Выбрать главу

Dum vespermanĝo Ojstro penis esti afabla kaj gaje babilis pri bagateloj. Zito respondis al li per brilaj ridetoj. Ŝia evidenta ĝojo konfuzis Ojstron, ĉar ŝi vivis aparte, havis siajn amikojn, al kio li kutimiĝis, tial en lian kapon neniam venis penso, ke ŝi povas sopiri pri li. Ŝajne ŝi multe enuis, sekve ilia renkonto tiel emociis ŝin.

— Trinku ni kafon sur la teraso, — proponis Zito, — hodiaŭa vespero estas sufiĉe varma.

— Tre bone. Ĉu prenu mi gitaron, por ke vi kantu al mi?

Ŝi estis tre kontenta, ĉar li bone komprenis muzikon kaj malofte petis ŝin kanti.

Laŭlonge de la teraso troviĝis larĝa ligna benko. Ojstro eksidis en angulo, de kie vidiĝis la pitoreska montaro kaj Zito eksidis sur parapeton, metis la piedojn sur la benkon kaj alpremiĝis al kolono apoginta tegmenton. Bela pejzaĝo ne interesis ŝin, ŝi preferis vidi Ojstron.

— Donu al mi cigaredon. Mi ne fumis post via forveturo.

— Feliĉa ideo! Por plena mia b-b-beato mankas nur cigaredo.

Zito kliniĝis al li kaj fiksrigardis lin: — Ĉu efektive vi nun estas feliĉa?

Ojstro mire levis siajn maldikajn brovojn.

— Jes, ĉu ne? Mi bone vespermanĝis, mi vidas plej p-p-pitoreskan pejzaĝon en Eŭropo, mi atendas bonan kafon kaj hungaran folkloron. Krome nun nenio efikas miajn konsciencon kaj digeston. Kion plu mi povas deziri?

— Mi scias, kion vi povas plu deziri.

— Kion?

— Jenon! — Ŝi ĵetis kesteton en liajn manojn.

— Rostita m-m-migdalo! Kial vi ne s-s-sciigis min, ĝis kiam mi ankoraŭ ne estis fumanta? — li ekkriis riproĉe.

— Ĉar vi estas bebo! Vi povas manĝi ĝin post fumado. Jen oni alportis kafon…

Ojstro gravmiene trinkis kafon, ronĝis migdalon kaj ĝuis, kiel kato lekanta kremon.

— Kiel estas agrable t-t-trinki la bongustan kafon post tiu kafaĉo, kiun oni vendas en Livorno! — diris li per sia ronrona voĉo.

— Restu hejme plu.

— Ne restigu min ĉi tie. M-m-morgaŭ mi denove forveturos.

La rideto mortis sur ŝia vizaĝo.

— Morgaŭ! Pro kio? Kien?

— Ho! Pro negoco, en du aŭ tri lokojn.

Post konsilo kun Gemo li decidis mem viziti Apeninojn kaj interparoli kun kontrabandistoj pri transportado de pafoarmiloj. Transiro de limo de Papa ŝtato estis tre danĝera por li, sed de tiu ĉi vizito dependis sukceso de la tuta operacio.

— Ĉiam nur negoco! — apenaŭ aŭdeble suspiris Zito kaj demandis pli laŭte: — Ĉu vi longe forestos?

— Ne, dum du aŭ tri semajnoj, p-p-probable.

— Ĉu via nuna negoco estas SAMA? — abrupte demandis ŝi.

— Kiu sama?

— Tiu, pro kiu vi iam rompos vian kolon, nomiĝas politiko.

— Ĝi iomete rilatas al p-p-politiko.

Zito ĵetis la cigaredon eksteren.

— Vi volas misinformi min. Mi konjektas, ke la vojaĝo estos danĝera.

— Mi forveturos r-r-rekte en inferan regionon, — li respondis apatie. Ŝajne vi h-h-havas tie amikojn, por kiuj vi nun forŝiras hederon kiel donaco, ĉu ne? Bonvolu, ne f-f-forŝiru ĝin tutan.

Ŝi ofendite forŝiris grandan hederan branĉon de la kolono kaj ĵetis ĝin sur la plankon.

— La vojaĝo estos danĝera, — ripetis ŝi, — sed vi ne volas diri veron honeste! Ĉu vi opinias, ke mi taŭgas nur por blagi kaj ŝerci kun mi? Eble, povos okazi, ke vi estos pendigita baldaŭ kaj eĉ ne sukcesos diri lastafoje "adiaŭ". Tia ĉi politiko, eterna politiko, kiel ĝi tedis min!

— Min ankaŭ, — diris Ojstro oscedante, — tial konversaciu ni pri io alia aŭ kantu al mi.

— Bone, donu al mi la gitaron. Kion kanti?

— "Baladon pri la pereinta ĉevalo", kiun vi kantas tre bele.

