toskanujon kaj de tie veturigi trans Apeninoj.
— Sed tiam okazos du limoj anstataŭ unu.
— Jes, sed alia vojo ne ekzistas. Ja ne eblas alporti grandan kontrabandan kargon en etan havenon Ĉivita Vekia [Civita Veccia], kiun vizitas kutime nur tri velaj boatoj kaj skuno de fiŝistoj. Se kargo atingos Toskanujon, do mi sindevigas porti ĝin trans limo de Papa ŝtato. Miaj kamaradoj scias ĉiun vojeton en la montaro kaj lokojn taŭgajn por kaŝi ĝin. Kargo mare venos Livornon, kie mi havas neniujn ligojn kun kontrabandistoj, sed vi, ŝajne, havas.
— Permesu al mi mediti kvin minutojn.
Gemo metis sian kubuton sur la genuon kaj apogis la mentonon permane. Ŝi baldaŭ diris: — Mi eble povas helpi al vi, sed ĝis komenco de nia detala diskuto vi devas respondi unu mian demandon. Ĉu vi povas doni al mi vorton de honesto, ke realigo de via plano esceptos iujn murdojn kaj ĝenerale perfortojn?
— Kompreneble! Mi neniam proponus al vi partopreni ion, kion vi ne aprobas.
— Kiam vi volas ricevi mian difinitan respondon?
— Tempo malsufiĉas, sed mi povas atendi kelkajn tagojn.