ili volus iri en preĝejon, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar ĝi
estus hipokritaĵo de ilia flanko; ili volus legi la Biblion, Evan-gelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn, sed
pro la karaktero de tiuj libroj ili ne povas tion ĉi fari sen
hipokriteco; ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de
la infanaj jaroj havas por ili multe da ĉarmo, — sed tio ĉi
estus hipokritaĵo; per festoj kaj aliaj eksteraĵoj ili volus enporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj, sed
tio ĉi estus hipokritaĵo … La homaranismo redonas al ili,
almenaŭ parte, tion, kion ili perdis. Ĝi diras al ili: vi povas
direkti viajn pensojn al la Mistera Forto, se vi nur ne parolas
pri ĝi en senco eklezia kaj kontraŭa al via scio kaj konvinkoj;
vi povas legi la grandajn librojn de la instruistoj de la homaro,
se vi nur memoros ĉiam, ke ili estas verkoj ne de Dio, sed de
homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj perloj de
filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj;
vi povas partopreni mem kaj partoprenigi viajn infanojn en
diversaj religiaj festoj kaj moroj, se vi evitos en ili ĉian
mensogon kaj hipokritecon, ĉion, kio estas kontraŭ viaj konvinkoj kaj kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en
tradiciaj moroj de via gento …
Kaj tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la
blinde kredantajn, sed kontraŭe, realproksimigas al la religio
tiujn, kiuj perdis ĉian religion, — tiu ĉi homaranismo estas
kontraŭreligia! Ni volas ne pereigi la religion, sed savi ĝin
de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter
la prudento kaj eklezio.
Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne volas anstataŭigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn per iaj aliaj,
ĝi volas nur krom la ekzistantaj kaj paralele kun ili fondi
ankaŭ festojn, morojn kaj templojn neŭtralehomajn. Estas
vero, ke iom post iom (eble post tre longa tempo) la festoj
kaj moroj neŭtralehomaj paligados kaj elpuŝados la morojn
gentajn, kaj la malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj
religioj cedos iom post iom sian lokon al unu neŭtralehoma
kaj sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed ĉu de tio ĉi
ion perdos la religia ideo?
Vin, s-ro D., pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere
kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio,
— vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda
morala Forto, kiun vi nomas „Dio“ kaj demandi Lin, ĉu li
preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial mal-amadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la
vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj
335
III. Traktaĵoj
religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj
ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam
batalu kontraŭ la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus
la duan, tiam … ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke
kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari, almenaŭ nun), sed almenaŭ
ne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni, vi batalos
kontraŭ la volo de Tiu, al kiu vi ĉiam sincere kaj honeste
servis. Homarano 1 .
N-ro 8. Nefermita letero al s-ro de Beaufront
„Ruslanda Esperantisto“ II. 1906, n-roj 6/7 (Junio/Julio).
Estimata sinjoro! — Ĉar vi tre ofte atakas la homaranismon,
tial ni esperas, ke vi ne rifuzos publikigi en via estimata
gazeto ankaŭ iom da vortoj de ni, homaranoj.
Ĉiujn kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili, montrante
al ni niajn erarojn, helpas al nia perfektiĝo. Sed kelkaj lokoj
en viaj artikoloj prezentas nian aferon al la legantoj en malĝusta lumo, kaj tial ni estas devigitaj doni kelkan klarigon.
Ni tute ne intencas propagandi nian ideon per tiu ĉi nia letero,
kaj tial ni tute ne parolos pri la esenco de la homaranismo
kaj ni tute ne defendos la diversajn detalojn de nia afero. Ni
volas nur ĝustigi kelkajn punktojn ĝeneralajn.
1) Tute erare vi diras, ke la homaranoj konstruis sian
tutan aferon sur la sukceso de la Bulonja kongreso. La homaranismo estis preparata en la daŭro de tre multaj jaroj,
kaj la impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian
decidon publikigi nian Deklaracion.
2) Vi diras, ke ni naive esperas, ke la homaranismo donos
al la homaro plenan pacon kaj feliĉon! Tion ĉi saman oni
antaŭ 18—19 jaroj diris ankaŭ pri la esperantistoj. Sed kredu
al ni, ke ni tute ne estas tiel naivaj, kiaj vi nin prezentas
al la legantoj; ni scias tre bone, ke la homaranismo ne faros
el la homoj anĝelojn, tiel same kiel la esperantistoj ĉiam sciis
tion ĉi pri Esperanto. Ni tute ne esperas ŝanĝi la korojn de
tiuj homoj, kiuj ne volas pacon, — ni volas nur: a) ebligi
intergentan justecon kaj fratecon al tiuj tre multaj personoj,
kiuj ĝin deziras kaj al kiuj la neekzistado de neŭtrala lingvo,
religia kaj morala fundamento ĝis nun faris ĉian reciprokan
fratiĝadon ne ebla; b) fiksi (kaj per komuna komunikiĝado
konstante perfektigadi) precize formulitajn principojn, per kiuj
1 Ke la >,Respondon“ al P-ro Dombrovski skribis Zamenhof, tion
montras ne nur la tuta situacio, sed tion pruvas tre klare V. 291 kaj 296 .
336
Homaranismo. 1906. — N-roj 7—8
povus sin gvidi tiuj personoj, kiuj en la koro sentas la necesecon de intergenta egaleco kaj frateco, sed konstante pekas
kontraŭ ĝi simple nur pro nesufiĉa pripensado kaj pro nehavado de ia difinita programo.
3) Vi diras, ke inter la esperantismo kaj la homaranismo
ekzistas nenia parenceco! Sed en tia okazo kial do vi nin tiel
atakas? Kial vi tiel timas, ke la mondo intermiksos la ambaŭ
ideojn? Tiu ĉi via timo ja tute klare devas pruvi al vi, ke
vi senkonscie sentas, ke inter la ambaŭ ideoj ekzistas parenceco tre granda. Lingvo internacia havas la celon, krei inter
la gentoj neŭtralan ponton en rilato lingva, la homaranismo
volas krei tian saman ponton en ĉiuj rilatoj. La homaranismo
estas nur plifortigita esperantismo, kaj ĉiuj tion ĉi sentas,
kvankam ne ĉiuj volas tion ĉi laŭte diri. Sed ĉu la deziro
krei neŭtralan ponton inter la gentoj estas krimo? Vi povas diri,
ke la ponto, kiun ni proponas, havas en si diversajn erarojn, —
tion ĉi ni tute ne neas, kaj ni kun danko akceptas ĉiujn montrojn de la eraroj, por ke ni povu ilin forigi. En la antaŭparolo
al nia broŝuro estas ja skribite tre klare kaj per grandaj kaj
dikaj literoj, ke la nuna teksto de nia Deklaracio estas nur provizora, por prezenti la esencon de nia afero, kaj la teksto
definitiva estos fiksita nur iam poste, post matura komuna
interkonsiliĝo. Sed por kio ataki la tutan aferon en principo?
Se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en
Esperanto vidas nur rimedon por interŝanĝi ilustritajn poŝtajn
kartojn aŭ por fari bonajn negocojn, aŭ eĉ por sukcese militi inter
si — ni ne mirus, sed se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj
esperantistoj, kiuj en Esperanto ĉiam vidis ide on kaj kiuj por tiu
ĉi ideo multe kaj ame laboris, — tio ĉi ŝajnas al ni stranga.
Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas
ĝin nur ĝis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros
ilin tro malproksimen; sed al tiuj ĉi personoj ni povas respondi: la homaranismo estas ja nia idealo privata, kiun ni
al aliaj esperantistoj tute ne intencas altrudi. Aliaj en sia