Ĉiuj paroloj pri deveno kaj hereda sango estas nur frazoj
kaj pretekstoj, por pravigi niajn sentojn, kiuj efektive havas
tute alian bazon. Ni sentas gentan malamon kontraŭ tiu aŭ
alia persono ne pro liaj supozataj praavoj, sed nur tial, ke li
mem estas fakte fremda por ni per sia lingvo kaj sia religio.
Se la gepatra kaj familia lingvo de iu estas la rusa kaj lia
religio estas la rusa (grek-ortodoksa), tiam — kia ajn estus
lia deveno, kie ajn li loĝus, kian korpan eksteraĵon li havus —
li mem kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj vidas en li ruson. Se, kontraŭe,
iu eĉ scias tute precize, ke liaj praavoj estis puraj rusoj,
sed li mem havas lingvon kaj religion ne rusajn, tiam nek li
mem nek aliaj nomas lin ruso. Kompreneble, se iu mem ne
naskiĝis kun la lingvo kaj religio de tiu aŭ alia popolo, sed
nur poste akceptis ilin, tiam liaj propraj gentaj sentoj kaj
la rilatoj de aliaj personoj al li ofte ne povas subite per unu
fojo ŝanĝiĝi; sed lia idaro jam plene kaj por ĉiam solviĝas en
la dirita gento.
Estas kompreneble, ke ju pli malproksime (geografie kaj
etnologie) staras la akceptintoj de fremda lingvo kaj religio,
des pli malrapide estos la procedo de la solviĝado; sed la
procedo nepre fariĝos, estos nur demando pri la tempo. Se
349
III. Traktaĵoj
ekzemple en la centra Afriko vivus ia popolo, kiu (ne de
hieraŭ, sed jam de cent jaroj, ne en la instruitaj klasoj, sed
en la tuta popolo) parolus la lingvon francan (ne kripligitan,
sed tute puran) kaj havus tiun saman religion kaj morojn,
kiel la plimulto de la metropolaj francoj, — ĉu tiam la francaj
naciistoj-ŝovinistoj ne vidus en ili verajn francojn? Multe pli
rapide iras la procedo ĉe pli granda geografia kaj etnologia
proksimeco. Ekzemple prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hungaroj
forgesis por ĉiam la lingvon hungaran kaj komencis paroli
nur la lingvon de la germanoj: ĉu en tia okazo post 30 ĝis
40 jaroj ekzistus inter ambaŭ gentoj ia diferenco aŭ genta
malamo? Certe ne, ĉar ili por ĉiam fariĝus unu gento. Prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hebreoj decidis forĵeti por ĉiam
la hebrean religion kaj akceptis la religion de la popoloj, kiuj
ilin ĉirkaŭas; ĉu en tia okazo post 30 ĝis 40 jaroj ekzistus
ankoraŭ ia diferenco inter hebreoj kaj nehebreoj, ia „hebrea
problemo“, ia antisemitismo aŭ filosemitismo? Certe ne, ĉar
per la ŝanĝo de la religio la tuta tiel nomata „hebrea raso“
por ĉiam malaperus. Sekve ne la malsameco de la deveno,
kiu estas nur preteksto, sed ne kaŭzo, kreas la gentojn kaj
la intergentan malamon.
Kio do estas la vera kaŭzo de la intergenta diseco kaj
malamo? E1 ĉio, kion mi supre montris, oni povas jam vidi,
ke, malgraŭ ĉiaj kvazaŭsciencaj teorioj pri rasaj apartaĵoj,
klimatoj, hereda sango k.t.p., la veraj muroj inter la gentoj, la vera kaŭzo de ĉia intergenta malamo estas nur la
malsameco de la lingvoj kaj religioj. Precipe la lingvo havas
tian grandegan kaj preskaŭ ekskluzivan rolon en la diferencado
de la gentoj, ke en kelkaj lingvoj la vortoj „lingvo“ kaj „gento“
estas plenaj sinonimoj. Se du homoj parolas la saman lingvon,
sen reciproka humiligo, kun egalaj rajtoj pri tiu lingvo, kaj
dank’ al ĝi ili ne sole reciproke sin komprenas, sed havas la
saman literaturon (buŝan aŭ skriban), la saman edukon, la
samajn idealojn, la saman homan dignon kaj rajtojn; se ili
krom tio havas la saman „Dion“, la samajn festojn, la samajn
morojn, la samajn tradiciojn, la saman vivaranĝon: tiam ili
sentas sin tute frataj unu rilate al la alia, tiam ili sentas, ke
ili apartenas al unu gento. Se du homoj reciproke sin ne
komprenas, se ĉiu el ili krom tio havas tute aliajn morojn
kaj vivaranĝojn, tiam ili rigardas sin kiel fremdulojn, kiel
mutulojn, barbarojn, instinkte evitas sin reciproke kaj reciproke
al si malkonfidas, kiel oni instinkte malkonfidas al ĉio, kio
kaŝiĝas por ni en mallumo.
