troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj,
sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj
por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu
nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj
ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de
tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en
la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj
ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.
En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis
el la memoro de la homaro kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio
disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj
kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalajn ideojn,
egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian
kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, —
tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por
ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna
milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta
tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne
bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis
absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos
komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion;
sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa
fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.
Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas re-aliĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis
homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas
sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu alian,
ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu
nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj kom-361
IV. Paroladoj
prenas unu alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia
reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke
nur tre malgranda parto/drTtunvenintoj, kiuj havis la eblon
dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni
fremdajn lingvojn, — ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur
per sia korpo, ne per sia kapo: sed en nia kunveno reciproke
sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu,
kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado
de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la
reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura,
ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas
antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante
la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia
kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en
nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj
kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj
staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj;
ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj
de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni,
membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia
ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj,
ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke,
ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin
reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite,
kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo.
Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar
hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis
ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun
homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj
sekvoj!
Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj
nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni
montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj
de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio
tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian,
ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj
eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitajoj de tiu sama
speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu
pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre
longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni
kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre malkuraĝe,
sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege
ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis
iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon
362
Unua Kongreso 1905. — N-ro 2
ne komprenis unu alian! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta
lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu
diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj,
ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo
ne povas kompreni unu alian, venu al ni, kaj, se li estas homo
honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris.
Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke
la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la ren-kontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu
el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi
kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo
natura, — kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon
kaj ripetadu laŭte: „jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la
reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo
estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila. Estas vero,
ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone
kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue; sed, komparante
ilian balbutadon kun la perfekta flua parolado de aliaj personoj,
ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la
balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en Ja nesufiĉa
ekzerciteco de la diritaj personoj.
Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado,
nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro
la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj
membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam
ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la
lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam.
Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili
estu benataj!
En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri
kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed
antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi
sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu
havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde
la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe
farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas
tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni
batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin
Schleyer, la aŭtoro de Volapŭk. La lingva formo, por kiu
laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne praktika; la vojo,
kiun li elektis, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li
batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de
363
IV. Paroladoj
la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas
taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj