kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj
apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj
kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune
en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn
principojn nur neŭtralehomajn. Kiu aŭdis la multenombrajn
parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de
la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la
aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj
gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun
kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la
kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ
hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur
neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ĉiu el ili
dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris
miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo
aŭ religio, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj
la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.
La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la
iniciatorojn de la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj
314
Hilelismo. 1906. — N-ro 3
frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial
ili decidis uzi la plej proksiman tutmondan kongreson de la
esperantistoj en ĉenevo en Septembro 1906, por proponi al
ĉiuj amikoj de interpopola justeco, unuiĝi en apartan grupon, kiu
inter la amikoj de internacia lingvo prezentus * 1 apartan sekcion*.
Sed la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj hilelistoj
devigas ilin elpaŝi kun sia projekto multe pli frue, ol ili intencis. Nun, kiam ĉio ĉe ni vekiĝas al nova vivo, kiam la
societa konscienco komencas doni signojn de sia ekzistado,
kiam aperas espero, ke anstataŭ premantoj kaj prematoj ni
eble baldaŭ havos nur „homojn“ kaj „regnanojn“ 2 , — nun por
ni pli ol por ĉiu alia nacio estas necese fiksi difinitajn politike-religiajn dogmojn, kiuj donus la eblon al ĉiu regnano de
nia diversgenta patrujo, vivi en plena paco kun ĉiuj aliaj
regnanoj, ne altrudante al ili per rajto de pugno siajn pure
familiajn idealojn. En la nuna kriza momento, kiam nia patrujo
bezonas ĉiujn siajn fortojn, estas necese enkonduki en la
vivon tiajn dogmojn, kiuj permesus al ĉiuj diversgentaj kaj
diversreligiaj regnanoj, ĉesigi siajn reciprokajn malpacon kaj
kalkulojn kaj sincere unuiĝi por la savo de nia komuna patrujo,
kiu devas kompreneble fariĝi fine propraĵo de ĉiuj siaj regnanoj kaj ne sole de unu gento aŭ religio. Kvankam la grandega
plimulto de niaj samregnanoj estas ankoraŭ tute ne preparita
por nia ideo kaj nia voĉo longan tempon ankoraŭ restos voĉo
krianta en dezerto, estas tamen grave, ke niaj principoj estu
konataj al niaj samregnanoj, por ke tiuj malmultaj, kiuj serĉas intergentan justecon, sciu, en kio ĝi laŭ nia opinio konsistas. Jen estas la kaŭzo, kial la hilelistoj decidis publikigi
siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas,
aliĝi al ili**. Januaro 1906.
* Oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo!
Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni
povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la hilelismo.
(Subnoto en la originalo mem.)
** Ĝis la fondo de centra organo hilelista, la aprobantoj de la
ideo de hilelismo estas petataj, sendi sian adreson al la redakcio de
tiu gazeto, kiu afable publikigis nian nunan leteron. (Adreso: Redakcio
de la gazeto „RusIanda Esperantisto“, S.-Peterburgo, B. Podjaĉeskaja,
d. No. 24, loĝ. 12.)
1 teksto: „prezentis“; ke oni devas legi „prezentus“, tion ankaŭ
montras n-ro 6, kie je la komenco estas represita parto de n-ro 3.
2 Estas atentinde, ke tiuj ĉi linioj estis verkitaj dum la unua revolucio en Ruslando en la jaroj 1905 — 1906. (Noto de N. Nekrasov.)
315
III. Traktaĵoj
Antaŭa klarigo
La malsupre donitaj dogmoj de la hilelismo havas signifon
nur principan; la definitiva teksto de tiuj ĉi dogmoj estos
fiksita nur poste, en la unua komuna kongreso de la hilelistoj.
Esenco de la Hilelismo
La hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon
de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia
religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi
kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtralehoma, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.
Fina celo de la Hilelismo*
La hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate
kaj sen ia rompado.
Deklaracio de Hilelisto
Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj
naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi
respondas: „Mi estas hilelisto/ 4 Tio ĉi signifas, ke mi
estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:
1 .
Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj;
ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel
grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas
malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
2 .
Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun
homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke
li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi
rigardas kiel barbarecon.
* Rimarko: Sian nomon la hilelismo ricevis laŭ la nomo de la
antikva Palestina saĝulo Hillel, kies modifikita principo estas akceptita
kiel bazo por la religio de la hilelistoj. (Hillel estis samtempulo de
Jesuo kaj mortis, kiel prezidanto de la sinedrio, ĉirkaŭ 10 jarojn post li.)
316
Hilelismo. 1906. — N-ro 3
3.
Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento,
sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ
religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando
kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi
rigardas kiel restajon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur
rajto de pugno kaj glavo.
4.
Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan,
naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en
komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi
estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtralehoma. Ĉiun celadon de unu homo,
altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel
barbarecon.
5.
Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskiĝis aŭ
en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la regno, en kiu
mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia
gento, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed
nomi mia patrujo unu pecon de mia aŭ tiom pli de fremda
regno pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi