malamon. La geografia kaj loknatura diferenco inter Peter-burgano kaj Odesano aŭ inter Kievano kaj Krasnojarskano
estas senkompare multe pli granda, ol ekzemple inter Berlinano
kaj Varsoviano, kaj tamen inter la unuaj regas la sento de
plena samgenteco kaj frateco, dum inter la lastaj ĉiam regas
la sento de plena reciproka fremdeco kaj plej fanatika intergenta malamo. Sekve ne la malsameco de la geografiaj kaj
klimataj cirkonstancoj kreas la intergentan malamon.
346
Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-ro 12
Ĉu ĝin kreas la fakto, ke malsamaj rasoj kaj gentoj diferencas inter si per la ecoj de korpo? Ne! Interne de ĉiu
gento ni havas homojn kun la plej malsama koloro de la
haŭto, kun plej malsama grandeco, formo de la korpo kaj de
ĝiaj apartaj partoj; ofte du personoj el la sama gento multe
pli diferencas inter si reciproke per la korpo, ol ekzemple
meza japano de meza franco; kaj tamen al neniu iam venas
en la kapon eĉ la plej malgranda ideo, dividi la membrojn de
ia popolo en apartajn grupojn laŭ la korpaj formoj, kaj supozi,
ke tiaj grupoj devas sin reciproke malami kaj kontraŭbatali.
Pri la plimulto da fremdaj gentoj jam nun neniu el ni dubas,
ke la malsimileco inter iliaj korpoj kaj niaj estas por ni tute
indiferenta, ni plejparte ĝin eĉ tute ne povas distingi, ofte ĝi
eĉ rekte nin allogas, dank’ al nekonscia leĝo de la naturo,
kiu fiziologie favoras intermikson de la gentoj.
Nur pri unu sola raso al multaj el ni ŝajnas, ke ni havas
kaj ĉiam havos kontraŭ ĝi antipation naturan, tio estas la raso
nigra. Sed pli atenta primedito facile montros al ni, ke la
kaŭzo de tiu antipatio estas tute alia: la nigruloj, kun kiuj ni,
blankuloj, kunpuŝiĝas, antaŭ tre nelonge estis ankoraŭ sovaĝuloj
kaj poste sklavoj, kaj la plimulto el ili konservas ankoraŭ la
karakterajn trajtojnaŭ la sekvojn de longa barbareco kaj sklaveco,
kaj tio nin, homojn liberajn kaj jam de longe civilizitajn, pure
instinkte forpuŝas. La sentoj de blankulo koncerne nigrulon —
tiu sento, kiu ŝajnas al ni ia rasa antipatio — estas en efektiveco
tute la sama, kiel la sento de hereda aristokrato koncerne
krudan kampulon, kiu estas malagrabla al li pro sia neinteli-genteco kaj malelegantaj manieroj. Sed kiam post kelka tempo
ĉe la nigruloj malaperos ĉiuj trajtoj de estinta barbareco kaj
sklaveco, kiam ili atingos potencan gradon da kulturo, elŝovos
el sia mezo multe da grandaj homoj — tiam tute sendube la
nuna senkonscia malestimo kaj antipatio cedos lokon al respekto,
kaj tiam nin jam certe ne forpuŝos ilia nigra haŭto aŭ dikaj
lipoj. Ĉiu el ni povas vidi en sia propra popolo multajn
personojn, kies korpoj multe pli malplaĉas al ni, ol la korpo
de ia alirasano; se iliaj korpoj estas por ni tro malagrablaj,
ni eble ilin evitas; sed ĉu pro la formo de ilia korpo ni ilin
malamas aŭ persekutas? Ne! Ne la malsameco de la korpaj
formoj kreas la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la malsameco de la mensoj? Ne! La cerboj
kaj la koroj de la homoj el ĉiuj gentoj estas laŭ sia naturo
tute egalaj; kaj se ni tiel ofte vidas malsamecon de mensoj,
tio estas ne propraĵo genta, sed propraĵo individua, aŭ
dependas nur de la cirkonstancoj, en kiuj la individuo aŭ la
347
III. Traktaĵoj
tuta gento vivas. Se ni vidas grandegan diferencon inter la
mensoj de ia interne-afrika gento kaj la mensoj de ia eŭropa
popolo, la kaŭzo konsistas ne en la malsameco de la gentaj
ecoj, sed en la malsameco de la civilizacio aŭ de la politikaj
aranĝoj. Donu al la afrikanoj sen premado kaj malamo altan
homan civilizacion, kaj tiam iliaj mensoj neniom diferencos
de niaj. Forprenu de ni nian tutan civilizacion, kaj tiam niaj
mensoj neniom diferencos de la mensoj de afrikanaj hommanĝ-antoj. Sekve ni havas ĉi tie ne diferencon de gentaj mensoj,
sed diferencon de klereco, kiun ni en pli aŭ malpli granda
mezuro povas vidi ankaŭ inter la diversaj klasoj aŭ diversaj
historiaj periodoj de la sama gento.
