koro aprobas la ideon en la plej alta grado, sed ili timas, ke
la tuteco de la ideo ne estas atingebla, ke celado tro granda
povas pereigi Esperanton. Sed tiam ili devas tion ĉi diri
tute malkaŝe, kaj anstataŭ ataki aŭ moki nin per „profetoj“
aŭ „verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj“, ili devus paroli
nur pri la danĝero. Tiam ni respondus al ili: ni scias tre
bone, ke se ni ne estos sufiĉe singardaj, la homaranismo povos
alporti malutilon al Esperanto; sed kredu al ni, ke Esperanto
estas por ni ne malpli kara ol por vi, ĝi estas por ni eĉ du-22 Dietterle, Zamenhof.
337
III. Traktaĵoj
oble kara, ĉar ne sole ni estas varmegaj esperantistoj, sed ni
ankaŭ konscias, ke kun la pereo de la ideo de lingvo internacia devus perei la homaranismo mem, kiu estas ja plene
bazita sur ĝi. Tial kredu al ni, ke ni agos sufiĉe singarde.
Nian broŝuron ni ĝis nun ne dissendis al la eksteresperantaj
gazetoj, ni sendis ĝin nur al kelkaj gazetoj esperantistaj
(al kelkaj ne-esperantaj gazetoj ni faris sciigon pri nia afero
nur kiel „provan balonon“). Kun propagando pli granda kaj
publika ni elpaŝos nur tiam, kiam post matura interkonsiliĝo
pri la detaloj de la homaranismo kaj pri la manieroj de propagando ni havos plenan certecon, ke tiu propagando ne estos
danĝera por Esperanto.
Se vi tamen timas, ke ni estos ne sufiĉe saĝaj kaj faros
facilanimajn paŝojn, kiuj kompromitos Esperanton en la okuloj
de „saĝaj“ homoj, tiam en viaj manoj restas ja ĉiam tre grava
defendilo — la „Deklaracio pri la Esperantismo“ — kaj kun
tiu ĉi Deklaracio en la mano vi povas tute klare montri al la
mondo, ke la homaranismo estas afero tute privata, kiu por
la tuta esperantistaro tute ne estas deviga, eĉ se la homaranismon publike propagandus la aŭtoro de Esperanto mem. Se
oni riproĉos al vi, ke inter la esperantistoj troviĝas personoj,
kiuj ne sole volas krei ponton inter la gentoj, sed estas eĉ
tiel arogantaj, ke ili revas, ke tiu ĉi ponto iom post iom, post
multaj jarcentoj, alkondukos eble al unuiĝo de la homaro, —
tiam respondu trankvile: ĉiu esperantisto havas la rajton havi
private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas, kaj por la frenezaj
aŭ krimaj idealoj de unuj esperantistoj la aliaj ne respondas,
tiel same kiel ekzemple oni ne povas kulpigi la fervojajn
inĝenierojn, se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon
por iaj celoj „utopiaj“.
Kun respekto d-ro Aleksandro Naumann * 1 ,
sekretario de la Unua Grupo Homarana.
Adreso: Varsovio, str. Koŝikova, No. 7.
1913
N-ro 9. Homaranismo
Wŭster: Hom
„Homaro“. I-a kajero, eld. de Julio Mangada Rosendrn . Glorieta de
Bilbao, 5, Madrid, paĝ. 2 — 8.
„Deklaracio pri Homaranismo u de d-ro L. L. Zamenhof. Represo de
„Homaro“. 1-a eldono 1913. (Eldonejo kaj Presejo de „Homaro“.
Pasaje de V Comercio, 8, Madrid), paĝ. 3—14.
1 Ke nejd-ro Naumann, sed Zamenhof skribis ĉi tiun leteron, pruvas
i. a. V. 291.
338
Homaranismo. 1913. — N-roj 8—9
Antaŭparolo
La ĉi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian
kredon.
Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj
personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ
kun la tiel nomata „interna ideo de la esperantismo” — tio
tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena
neŭtraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur nedifinitan
fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado
sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas
plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed
eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin — la homaranismo
estas speciala kaj tute difmita politika-religia programo, kiu
prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn
tute ne koncernas.
Mi antaŭvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos
mian deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontraŭ Esperanto, kaj mian pure personan principaron ili prezentos al la
mondo kiel devigan principaron de ĉiuj esperantistoj. Tio estas
la kaŭzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon
aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime.
Sed mi forĵetis tiun intencon, ĉar mi trovis, ke tio estus
nepardoninda senkuraĝeco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso
de Esperanto publike formetis de mi ĉian oficialan rolon en
la aferoj de Esperanto.
Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian
kredon; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon,
por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia
demando kaj por ke la personoj, kiuj havas la samajn principojn kiel mi, sciu ke ni estas samprincipanoj.
Varsovio, Majo 1913. L. L. Zamenhof.
Deklaracio pri Homaranismo
Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la
vivo per la sekvantaj principoj:
I.
Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu
familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke
malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas
kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas
malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
22*
339
III. Traktaĵoj
II.
Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon
nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Cian ofendadon aŭ prem-adon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia
lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel
barbarecon.
III.
Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento,
sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan
devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas; la identig-adon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ
alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj,
kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj
gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton
je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj,
kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.
IV.
Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti
nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento,
lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ
multaj landoj de la malnova; laftdt)’, estas la ĉefa kaŭzo, pro
kiu la loĝantoj de unu sup’ozata deveno rigardas sin kiel
mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Gis la tempo,
kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ
en interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn
laŭ iliaj ĉefurboj kun aldono de la vortoj „regno“, „provinco“
k.t.p.
V.
Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan
kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu
estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe
lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj
aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ
etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj
kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo
regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la