Выбрать главу

la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj

kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj

kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en

tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion,

ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj el-pikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn

de la bestega Bjelostoka buĉado; al vi kiel al esperantistoj

mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la

interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.

 

Oni scias, ke ne la rusa gento estas kulpa en la besta

buĉado en Bjelostok kaj multaj aliaj urboj; ĉar la rusa gento

neniam estis kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj

kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ

gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian

regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu

ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas

aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj.

Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn

terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se

inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al

ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj

gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia

gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed

havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia?

Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, donu al ili la eblon

libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj

nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en

diversaj lokoj.

 

Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj:

ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos

malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur

neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de

tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona

volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

 

Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter

la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, esperŭntistoj, devas labori pli

energie ol iam. Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni

 

370

 

Dua Kongreso 1906. — N-ro 5

 

devas antaŭ ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la

esperantismo. Ni ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon

en niaj paroloj kaj verkoj, sed ni neniam parolis pri ĝi pli

klare. Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.

 

E1 la Deklaracio unuanime akceptita en la Bulonja Kongreso

ni ĉiuj scias, kio estas la esperantismo en rilato praktika;

el tiu ĉi Deklaracio ni ankaŭ scias, ke „esperantisto estas nomata

ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj

celoj li ĝin uzas”. Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono,

kiu revas unuigi per Esperanto la homaron, esperantisto estas

ankaŭ tiu persono, kiu uzas Esperanton ekskluzive por celoj

praktikaj, esperantisto ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton

por gajni per ĝi monon, esperantisto estas persono, kiu uzas

Esperanton nur por amuziĝadi, esperantisto fine estas eĉ tiu

persono, kiu uzas Esperanton por celoj plej malnoblaj kaj hom-malamaj. Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj

montrita en la Deklaracio, la esperantismo havas ankoraŭ alian

flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun

ĉi flankon diversaj esperantistoj povas klarigi al si en la plej

diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti

ĉiun malpacon, la esperantistoj decidis lasi al ĉiu plenan liberecon, akcepti la internan ideon de la esperantismo en tiu formo

kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ — se li volas — eĉ tute

ne akcepti por la esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj

esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj

esperantistoj, la Bulonja Deklaracio precizigis la oficialan de

ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: „Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun

tiu aŭ alia persono ligas kun la esperantismo, estas lia afero

pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas a . Sed

bedaŭrinde la vorton „privata u kelkaj amikoj-esperantistoj klarigis al si en la senco de „malpermesata a , kaj tiamaniere anstataŭ konservi por la interna ideo de la esperantismo la eblon

tute libere disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.

 

Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta

mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko

praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble

al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto

nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la

esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: „Esperanto estas nur

lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo,

ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni mal-plaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon! Ho, kiaj

vortoj! E1 la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem

 

24 *

 

371

 

IV. Paroladoj

 

volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas

ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas

la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo

de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis

ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia

protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado

ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis

por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn

de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon,

kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: „Kun

tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!*

 

Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo

de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados

el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas

ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre

bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso

pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj

grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo

— vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco

inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton

de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. ĉi

instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da junaj

diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la

estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo

estis ripetataj la vortoj „malamikeco de la nacioj, falu, falu,

jam estas tempo a . Nia himno kantas pri la „nova sento, kiu

venis en la rnondon”; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la. iuMraĵ esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun

saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti

eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi kaj