Выбрать главу

kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj eŭropaj regnoj la sekvantan elemente naturan,

sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon:

 

Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte

apartenas al ĉiuj siaj filoj.

 

Tio estas, ke en sia privata vivo ĉiu civitano en ĉiu regno

havas plenan rajton paroli tiun lin gvon aŭ dialekton, kiun li

volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas; ke, se en la

institucioj publikaj estas uzata unu sola regna aŭ loka lingvo,

tio estas nur poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne humiliga tributo de gentoj mastrataj al gento

mastranta. Ĉar la gentaj nomoj, kiujn portos ankoraŭ multaj

regnoj kaj provincoj, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj

de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la

loĝantoj de alia supozata deveno, tial ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon

neŭtrale-geografian.

 

Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj

eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn

„Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo u . Sed se nun estas ankoraŭ

tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala

kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi

tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj

bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.

 

Kiam la supre dirita principo estos oficiale fiksita per

garantiita decido de ĉiuj eŭropaj regnoj, tiam malaperos la

ĉefa kaŭzo de militoj kaj de konstanta reciproka timado kaj

senfina armiĝado, ĉar tiam oni jam neniam kaj nenie povos

diri, ke „la patrujo estas en danĝero w . ^Oni spiaŝ ja tre bone,

ke la vortoj „patrujo en danĝero <£ ne signifas, ke iu volas

deŝiri parton de nia patrujo kaj jeti ĝin en la maron, aŭ ke

iu volas rabi por si la havon de ĝiaj.loĝantoj, sed plej ordinare

tiuj vortoj signifas simple: „Min.aoas danĝero, ke sur ia terpeco, kie ĝis nun mia gent^estis mastro kaj aliaj homoj

 

23 *

 

355

 

III. Traktaĵoj

 

estis nur pli aŭ malpli tplerataj, morgaŭ eble alia gento fariĝos

mastro kaj mia genter^estos nur tolerata.”

 

Kiam en la tuta Eŭropo regos politika justeco absoluta,

t. e. natura, ĉie kaj por ĉiuj egala, kiam en ĉiu lando ĉiuj

loĝantoj estos morale kaj materiale plene egalrajtaj, kiam la

landoj ne portos plu gentajn nomojn, kiam la regna lingvo ne

havos plu karakteron genteŝovinisman kaj humiligan kaj ne

ekzistos plu gentoj-mastroj kaj gentoj-servantoj — tiam ne

ekzistos plu kaŭzo por intergentaj militoj; tiam ĉiu homo povos

sidi tute trankvile en sia natura, sole vera kaj sincere amata

patrujo, li ne bezonos plu timi, ke iu povas „forpreni“ ĝin

de li, kaj li ne bezonos revi pri forpreno de la patrujo de

aliaj homoj.

 

Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj

farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per

predikado, edukado, alkutimigado ktp.; de vi, diplomatoj, ni

atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari. Reciproka

malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io

natura, kiel ne estus natura ia reciproka malamo inter la diversaj familioj de unu gento: la malamon kaŭzas nur — krom

la facile forigebla reciproka nekomprenado kaj nekonado —

la ekzistado de gentoj premantaj kaj gentoj premataj, la blinda

egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura re-agemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn

kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj

unuj rigardas sin kiel rajtajn mastrojn super la aliaj.

 

Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn

nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus

per tioj agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en

la historio de Eŭropo. Ĉar en lando kun neŭtrala nomo la

tuta natura plena egalrajteco de ĉiuj ĝiaj loĝantoj pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, sed en lando kun nomo genta

la egalrajteco neniam estos plena kaj daŭra, ĉar la malfeliĉa

nomo ne sole kvazaŭ pravigos la plej malnoblajn intergentajn

maljustajojn en la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo,

sed eĉ en landoj pli civilizitaj ĝi ĉiam konfuzos la kapojn eĉ

de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion

kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon

ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi nur fremduloj. Eĉ

ĉe la plej bona volo la civitanoj de tiu lando ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke ili ĉiuj prezentas unu nacion, ĉar por

tia nacio simple ne ekzistas vorto, kaj, demandinte pri tio,

al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando pro manko

 

356

 

Post la Granda Milito. 1915.

 

N-ro 13

 

de tiu vorto estas devigata nomi ian genton; kaj ĉi tiu

devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ

al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj.

 

Resumante ĉion, kion mi diris, mi ripetas:

 

Kiam post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj, ili

povos fari ŝanĝojn en la karto de Eŭropo; sed tio ne devas

esti ilia ĉefa laboro. Ilia ĉefa laboro devas esti: starigi en

la nomo kaj sub la garantio de siaj registaroj pli-malpli la

sekvantajn leĝojn:

 

l e ) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj

naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ

supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas

havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la

aliaj gentoj.

 

2 e ) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ

dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas.

Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne esta’s”3Htinitaj speciale

por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna

interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna.

En tiuj publikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan,

anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne

malpli ol jo urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed

 

la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata ne kiel humiliga

tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed

nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al

la plimulto.

 

3 e ) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro

de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tri-bunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj.

 

4 e ) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la no mon

de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan

per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.

 

Sinjoroj diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiu

starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj,

Eŭropo atendas de vi pacon. ĉi atendas ne kelktempan inter-paciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita

homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo,

por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan

kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva

antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super

aliaj gentoj.

 

357

 

III. Lastaj vortoj. 1917. — N-ro 14

 

1917

 

N-ro 14. (Vortoj de lasta konfeso 1 )

 

En la jam (sub n-ro 12) citita libro de E. Privat, paĝ. 198 — 200