Ŝi ekkantis la malnovan hungaran kanzonon pri la viro, kiu komence perdis sian ĉevalon, poste sian hejmon kaj amatinon, konsoliĝante, ke batalo sur Moĥaĉa [Mohacz] kampo alportis al li plian malĝojon. Ĝi estis plej favorata kanzono de Ojstro. Ĝia rigora kaj tragika melodio kaj amara stoikismo de la refreno kortuŝis lin tiel, kiel nenia alia sentimentala muziko.

Zito havis belegan voĉon. Sonoj eliĝis el ŝia buŝo puraj, viglaj kaj vivodonaj. Malpli bone ŝi kantis italajn kaj slavajn kanzonojn, tamen ŝia kantado de la hungara folkloro estis tute perfekta.

Ojstro aŭskultis ŝin kun larĝe malfermitaj okuloj, preminte sian spiradon. Tiel bele Zito ankoraŭ neniam kantis. Kiam ŝi estis finanta lastan refrenon, subite ŝia voĉo ektremis:

-Aĥ, tutegale! Multan malĝojon alportis…

Ŝi ekploretis kaj kaŝis sian vizaĝon en densa hedero.

— Zito! — Ojstro prenis la gitaron el ŝiaj manoj. — Kio okazis?

Ŝi plu ploris kaj kovris la vizaĝon permane. Li tuŝis ŝian ŝultron: — Diru al mi, kio okazis?

— Lasu min sola! — diris ŝi tra larmoj kaj deflankiĝis de li. — Lasu!

Li residiĝis kaj komencis kviete atendi, kiam ŝia plorado finiĝos. Subite Zito ĉirkaŭbrakis lin kaj metis sin sur la genuojn: — Felico! Ne forveturu! Mi petegas!

— Ni tion diskutu iom poste. — Li ĝentile liberigis sin de ŝiaj brakoj. — Komence diru al mi, kio okazis? Kio timigis vin?

Ŝi silente balancis la kapon.

— Ĉu eble mi vin ofendis?

— Ne. — Ŝi tuŝis lian kolon permane.

— Nu, kio, finfine?

— Vi estos murdita, — traflustris ŝi. — Vin oni kaptos… Tion diris unu homo, veninta ĉi tien, mi aŭdis. Vi ridas, kiam mi demandas vin ĉi-rilate.

— Mia kara Zito, — mire ekrigardis Ojstro ŝin post kurta paŭzo. — Vi trograndigas vian imagon pri mi! Povos okazi, ke min oni murdos iam, tio ĉi estas natura konsekvenco de ĉiu revoluciulo, sed k-k-kial tio devas okazi ĝuste nun? Mi riskas samkiel aliaj homoj.

— Aliaj homoj! Ili neniel koncernas min! Se vi amus min, vi ne restigus min kuŝantan nokte kun la malfermitaj okuloj kaj meditantan: ĉu vi estas arestita aŭ ne… Se mi estas dormanta, do mi sonĝas vin murditan. Vi pli zorgas pri la hundo ol pri mi mem!

Ojstro ekstaris kaj malrapide deiris al alia angulo de la teraso. Li ne estis preta al tiu ĉi sceno kaj ne sciis, kion respondi al ŝi. Jes, Gemo pravas, lia vivo trafis pelmelon kaj nur intensa laboro povas reordigi ĝin.

— Sidiĝu ni kaj interparolu pri tio ĉi pli kviete — diris li al Zito. — Ŝajne ni ne komprenis unu la alian. Mi ne ridus, se mi scius viajn seriozajn supozojn. Diru al mi pli detale, kio vin tiel emociis kaj eventuale ĉio iĝos komprenebla.

— Nenio bezonas komprenon. Evidente vi min tute ne ŝatas.

— Kara mia, estu ni sinceraj. Mi ĉiam estis honesta en niaj interrilatoj kaj neniam iluziis vin rilate de…

— Ho, jes! Via honesto efektive estas perfekta! Vi neniam kaŝis vian opinion pri mi kaj rigardas min kiel prostituitinon, kiu similas uzitan ludilon estintan en malsamaj manoj!

— Silentiĝu, Zito! Mi malpermesas tiel paroli!

— Vi neniam amis min, — ŝi insiste ripetis.

— Jes, mi neniam vin amis. Aŭskultu min kaj ne riproĉu tro severe, se vi povas.

— Mi ne riproĉas, mi…

— Atendu minuton. Jen kion mi volas diri: rutinaj kondiĉoj de la morala kodo ne ekzistas por mi kaj, sekve, meritas nenian mian respekton. Laŭ mi rilatoj inter viro kaj virino devas enteni nur ŝaton aŭ malŝaton…

— Kaj monon, — interrompis ŝi kun moka rideto.

— Tio ĉi estas, certe, plej malagrabla flanko de la afero. Tamen, kredu min, mi ne permesus al si uzi sian avantaĝon por kunvivi, se mi ne scius, ke mi plaĉas al vi. Same mi rilatis al aliaj virinoj en mia vivo. Miaj sentoj ĉiam estis tute sinceraj. Mi agnoskas, ke parolas veron.