lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel pro-oportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne
kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj
mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie batalas inter si
diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj
estu uzata lingvo neŭtralehoma, aŭ ke almenaŭ krom la gent-340
Homaranismo. 1913. — N-ro 9
lingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj
institucioj kun lingvo neŭtralehoma, por ke ĉiuj dezirantoj
povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma
spirito neŭtralehoma.
VI.
Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj
neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon „homo w
pli alte, ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto
„popolo a ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj
malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la
sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al
kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano;
nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno,
provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn
respondojn.
VII.
Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis;
mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la
vorto „lando a la vortoj „patrolando a kaj „hejmolando a estas
tre neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj
dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas
anstataŭ ili la pli precizajn vortojn „patruja regno a , „patruja
regiono a , „patruja urbo a , „hejma regno”, „hejma regiono”,
„hejma urbo a .
VIII.
Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj
samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian
rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu
gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas
nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo
kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj
homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi
tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj
estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala
gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado
aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala
stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ
nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis
la maljusteco de miaj samhejmanoj.
341
III. Traktaĵoj
IX.
Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed
nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo
estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi
neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian
sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan
standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo
gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en
kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni
min demandas speciale pri mia lingvo persona, mi — gvidante
min per neniaj ŝovinismaj konsideroj — nomas tiun lingvon,
kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia
ajn estas mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ
tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por
rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al
aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri,
ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al la kulturo neŭtralehoma.
X.
Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo,
sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia
religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je
kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi
konfesas ĝin laŭ la neŭtralehomaj principoj „homaranaj a , kiuj
konsistas en jeno:
a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas
la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi
povas nomi per la nomo „Dio“ aŭ per alia nomo, sed mi
konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti
al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj
de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro
tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.
b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj
kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco,
kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj
estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun
vi: ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn
ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ
kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn
miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj
de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj
kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.
342
Homaranismo. 1913. — N-roj 9—10
c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj,
mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per
mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede
nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas —
se la leĝoj de mia lando tion permesas — malkaŝe kaj oficiale
nomi min „liberkreda“, ne identigante tamen la liberkredon
speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan
liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente
aranĝita, plenforme organizita samgenta-kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco
por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam —
por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi
mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu
liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti
por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn
nedevigajn neŭtralehomajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale
alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam
aldoni al ĝia nomo la vorton „liberkreda“, por montri, ke mi
alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre.
N-ro 10.
Fragmentaj partoj el nepresita manuskripto 1
(Projekto de alvoko al kongreso por neŭtralehoma religio)
Edmond Privat, „ Vivo de Zamenhof“. Brita Esperanto-Asocio,
London (= Libraro Bolingbroke-Mudie, vol. I). 1920, paĝ. 175 — 176,
177—178, 179.
Edmond Privat, „Vivo de Zamenhof ( . Ferdinand Hirt & Sohn,
Leipzig, Esperanto-Fako. 1923, paĝ. 91 — 92, 92—93, 93—94.
Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj;
ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de
oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun
feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo,
la tradiciaj moroj, la posedado de „Dio“ en la koro. Kiel
kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian