egala maniero.
Cetere la unuiĝo religia estas forte ligita kun la unuiĝo
lingva. Estas afero tute senduba, ke ju pli la homoj komunikiĝados sur neŭtrale-lingva fundamento, ju pli per tiu
egalrajta kaj sengenta lingvo ilia literaturo, ideoj kaj idealoj
unuiĝos, des pli rapide ili ankaŭ en rilato religia interasimiliĝos.
La tuta problemo de la unuiĝo de la homaro kaj de la malapero
de intergenta malamo koncentriĝas sekve en unu afero, en
unu sola afero; kaj tiun ĉi aferon mi plej insiste rekomendas
al via atento, vi, kiuj kunvenis, por pripensi la problemon de
amikeco kaj justeco inter la gentoj kaj la rasoj. Tiu afero
estas: por ĉiuj rilatoj intergentaj oni devas uzi lingvon
neŭtralan, por ĉiu facile akireblan, al ĉiu egalrajte
apartenantan. A1 ĉiu, kiu ne volas paroli kun ni en nia
lingvo, ni parolu en lingvo neŭtrala, kaj tiam malaperos la
ĉefa kaŭzo de intergenta malamo kaj humiligo; ĉiu gento, kiu
ne volas humiligite akcepti kulturon en lingvo de siaj malamikoj aŭ de fieraj najbaroj, havu la eblon akcepti ĝin en
nehumiliga lingvo neŭtralehoma, — kaj tiam baldaŭ ne ekzistos
plu gentoj senkulturaj.
Ĉu tia neŭtrala lingvo povas ekzisti? ĵes, ĉar ĝi jam de
longe ekzistas, bonege funkcias, havas grandegan multon da
uzantoj kaj riĉan, potence kreskantan literaturon. Tiu lingvo,
kiu havas neniun materialan aŭ moralan mastron, sed estas
plene libera kaj egalrajta apartenaĵo de ĉiuj siaj uzantoj kaj
352
Gentoj kaj Lingvo Internacia. 1911. — N-ro 12
postulas de ili nur, ke apartaj ambiciaj personoj ne rompu
kaj ne ŝanĝu ĝin sen komuna interkonsento, — tiu lingvo ne
sole ekzistas kaj bonege funkcias, sed ĝi ankaŭ jam nun perfekte plenumas tiun rolon, pri kiu mi supre parolis, t. e. la
rolon de interhoma fratiganto kaj de foriganto de ĉiuj muroj
kaj malamo inter la gentoj. Kiu volas konvinkiĝi pri tio,
kiel bonege tiu lingvo povas esti uzata egale de ĉiuj rasoj,
kiu volas konvinkiĝi pri tio, kian grandegan gentunuigan forton
posedas tiu neŭtrala, al ĉiuj egale apartenanta Jingvo, tiu ne
agu kiel tiuj scienculoj, kiuj post kelkjara bonega funkciado
de fervojo verkis grandajn traktatojn pri neebleco de fervojo;
li ne diskutu teorie, ne babilu pseŭdosciencajn frazojn pri
rasaj apartaĵoj, sed li vizitu unu el la ĉiujaraj universalaj
kongresoj de esperantistoj; li vidos tie la perfektan harmonion
inter la gentoj; li vidos per siaj propraj okuloj kaj aŭdos per
siaj propraj oreloj, kiel la interrilatado sur neŭtrala, neniun
humiliganta fundamento absolute forigas kaj forgesigas ĉiujn
barojn kaj fremdecon inter la gentoj — kaj tiam li komprenos,
kion la homaro bezonas, por atingi fine pacon inter la gentoj.
Tion, kion la homaro bezonas, ni ne devas nun pije deziri,
ni ne devas kun granda malfacileco kaj duba rezultato provi
ĝian kreadon — ĉar ĝi jam ekzistas, kiel senduba, plene
palpebla fakto. Ni devas nur subteni ĝin.
Neniaj kompromisaj paliativoj, neniaj sagacaj politikaj
kontraktoj donos pacon al la homaro. Sed ju pli la esperantismo
fortiĝos en la mondo, ju pli ofte la homoj el diversaj gentoj
kunvenados kaj interrilatados sur neŭtrala fundamento, des pli
ili kutimos sin kompreni kaj ami, des pli ili sentos, ke ili
ĉiuj havas egalajn korojn, egalajn mensojn, egalajn idealojn,
egalajn suferojn kaj dolorojn, ke ĉia intergenta malamo estas
nur restaĵo el la tempoj barbaraj. E1 tiu neŭtrala fundamento,
kaj nur el tiu fundamento, iom post iom elkreskos tiu estonta
unuigita kaj pure homa homaro, pri kiu revis la profetoj de
ĉiuj gentoj kaj tempoj.
Se vi, membroj de la Kongreso de Rasoj, volas, ke viaj
laboroj donu realajn fruktojn, vi scios, kion vi devos fari.
1915
N-ro 13. Post la Granda Milito
Wŭster: Dipl Alvoko al la Diplomatoj
»TheBritish Esperantist“ XI. 1915, paĝ. 51—55 (kun angla traduko).
„Esperanto“ (Geneve) XII. 1915, paĝ. 42 (6) — 43(7).
„La Verda Standardo“, oficiala organo de la Hungarlanda Esp.-
Societo 1915, n-ro 8, paĝ. 1 — 4.
23 Dietterle, Zamenhof.
353
III. Traktajoj
Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam
finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos
reordigi la rilatojn inter la popoloj? A1 vi, al tiuj estontaj
reordigantoj, mi nun min turnas.
Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun
iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan
kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de
nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam,
aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove
interrompas diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ
novaj militoj. Pripensu do frutempe kaj tre zorge vian taskon,
ĉar nun, kiam por via laboro estas oferitaj multaj centmiloj
da homaj vivoj kaj milionoj da tre malfacile akiritaj homaj
bonstatoj, vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon.
Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta, kaj ke
post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri: ni ne vane
elportis la grandegajn kaj terurajn oferojn.
Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de
Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni
al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y? ‘Estas verd^
ke tian laboron vi devos fari; sed ĝi devas esti nur negrava
parto de viaj laboroj; gardu vin, ke la refarado de la karto
ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj
restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la
homaro elportis, restus vanaj.
Kiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj
vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj, vi nenion atingos per
refarado de la karto, ĉar ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton
estos samtempe maljusteco koncerne alian genton. La nuna
tempo ne estas simila al la tempo antikva: sur ĉiu disputebla
peco da tero laboris kaj verŝis sian sangon ne unu gento,
sed ankaŭ aliaj gentoj; kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco devas aparteni al tiu aŭ alia gento, vi ne sole ne faros
agon justan, sed vi ankaŭ ne forigos sur tiu terpeco la kaŭzon
de estonta batalado. La „liberigo‘ c , kiun vi donos al tiu aŭ
alia terpeco, estos nur sofismo, ĉar ĝi signifos nur, ke al tiu
aŭ alia gento vi donos la rajton, esti sur tiu terpeco mastroj
super homoj de aliaj gentoj, kiuj ankaŭ tie naskiĝis, laboris
kaj suferis kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn
rajtojn, kiujn ĉiu infano havas koncerne sian patrinon. Estas
vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios: „Vivu
la diplomatoj! cc kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj
354
Post la Granda Milito. 1915. — N-ro 13
gazetoj en la mondo diros, ke „la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa tt … Sed tio estos mensogo,
simpla mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio,
ke la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj
en sia patrujo fariĝis „fremduloj w , ne venos al ĝiaj oreloj.
Transd^nante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gent^
vi ĉiam ‘faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la
samafn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas: laŭte proklami