(Brita eldono) resp. paĝ. 103—104 (Leipzig-a eldono).
Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun,
sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16 ĝis
18’jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis
diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj
pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.
☆
Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi
samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan
simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estos tute alispeca ol ilia kredo … Estos pli prudente, se mi silentus,
sed mi ne povas.
☆
Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de V animo
en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne
memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de
mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15—16 jaroj. Tio
estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo
perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo
mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj
en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias
pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por
ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da
jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas
ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda …
☆
Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero …; ke
ekzistas iaj leĝoj en la naturo …; ke io min gardas al alta
celo …
1 Privat citas ĉi tiujn fragmentojn de Zamenhof el „kvarpaĝa papero u f
kies „kvara paĝo nur estis komencitakaj kiu „sur lia (t. e. de Zamenhof)
skribotablo kuŝis (kiel) lasta manskribaĵo krajona, ne finita u . Li diras,
ke „ĝi estis plano (ne efektivigita) de artikolo pri senmorteco de V animo u .
Cetere li en sia libro ne diras ion, kiu posedas ĉi tiun manuskripton aŭ
kie ĝi restis.
358
IV. PAROLADOJ
Mi jam diris en mia antaŭparolo, ke ĉi tiu IV-a parto
verŝajne estas kompleta. D-ro Zamenhof ne ŝatis paroli publike
aŭ sin montri kiel oratoro, kvankam li, kiam li entuziasmiĝis,
trovis neforgeseblajn, tre impresigajn kaj plej kortuŝajn vortojn.
Li preferis sidi inter la bonvolaj atentaj aŭskultantoj. Tio, kion
li diris en siaj oficialaj kongresparoladoj, estis antaŭe ellaborita
kaj preparita tre precize kaj singardeme. Do, ili estis kaj ĉiam
restos precipe gravaj. Kutime oni kolektis ĝis nun en la multaj
eldonoj de liaj paroladoj nur la 8 oficialajn kongresparoladojn,
kelkfoje ankaŭ la paroladon en la Guildhall de Londono.
Entute la leganto en ĉi tiu parto trovos 17 paroladojn.
N-ro 1. 12. Jan. 1904
Gramofona Parolado okaze de la unua datreveno de la
fondo de la Londona Esperanto-Klubo
„International Language “ IV. Febr. 1927, paĝ. 50.
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Ne havante la eblon
partopreni persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo
Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al ĉiuj
partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas
al mi, ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj amikoj de la
ideo de lingvo internacia, kaj mi ĝojas kun vi pro la belaj
fruktoj, kiujn via energia laborado donis en la daŭro de la
foririnta jaro.
Antaŭ unu jaro nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata
en via lando, kaj nun ni havas en via lando jam tre multe
da varmegaj kaj sinceraj amikoj, ni havas diversajn klubojn
de esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto,
ni havas belan gazeton esperantan.
Preskaŭ ĉio estas la frukto de laborado de la klubo Londona,
kiu povas esti fiera je la rezultatoj de sia unujara penado. Af
la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona
Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon.
359
IV. Paroladoj
Parolante pri la sukcesoj de la klubo Londona, mi ne devas
forgesi pri tiu malgranda rondeto esperantista en Keighley,
kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran
saluton al la esperantistaj Kiĥlianoj! La laboradon de la Londona
Klubo Esperanta la tuta mondo esperantista observas kun granda
intereso. Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas, ke pli aŭ malpli
frue Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero
por la tuta mondo. Londono longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝos,
tio estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono
kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de
la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan
el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri
frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tre potenca popolo kiel la angla, la mondo aplaŭdos
kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas, ek-marŝos rapidege.
Esperantistoj en Londono, esperantistoj en Anglujo, laboru
kuraĝe kaj energie. Malfacila, tre malfacila estas la semado,
sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas
via rolo. La tuta mondo esperantista rigardas vin kaj multe
de vi esperas.
N-ro 2.
Unua Kongreso 1905 en Boulogne-sur-Mer
Wiister: Parl
Fr. Schneeberger, „Detala Raporto pri la oficialaj paroladoj, diskut -
adoj kaj decidoj de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en
Bulonjo-sur-Maro (i . Oficejo de Esperanto kaj Stenografio . Laufen
(Svisujo) 1905, paĝ. 8 — 15.
„Lingvo Internacia u X. 1905, paĝ. 362 — 367.
„Esperantista Dokumentaro (i . Kajero unua (Aŭg. 1916), paĝ. 25—30.
„Deveno kaj Historio de Esperanto u , eld. Casopis Ĉeskych Esperantistŭ, Praha 1908 (= Biblioteko de Ĉasopis Ĉeskych Esperantistŭ No. 2) 1 .
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Mi salutas vin, karaj
samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el
la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin
ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela
urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia
1 La „Kongresaj Paroladoj u aperis ankaŭ en aliaj libroj kaj gazetoj.
Mi citas nur tiujn, kiujn mi mem povis kontroli. Cetere komparu la
gravan rimarkigon de Wŭster „Radikaro u , paĝ. 34 al „Par I, //,… VIII U .
360
Gramofona Parolado 1904. Unua Kongreso 1905. — N-roj 1—2
kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj
kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora
urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la Ministro de publika instruado, al la
urbestraro de Parizo, al la franca Ligo de instruado kaj al
multaj diversaj sciencaj eminentuloj.
Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia
kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe
al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj
nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne
brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia
salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni