Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la
elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro
da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco
kaj precizeco antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos, nome: el ĉiuj
ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas
elekti sole nur unu lingvon: Esperanto. Kia ajn estus la
konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj,
je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la
kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian
lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia
Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la
sola, tute sen iaj konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera
konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj,
kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaŭ ĉiuj
aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ
iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo, tial estas tute ne eble supozi,
ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraŭ
ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros
ian alian lingvon, tiam — kiel ni pruvis supre — la vivo
mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole
malviva litero, tiel longe, ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj
faros elekton ĝustan.
VII
Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon,
nome: En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola
kandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia
efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post dek kaj eble
post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ĝis tiu tempo aperos
multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso?
Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan komitaton, kiu
okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de
nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komi-303
III. Traktaĵoj
tato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel
ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Car la
kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu
al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en efektiveco estas
afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de unu flanko specialan
talenton kaj inspiron kaj de la dua fianko grandan energion,
paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, ĉar ŝajnas al
ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos
„bam“, seĝo estos „bim“ k.t.p. k.t.p., kaj lingvo jam estos preta.
Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas tute
tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aŭ kun
la trairado de densega arbaro. A1 homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi forte-pianon, — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos
ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian
tonon, — vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn,
kaj vi ricevos tutan kompozicion … ŝajnas, ke nenio estas
pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la
ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos kompre-netadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas
en sola frapado de klavoj, — kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos
pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras
sin antaŭ la publiko. A1 homo, kiu neniam estis en granda
arbaro, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu
fino ĝis la dua: ,,kio artifika tie ĉi estas? ĉiu infano ja povas
tion ĉi fari; oni bezonas nur eniri, iri ĉiam rekte antaŭen,—
kaj post kelke da horoj aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin
en la kontraŭa fino de la arbaro“. Sed apenaŭ li eniris iom
en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon,
ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro, aŭ post longa
vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri
devis. Tiel estas ankaŭ kun artalingvo: entrepreni la kreadon
de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la
leganta mondo — ĉio tio ĉi estas tre facila, — sed feliĉe
fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida
mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaŭ ili iom
enprofundiĝis en ĝin, ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj
sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je tiom
da malhelpoj, je tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj,
ke ili perdas ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne
montras sin antaŭ la publiko.
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel
facila afero, kiel al multaj ŝajnas, oni povas interalie la plej
bone vidi el la sekvanta fakto: oni scias, ke ĝis la apero de
Volapŭk kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis
ankaŭ post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion
da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj vi trovos en ĉia
historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi provoj estis
farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj;
ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn; — kaj tamen el tiu ĉi
tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon
kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du
aperis nur okaze, dank’ al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis
pri la laborado de la dua. La aŭtoro de la lingvo Esperanto,
kiu dediĉis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej
frua infaneco, kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis preta
ĉion oferi al ĝi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis
nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro
de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da
pacienco, ke se Volapŭk estus aperinta 5—6 jarojn pli frue,
kiam Esperanto ne estis ankoraŭ finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon
super sia lingvo, malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan
plibonecon de sia lingvo antaŭ Volapŭk.
E1 ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo
scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas
tre dube, ke troviĝus iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan
laboron de la komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki ĝin al feliĉa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero,
doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone
el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto: malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam tute pretan
modelon, laŭ kiu ili povis labori, ne sole nenia el tiuj ĉi provoj
eliris el la regiono de projektoj, sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino, tiuj ĉi laboroj prezentiĝus
ne pli bone, sed kontraŭe, multe malpli bone ol Esperanto.
Dum Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas
esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k.t.p.),