tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni
celas ĝin praktike efektivigi; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ
framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras
al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“.
4) „Ili ne malkuraĝis ankaŭ proponi eĉ tute nekompren-eblajn barbarajn terminojn de ,Peterburgregno‘, de ,Varsovilando‘“ — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne komprenas,
per kio la diritaj terminoj estas tiel nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj ŝajnas al mi, ke se s-ro D. sin mem demandos, li
devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur
en tio, ke ili estas „novaj“ kaj niaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al ili; sed ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas
nepre barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj
estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis „nemalkuraĝo“
de la flanko de la homaranoj, — kaj ni demandu: en kio
konsistas ilia barbareco? Ĉu en la formo de la vortoj? Tiam
ni devas ja memori, ke neniu malpermesas al la homaranoj
anstataŭigi tiujn vortojn per aliaj, pli agrablaj, se tiaj troviĝos.
Ĉu en la principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando
ne devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias,
ke la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio, ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de
la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas
kiel fremdulojn, kiuj estas nur tolerataj, manĝas la panon’ de
tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento. Ĉu tio
ĉi estas justa? Se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis
kaj laboris miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de
miaj avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas
el produktaĵoj de tiu ĉi lando, — ĉu estas juste, ke oni min
nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen
patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ parolas alian
lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton?
332
Homaranismo. 1906. — N-ro 7
Ĉu oni povas nei, ke laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj
havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskiĝo tiel same,
kiel ĉiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia
alia parolado estas barbaraĵo, kiu nin ne indignigas nur tial,
ke ni ne pensas pri tio ĉi?
Se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon,
ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj
lingvo kaj religio estas identaj; sed kiu loĝas en lando, en
kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo, tiu ne
povas dubi pri la sole vera principo de la intergenta moralo.
Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco
absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj kiu tial sonas
en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas ĉion
juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja ankaŭ devas ellabori
en ni respondon al la sekvanta demando: se ĉiu loko de la
tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ĝi devas
aparteni? Ĉu al tiu gento, kiu antaŭe posedis la landon?
En tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj
jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu gento,
kiu nun posedas la landon? En tia okazo en ĉiuj gubernioj
de la okcidenta Rusujo ĉiuj urboj (krom Varsovio) devas aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devas esti rigardataj tie
kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun ĉi
komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel
estas oportune por li. Ekzemple, rusaj „patriotoj“ diras, ke
la tuta „rusa“ regno tute nature devas aparteni nur al la
„rusoj“; pola patrioto diras, ke en „Polujo“ ĉiuj devas esti
poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni
postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras, ke en
siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj
tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj … k.t.p.
Ĉu vi ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj^ estas tiuj barbar-tempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj ? Ĉu vi ne vidas, ke
ili ne sole estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ
konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj?
Ĉu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga
intergenta principo devas esti „plena sendependeco de ĉiu
lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj?“ Ĉu vi ne
komprenas, ke tiu ĉi principo estas atingebla nur tiam, kiam
malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo
de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas?
333
III. Traktaĵoj
5) Estas strange, ke la bonega esperantisto s-ro D., kiu
sendube multajn fojojn rebatadis la riproĉon, kiun la rutinuloj
faras kontraŭ la ideo de lingvo internacia, nun mem faras
ĝuste tiun saman blinde rutinan riproĉon kontraŭ la homaranismo! „La homaranismo estas kontraŭnacia kaj kontraŭreligia!! u
Kia senatenta supraĵa prijuĝo! La homaranismo, kies unu el
la plej ĉefaj dogmoj estas batalado por la plena rajto de ekzistado de ĉiuj lingvoj kaj dialektoj, t. e. de ĉiuj nacioj kaj
nacietoj, — la homaranismo, kiu ĉian englutemecon de nacioj
kaj lingvoj fortaj kontraŭ nacioj kaj lingvoj malfortaj nomas
„barbareco“, kontraŭ kiu la batalado estas unu el la ĉefaj
celoj de la kreiĝo de la homaranismo, — tiu homaranismo
estas kontraŭnacia! Per kio la homaranismo batalas kontraŭ
la ekzistantaj lingvoj? Ĝi ja ne sole permesas al ĉiu uzi
sian lingvon aŭ dialekton, sed ĝi eĉ rekte, per speciala kaj
klara dogmo, postulas tiun ĉi rajton por ĉiu homo. La homaranismo ja nur postulas, ke sian lingvon ĉiu uzu nur por si
kaj ne altrudu ĝin al aliaj personoj. Tiel same kiel regna
justeco neniam intencas tuŝi la sanktecon de la internaj familiaj
rilatoj, sed nur zorgas pri tio, ke la familiaj aferoj restu limigitaj en domo kaj unu familio ne altrudu siajn dezirojn al
aliaj familioj, tiel same la homaranismo absolute ne intencas
batali kontraŭ la interna vivo de la gentoj, sed ĝi batalas nur
kontraŭ la maljusta regado de unu patruja gento kontraŭ la
aliaj. Kulpigi la homaranismon pri kontraŭnacieco estas ja
ripeti la vortojn de diversaj „vere rusaj“ homoj, kiuj diras,
ke konstitucio estas malamiko de libereco, ĉar … ĝi malpermesas al unuj regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn!
La homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas kontraŭreligia! Kiun la homaranismo detiras de la religio? Ĉu la
homojn blinde kredantajn? Sed tiuj ja ne akceptos la homaranismon. Ĉu la homojn libere pensantajn? Sed tiuj ja de longe
defalis de la religio, kaj la homaranismo, kontraŭe, celas
altiri ilin al la religio! La homaranismo, kiu varbos siajn
adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas
ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj. La
eklezio forigis ilin de la vera Dio — la homaranismo ilin
rekondukis al Li. La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj „ordonoj de Dio“, pri diversaj elpensitaj „sanktaj
veroj“, kaj kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili
devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili sentas sin
tre malfeliĉaj. Ili volas iafoje turni sian koron al la nekonata
Mistera Forto de la mondo, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar
la nomon de Dio abomenigis al ili la falsa eklezia ideo pri Li,
334
Homaranismo. 1906. — N-ro 7