laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis
tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de
lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj
personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu
havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la
komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta,
ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ĝi ne estas lia kulpo, se
la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per
senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo
de lingvo neŭtrala, kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta
afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta
lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu
bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi
ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo
de lingvo internacia iam venkos la mondon — tute egale, ĉu
ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo —
la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en
la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam
forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj
partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: „ni esprimas nian
koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia
pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia“.
Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj.
Ne venis ankoraŭ la tempo, skribi oficialan historion de nia
afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon
al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj
de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte,
sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado
en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. Dek ok jaroj pasis
de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj
estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan
nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas
per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn
naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la
homoj. Tre granda estas jam nia literaturo, tre multaj estas
niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn
esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo
de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la
nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite
pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja
tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun
364
Unua Kongreso 1905. —* N-ro 2
ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj
pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da
tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al
ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn
estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili. La
plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, la unua energia propagandisto de nia afero; lia morto estis granda bato por nia
afero entute, kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo.
Poste la morto rabis al ni Josefon Wasniewski, la simpatian
kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj
antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto
ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute
ne ekzistus: mi parolas pri la neforgesebla W. H. Trompeter.
Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li
prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi troviĝis
en la plej malfacilaj cirkonstancoj; li sola subtenadis ĝin tief
longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda,
por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun,
se li vidus la nunan staton de nia afero!
Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve,
tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia
afero kaj kiuj nun jam ne loĝas en nia mondo kaj ne povas
vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne
mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj
sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj.
A1 la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj la unua
kongreso esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton!
Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al
vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia
koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera kaj mi sentas
la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej
alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same
kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
homo, tiel same mi ankaŭ sentas* ke en tiu ĉi momento mi
ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur
homo. Kaj en la nuna momento staras i£*ef. miaj animaj
okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu
homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:
(Sekvas nun la „Preĝo sub la verda standardo “. Komp . VI. 6.)
IV. Paroladoj
N-ro 3. 7. Aŭgusto 1905
Parolado en la Unua Generala Kunveno
(Enkonduko de la „Deklaracio u )
Fr. Schneeberger en sia jam citita libro, paĝ. 16—18. (Komp. lafont -
indikojn al IV. 2.) 1
La organizanta komitato faris al mi la honoron, elekti min kiel
prezidanton de 1’ kongreso kaj mi akceptis tiun ĉi rolon kun
danko. Sed kompreneble mi sole estas tro malforta por konduki la aferojn de Pkongreso; tial vi havu la bonecon, elekti
kiel helpon por mi, kelkajn vicprezidantojn. Oni proponis al
mi la nomojn, kiujn mi nun prezentas al vi. Estas:
s-ro rektoro Boirac el Francujo;
s-ro advokato Michaux, la organizanta prezidanto;
s-ro generalo Sebert, membro de V akademio;
s-ro kolonelo Pollen el Anglujo;
s-ro d-ro Mybs el Germanujo.
Nun tio ĉi estas la provizora oficistaro, kiun ni eble plenigos
per laij prezidantoj de la naciaj societoj en unu de la venontaj
kunvenoj.
La temo de nia hodiaŭa parolado estas la „Deklaracio“. Sed
antaŭ ĉio ni bezonas sekretariojn; mi proponas al vi kvar
nomojn; estas:
s-ro Kŭhnl el Praha; s-ro Grabovski el Varsovio;
s-ro Dervaux el Bulonjo, s-ro Boulet el Bulonjo.
Nun mi petas la elektitajn personojn, veni al mi kaj doni
al mi sian helpon.
Kelkajn vortojn mi devas nun diri pri la deziroj, kiujn
esprimis malgranda kunveno de V aŭtoroj de projektoj. Ni
havis tiun kunvenon antaŭ unu horo kaj, ĉar la diversaj projektoj estas la ĉefa afero de nia parolado en la kunvenoj,
ni decidis esprimi al la kongreso la deziron, ke^ni faru nur
diskutadojn pri la projektoj, ne decidojn. Ĉar ŝajnis al
ni, ke fari iun ajn decidon, estas tro frue. La projektoj ne
estas pretaj por tio. Ni do faros nur diskutadojn kaj en la
fino de P kongreso mi faros la demandon, ĉu vi akceptas mian
manieron de konduko de P kongreso, ke ĉio dirita estas nur
projekto aŭ propono; krom tio ni perdos tro multe da tempo
por priparoli la diversajn temojn. Ni do parolu pri projektoj
1 Ni dankas la fakton, ke ni ankoraŭ havas la tekstojn de tiu kaj
de la sekvanta parolado n-ro 4, al la cirkonstanco, ke Fr. Schneeberger
tre bone stenografis dum la kongreso.
366
Unua Ĝenerala Kunveno 1905. — N-ro 3
nur en principo, kaj antaŭ ĉio ni elektu la projektojn, kiuj ne
estas presitaj. Mi donos la vorton do al la sinjoroj, kies projektoj ne estas ankoraŭ konataj; poste ni parolu pri la demando, ĉu estas necese, krei ligon aŭ centran komitaton, ne