350
Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-ro 12
Estas vere, ke multaj el ni povas interkompreniĝi kun
aligentanoj, kaj tio estas la kaŭzo, ke en la plej kleraj klasoj
la intergentaj muroj estas malpli dikaj; estas vere, ke multaj
el ni konas kaj juste taksas la esencon de fremdaj religioj,
kaj tio estas la kaŭzo, ke homoj vere pensantaj neniam malamas
aligentanon pro la alieco de lia religio; sed por ke reciproka
sinkomprenado efektive interligu du homojn, estas necese, ke
pri la parolata lingvo ambaŭ sentu sin egalrajtaj; por ke la
religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke
ili ambaŭ ne sole estu reciproke toleremaj en principoj de
interna kredo, kiu ĉe inteligentaj homoj estas afero individua
kaj ne dependas de la gento, sed ke ankaŭ diversaj eksteraj
religiaj vivaranĝoj ilin ne disigu.
Ĉio supre dirita alkondukas nin al la sekvanta konkludo
principa: La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro
havos unu lingvon kaj unu religion; ĉar tiam la tuta
homaro en efektiveco prezentos nur unu genton. Daŭros tiam
en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu
lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj,
ekonomiaj, klasaj k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj malpacoj,
la malamo intergenta, tute malaperos.
Principe ĉiu amanto de la homaro sekve devas celi al
tio, ke la tuta homaro havu unu lingvon kaj unu religion.
Sed ĉu praktike tio estas necesa? Ne! Malfeliĉiga por la
homaro estas ne la ekzistado de la gentoj, sed ilia ĝis nun
tute neevitebla reciproka altrudiĝado. Ĉiufoje, kiam mi volas
interrilati kun aligentano, estas nepre necese, ke aŭ mi altrudu
al li mian lingvon kaj morojn, aŭ li altrudu al mi siajn. Kiam
malaperos tiu bedaŭrinda neceseco de altrudado, tiam
malaperos la intergenta malamo.
Tute same, kiel por interna paco en ia lando ne estas
necese, ke la familioj kun siaj familiaj moroj kaj tradicioj
malaperu, sed estas nur necese, ke ili ne bezonu altrudi siajn
familiajn apartaĵojn al aliaj familioj kaj ke por ĉiuj ekster-familiaj aferoj ekzistu leĝoj kaj moroj neŭtralelandaj, tiel
same por la paco de la homaro ne estas necese, ke la gentoj
nepre malaperu, sed estas nur necese, ke ili trovu tian „modus
vivendi 1 ,” kiu permesus al ili forigi siajn eksterajn pikilojn
kaj ne altrudi al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Estas
necese, ke la homaro aranĝu sian vivon tiamaniere, ke: kon-1 = maniero de vivado.
351
III. Traktaĵoj
servante sian gentan lingvon kaj gentan religion en
la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la
homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan kaj vivu laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj
neŭtralehomaj.
Kiamaniere oni povas tion atingi pri aferoj religiaj, pri
tio mi nun ne parolas, ĉar: (1) tio ne estas la temo de mia
memuaro kaj postulas priparolon tute specialan kaj vastan;
(2) ĉar la religio ne estas io nature genta, sed dependas de
la volo de la homoj kaj prezentas parton de la homa civilizacio,
tial la religia unuiĝo de la popoloj jam de longe komenciĝis
per si mem, kaj ĝin malhelpas nur cirkonstancoj tute flankaj,
kiuj baldaŭ pasos: kiam unuflanke en ĉiuj landoj malaperos
la privilegiiteco de tiu aŭ alia religio kaj sekve ĉiu povos
ŝanĝi sian denaskiĝan religion sen perfido kontraŭ siaj suferantaj
samgentanoj, kaj kiam aliflanke ekzistos religio, kies dogmojn
ĉiu homo povos akcepti sen malhonesteco kontraŭ sia konscienco,
tiam tre rapide la tuta homaro aranĝos sian religian vivon en