Ke la diversaj mensoj ne prezentas ian apartenajon gentan,
tion pruvas ne sole la fakto, ke egalmaniere edukitaj homoj el
ĉiuj eŭropaj gentoj havas tute egalajn mensojn, sed tion ankoraŭ
pli bone pruvas la komparo ekzemple inter civilizita antikva
egiptujano, civilizita nuntempa japano kaj civilizita eŭropano:
ili tri apartenas ne sole al malsamaj gentoj, sed eĉ al tute
malsamaj rasoj kaj kontinentoj, kaj tamen — se ni apartigos
la cirkonstancojn de tempo, loko kaj religio — ĉu la mensoj
de tiuj afrikano, aziano kaj eŭropano ne aperos al ni tute
egalaj? Ĉu ekzemple la menso de tute alirasa japana scienculo
ne estas la sama, kiel la menso de eŭropa scienculo, malgraŭ
ke ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj
ekzistis ŝajne kolosa malsameco?
Se unu homa grupo havas aŭ ŝajnas havi iom alian karakteron,
ol alia grupo, tio venas ne de ia aparta genta menso, sed nur
de apartaj cirkonstancoj, en kiuj la grupo vivas: grupo, edukita
en sklaveco, ne povas havi tian kuraĝan kaj liberan teniĝon,
kiel grupo, edukita en libereco; grupo, kiu ne havis la eblon
ion lerni, ne povas havi tian larĝan spiritan horizonton, kiel
grupo, kiu multe lernis, grupo, al kiu estas malpermesite havi
aliajn laborenspezojn krom komerco, ne povas havi tian karakteron, kiel grupo, kiu ĉiam vivas kun la tero kaj naturo. Ŝanĝu
la cirkonstancojn de la grupa vivo, kaj tiam — kion ni jam
ofte vidis en la historio — morgaŭ la grupo A havos karakteron de la grupo B kaj la grupo B la karakteron de la grupo A.
Ne, ne ia malsameco de la naturaj mensoj kreas la gentojn
kaj la intergentan malamon.
Ĉu ĝin kreas la malsameco de ladeveno? Efektive, en
la unua momento ŝajnas, ke tio estas la plej ĉefa kaŭzo de
la intergenta malamo. Ni scias, ke ĉiu el ni amas „sian
sangon“, ke ĉiu el ni multe pli amas sian fraton aŭ samfamilianon,
ol ĉiun „fremdulon“. La interne altira kaj ekstere forpuŝa
348
Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-ro 12
apartiĝado de la familioj prezentas jam prototipon de reciproka
rilato inter gentoj kaj rasoj, kiuj pro supozo de deveno prezentas ja nenion alian, ol familiojn en pli vasta mezuro. Tamen,
kvankam samgentanoj nomas sin „samsanguloj“ kaj „fratoj“,
estas tre facile pruvi, ke la analogio inter familioj kaj gentoj
kaj la graveco de la deveno por la intergentaj rilatoj estas
nur ŝajna. Samfamilianoj scias, ke ilin naskis la samaj gepatroj
aŭ la samaj geavoj; samgentanoj analogie kredas, ke antaŭ
multe da centjaroj aŭ miljaroj ilin naskis la samaj prapraavoj;
sed tiu kredo estas nur supozo, kiu estas bazita ekskluzive
nur sur la sameco de la lingvo kaj religio, kaj kiu en la plimulto da okazoj estas tute malĝusta. Kaŭze de konstanta
intermiksiĝado de la popoloj, neniu (krom kelkaj heredaj kastoj,
kiel ekzemple la kastoj hindaj aŭ la hebreaj kohenoj kaj levidoj)
en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia prapraavo. Ne sole oni ne povas pruvi, ke ĉiu nuna loĝanto de
la tero apartenas al la sama gento, al kiu apartenis liaj malproksimaj praavoj, sed kontraŭe: el tiuj personoj, kiuj scias
sian devenon (krom la religie fermitaj kastoj), la plimulto scias
tute precize, ke iliaj praavoj apartenis ne al tiu gento, al kiu
ili mem nun apartenas. Kaj tamen ĉu iu povus diri, ke ekzemple
la grandaj rusaj verkistoj Karamzin, Puŝkin aŭ Lermontov ne
estis puraj, plej puraj rusoj, kvankam iliaj praavoj estis nerusoj?