parolante pri diversaj detaloj.
Kiam la kongreso estos finita, tiam ni povas proponi provizoran komitaton, kiu, apogante sur diversaj opinioj, faros sian
laboron en la daŭro de la tuta jaro. Poste en la sekvonta
kongreso ĝi prezentos al ni programon de la laboro kaj tiam
ni povos fari definitivajn decidojn.
Laŭ la programo, la unua kunveno estas dediĉita al la
„Deklaracio a , kiun mi volas proponi al vi. Ĉar estas multaj
personoj, kiuj ne havas klarecon pri nia afero, ili deziras, ke
ni faru iun ajn decidon; tial mi proponas al vi la „Deklaracion“; mi legas al vi mian projekton kaj mi petas vin, diri al
mi, ĉu vi ĝin akceptas en principo. Por la detaloj ni elektos
provizoran komitaton, kiu severe provos la tekston, kaj la definitivan ni prezentos al vi en unu de la venontaj kunvenoj.
Mi legas nun la projektan tekston de la „Deklaracio a :
(Komp. //. 114.)
Ĉar estas multaj, kiuj ne bone konas la rilatojn de la kolekto
aprobita, mi klarigos en kelkaj vortoj la aferon. Sed por eviti
ĉiun malpacon, mi devas sciigi vin, ke mi esperas post interkonsento kun la firmo Hachette, ke nun ĉiuj kaŭzoj de malpaco malaperas.
En la komenco de mia batalado mi ne trovis ian alian
manieron, por gardi la lernantojn de malbonaj libroj. Monopolo nenia ekzistas en nia afero kaj neniam ekzistos. La ĉefa
kaj sola, kiun mi donis, estas privilegio; mi ripetas la vorton:
ne monopolon, nur privilegion! Por tio, laŭ la deziro de
V esperantistoj, mi volis havi ian firmon potencan, kaj nenia
volus akcepti sen ke ĝi ricevu ian privilegion. Tial al la firmo
Hachette mi lasis personan privilegion pri miaj verkoj kaj ne
de P aliaj verkoj. Estas do nenia ombro de supozo!
Vi nun aŭdis la „Deklaracion M kaj mi petas vin, nun private pripensi ĝian enhavon. Ni elektis komitaton por priparoli
la definitivan tekston. — Oni nin nun atendas ĉe la festeno!
Ĉiujn aferojn, kiujn ni ne povas priparoli hodiaŭ, ni priparolos
en la venontaj kunvenoj.
367
IV. Paroladoj
N-ro 4. Oficiala Parolado ĉe la Festeno
Fr. Schneeberger en sia jam citita libro, paĝ. 23. (Komp. la fontindikojn al IV. 2.)
Gesinjoroj! — Bedaŭrinde mi ne povas tiel bele paroli,
kiel antaŭ mi s-ro Michaux. Neniam mi parolas publike; pardonu do min, se eble mi ne tute flue parolas. Simple per
kelkaj vortoj mi volas turni vian atenton sur la homon, al kiu
ni dankas en la nuna momento la grandan plezuron. Ni ĝin
dankas al s-ro Michaux, la senlaca organizanto de la kongreso.
Laboron li prenis sur sin ne malgrandan; li zorgis pri ĉio,
tempon kaj volon li donis por la organizado de nia grava festo.
Tial antaŭ ĉio mi levas mian glason al la sano de s-ro Michaux
kaj de ĉiuj liaj helpantoj.
Poste mi devas antaŭ ĉio memori pri la urbo Bulonjo-sur-Maro, en kiu ni trovis tiel bonvolan gastamon. Mian glason
mi levas pro la bona stato, la gloro kaj la honoro de la urbo
Bulonjo, la sano de la urbestraro, kaj de la reprezentanto de
la komerca ĉambro. Mi levas mian glason por la bona stato
de la granda kaj glora lando Francujo.
Tiu ĉi lando havas la simpation de la mondo, de ĉiuj popoloj. Por ni esperantistoj ĝi devas esti ankoraŭ pli kara. Ni
povas diri, Francujo estas la lando, kiu multe faris por nia
afero. Francujo estas ĉiam la unua lando en ĉio, kio promesas iun bonon al la homaro. Nun mi volas ankaŭ trinki por
la sano de ĉiuj fratoj kaj fratinoj esperantistaj. Ekzistas tre
multaj en diversaj landoj kaj urboj, kiuj volonte partoprenus
kun ni al la granda kongreso, sed ili ne pdvis veni. Ni trinku
por ilia sano. En la fino ni trinku entute ĝenerale por la
gloro de la tuta homara kunfratiĝo de ĉiuj popoloj. Sed ni
esperu, ke tio ĉi ne estas nur vortoj, tio ĉi fariĝu tute reala
fakto, ke ni havu en la mondo grandan familion gefratan.
N-ro 5. Dua Kongreso 1906 en Geneve
Wŭster: Par II
„Esperantista Dokumentaro*. Kajero kvara (Martol907), paĝ.41 — 46.
„Lingvo Internacia <6 XI. 1906, paĝ. 502—519.
„La Revuo“ I. 1906/07, paĝ. 49—54.
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Mi esperas, ke mi
plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de
la malfermo de nia dua Kongreso mi esprimos en la nomo
de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava svisa lando por la
gastameco, kiun ĝi montris al nia Kongreso, kaj al lia Moŝto
368
Ĉe la Festeno 1905. Dua Kongreso 1906. — N-roj 4—5
la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis
amaŭ du monatoj nian delegitaron. Apartan saluton al la urbo
ĉenevo, kiu jam multajn fojojn glore enskribis sian nomon
en la historion de diversaj gravaj internaciaj aferoj.
Permesu al mi ankaŭ, esprimi en la nomo de vi ĉtuj koran
dankon al la organizintoj de la nuna Kongreso, al la sindonaj
svisaj esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la
daŭro de la pasinta jaro, fondis preskaŭ en ĉiuj urboj de la
svisa lando grupojn esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion
ili povis por sukcesa pretigo de nia Kongreso; al la Provizora
Centra Organiza Komitato, kiu precipe en la persono de sia
prezidanto tiel energie laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj
preparoj; fine — sed certe ne malplej grave — al tiuj kaŝitaj
amikoj, kiuj per malavara fondo de la Centra Oficejo donis
fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj.
Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia Kongreso
vi atendas de mi ian paroladon; eble vi atendas de mi ion
oficialan’, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas
ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas
doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe
nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda
peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj
milionoj da homoj malfacile batalas^ .per libereco, por la plej
elementa homa libereco, por la rajtoj de homo. Pri tio ĉi
mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu
el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la
granda multemiliona lando, tamen kiel esperantistojn tiu ĉi
batalado ne povas vin tuŝi, kaj nia Kongreso havas nenion
komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan
batalon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando — tie
la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj
kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial,
ĉar ili apartenas al alia gento. Ĉiutage estingiĝas tie multe
da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj
vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura
estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura
estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje mal-benita estu la intergenta malamo!
Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bjelostok,
rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter
si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi
24 Dietterle, Zamenhof.
369
IV. Paroladoj
revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos
kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj
anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon; en