infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian
preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon,
neniajn festojn, neniajn morojn! …
_ ☆
1 Privat citas ĉi tiujn partojn el „nepresita manuskripto“, ne dirante
ion pri la cetera enhavo; li nur diras, ke li vidis ĝin sur la skribotablo
de Zamenhof post lia morto. Ili ankaŭ rilatas la ideojn pri homaranismo.
III. Traktaĵoj
Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon de
dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla)
ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ
akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo
konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el
alia religio restas ĉiam fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe.
Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan
apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de
senreligiulo ordinare revenas^ al ia el la ekzistantaj religioj,
almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu konkreta religio, kia ajn ĝi
estas, herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta
senreligieco ne povas esti heredata.
☆
Lasante al ĉiu homo plenan liberecon, havi tian internan
kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
neŭtralan eksteran kadron, kiu povus etike, more kaj komun-ume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭhipotezoj
de ĉiu el ili.
Ni proponas starigi neŭtrale-homan etikan regularon,
kiu povus fari el la homoj homojn kaj forigus la abomenindan
gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, ni
proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam
fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla religio.
N-ro 11. Respondo 1 de la 30. VI. 1914
(al invito partopreni fondon de »Hebrea Ligo“)
En la jam (sub n-ro 10) citita libro de Edmond Privat, paĝ. 185—186
(Brita eldono) resp.paĝ.96—97 (Leipzig-a eldono).
Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar, laŭ
miaj konvinkoj, mi estas „homarano“, kaj mi ne povas ligi
min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio.
Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas
por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado
de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas
vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura
1 Ĝi ankaŭ rilatas la homaranismon . Oni estis invitinta d-ron Zamenhof „partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo“ en Parizo 1914 .
344
Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-roj 10—12
sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de
fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas
neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj
prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro
neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon
kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.
Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi malgraŭ la korŝirantaj
suferoj de mia gento ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo,
sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi
estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia
malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.
1911
N-ro 12. Gentoj kaj Lingvo Internacia 1
Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj, 26.-29. de Julio 1911
en London
Wuster: Gent
„La Ondo de Esperanto“ III. 1911, paĝ. 155—156, 175—176.
„The British Esperantist“ VII. 1911, paĝ. 141 — 150.
„Germana Esperanto-Gazeto“. Magdeburg 1911, n-ro 33.
Aparta eldono 1912 dela Esperanto-Propaganda Instituto en Leipzig.
(= Bibl. Esp. de K. Steier, n-ro 6.)
Estimataj sinjoroj! — Kvankam la nomo de via kongreso
estas „Kongreso de Rasoj w , tamen permesu al mi, ke mi
parolu ne sole pri rasoj, sed ankaŭ pri gentoj, ĉar ambaŭ
egale signifas etnologian grupon da homoj kaj diferencas nur
per sia amplekso. La samaj rilatoj, nur eble en pli aŭ malpli
granda mezuro, regas inter la gentoj, kiel inter la rasoj, kaj
tre ofte estas malfacile diri, ĉu tiu aŭ alia homa grupo prezentas
rason aŭ genton.
La reciproka batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj
gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro. Se la
Kongreso de Rasoj povus trovi ian rimedon, por forigi, aŭ
almenaŭ malfortigi la reciprokan malamon kaj bataladon inter
la homaj gentoj, ĝi povus esti kalkulata al la plej gravaj el
ĉiuj kongresoj, kiuj iam ekzistis. Sed, por tion atingi, la
kongreso devas ne kontentigi sin per teoria rezonado, kiu
forflugas sencele, kiel vento, ne serĉi vanajn kompromisojn,
kiuj flikas unu lokon, krevigante alian; ĝi devas antaŭ ĉio
esplori kaj trovi la kaŭzon de la ekzistanta malbono kaj serĉi
rimedon, por forigi, aŭ almenaŭ malfortigi tiun kaŭzon.
1 Laŭ sia ĉefa enhavo ankaŭ la n-roj 12 kaj 13 apartenas al la
homaranisma idearo de Zamenhof.
345
III. Traktaĵoj
Kio estas la ĉefa, eble eĉ la sola kaŭzo de la malamo inter
la gentoj?
Ĉu cirkonstancoj politikaj, t.e. konkurado inter tiuj homaj
grupoj, kiujn ni nomas regnoj? Ne! ĉar oni ja scias, ke
ekzemple germano el Germanujo ne sentas ian naturan malamon
kontraŭ germano el Aŭstrujo, germanoj naskitaj kaj loĝantaj
en pli diversaj regnoj havas inter si reciprokan simpation,
dum ekzemple germanoj kaj slavoj, naskitaj kaj loĝantaj en
la sama regno, rigardas sin reciproke kiel fremdulojn kaj —
se la homeco ne superas en ili la grupan egoismon — ili sin
reciproke malamas kaj interbatalas. Sekve ne la ekzistado
de regnoj kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la konkurado ekonomia? Ne! Ofte efektive
ni aŭdas la krion: „Danĝero! Tiu aŭ alia gento nin ekonomie
englutos! Ni malamu ĝin, ni premu ĝin, ni batalu kontraŭ
ĝi! a Sed ĉiu homo, kiun ne blindigas ŝovinismo, facile povas
kompreni, ke tiuj krioj estas tute sensencaj, ke ni malamas
fremdajn gentojn, ne ĉar ni timas, ke ili nin ekonomie englutos,
sed ni krias pri englutado tial, ke ni ilin malamas. Ĉar se
efektive ekonomia timo estus kaŭzo de nia malamo, tiam en
ĉiu lando ĉiuj provincoj kaj urboj devus ja tiel same reciproke
sin malami kaj kontraŭbatali. Ĉu efektive pro kaŭzoj ekonomiaj
ekzemple la milionoj da rusaj malriĉuloj malamas la milionojn
da ĥinaj malriĉuloj, dum, por defendi siajn rusajn premantojn
kontraŭ fremduloj, ili tiel volonte verŝas sian sangon? Kompreneble ne, ĉar la rusa soldato, mortigante ĥinan soldaton,
scias tre bone, ke tiu ĉi lasta neniam farus al li tiom da
malbono, kiom lia samgenta „pugno“. Sekve ne kaŭzoj ekonomiaj kreas la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la reciproka malproksimeco, la malsameco
de la geografiaj, klimataj kaj aliaj cirkonstancoj, kiuj kaŭzas
ian naturan fremdecon kaj antipation inter la gentoj? Ne!
Malproksimeco kaj malsameco de lokaj klimataj cirkonstancoj
efektive kaŭzas kelkan malsamecon de la eksteraĵo kaj de la
karaktero de homoj, sed ne kaŭzas gentojn nek intergentan