sindone kaj senprofite laboris kun ni. Kial do aliĝis al ni la
personoj, kiuj vidas en Esperanto „nur lingvon a ? Kial ili ne
timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili
ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj,
kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas,
kvankam pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj ili penas
tion ĉi nei?
Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole
pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi
372
Dua Kongreso 1906. — N-ro 5
eĉ ian rajton de aŭtoreco — ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin
ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj
ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis mal-saton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika
utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne
ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la
esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi
alproksimigas iliajn korojn.
Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo sur Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea
kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman
memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas „la neforgesebla
kongreso”. Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu
paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn
multe pli bonajn kaj plenumatajn ne^ de nespertaj diletantoj,
sed de plej perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la
granda talento de la parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en
Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke? Sed
en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli
bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigas. Ne, vi ĉiuj sentis
tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne
la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco,
kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la esperantismo,
kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la
falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de
ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj, estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed
ni sentis, ke ni estis atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ
tiuj muroj; ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo
de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen
de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.
Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo
Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu
uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi, estas esperantisto, kaj ĉiu
esperantisto havas plenan rajton, vidi en Esperanto nur lingvon, simplan, malvarman internacian kompreniĝilon, similan al
la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj esperantistoj
373
IV. Paroladoj
kredeble ne venos al niaj kongresoj aŭ venos al ili nur por celoj
esploraj aŭ praktikaj aŭ por malvarma diskutado pri demandoj
pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia
ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana.
Sed tiuj esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia
kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto
antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke
nomos ilin utopiistoj kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian
idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj.
Ĉiu nia nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna
ideo de la esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco.
N-ro 6. Tria Kongreso 1907 en Cambridge
Wŭster: Par III
P. Corret kaj D-ro Era, „Raporto pri la Tria Kongreso“, paĝ. 24—32.
„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 1 — 8.
„La Revuo“ II. 1907/08, paĝ. 1—8.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero sesa. (Januarol908),paĝ.38 — 45.
Karaj samideanoj! — Konforme al la ĝisnuna moro, mi
komencas mian parolon per tio, ke mi permesas al mi en la
nomo de ĉiuj kongresanoj esprimi nian saluton kaj dankon al
la lando, kiu gastame nin akceptis, kaj precipe al niaj britaj
samideanoj, kiuj per multaj laboroj kaj granda zorgemeco
pretigis por ni tiun feston, en kiu ni nun ĉiuj partoprenas.
De la momento, kiam niaj britaj amikoj invitis nin al si, ni
ĉiuj estis konvinkitaj, ke nia kongreso en ilia lando havos
apartan signifon kaj estos epokofaranta. Kaj ne estas malfacile
antaŭvidi, ke nia espero nin ne trompos, ĉar tion ĉi garantias
al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj britaj
amikoj, sed ankaŭ la karaktero mem de ilia lando.
La fakto, ke ni kongresas nun en glora universitata urbo
de Granda Britujo, havas grandan signifon. La kontraŭuloj
de nia ideo konstante ripetadis al ni, ke la angle parolantaj
popoloj neniam al ni aliĝos, ĉar ne sole ili malpli ol ĉiuj
aliaj popoloj sentas la bezonon de lingvo internacia, sed por
ili la fortikiĝado de lingvo internacia estas rekte malutila, ĉar
tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ ĉio kun la lingvo
angla, kiu celas fariĝi internacia. Kaj tamen rigardu, kiel forte
eraris niaj kontraŭuloj! Rigardu, kiel multope jam aliĝis al
ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia
nacia! Rigardu, kun kia amo ili preparis nian kongreson kaj en
kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon! Tio ĉi
374
Dua Kongresa 1906. Tria Kongreso 1907. - N-roj 5—6
montras antaŭ ĉio, ke la homoj komencis jam kompreni, ke
lingvo intp^nacia estas utila ne sole por popoloj malfortaj, v
sed por popoloj fortaj; sed tio ĉi montras ankaŭ alian *
aferon, multe pli gravan: ke la homoj vidas en la esperantismo
ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de
intergenta justeco kaj frateco, kaj al tiu ĉi ideo volas servi
la noblaj homoj de ĉiuj popoloj, tute egale, ĉu iliaj popoloj
estas fortaj aŭ malfortaj, kaj ĉu la intergenta justeco estas
por ili profita aŭ malprofita. Ni scias, ke la plimulton de niaj
britaj samideanoj alkondukis al ni la interna ideo de la esperantismo, kaj tial ni tiom pli ĝoje esprimas al niaj britaj amikoj
nian koran dankon. La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne
kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara, kiun ili komprenas kaj ŝatas; koran
dankon al la Kembriĝanoj, koran dankon al la glora Kembriĝa
universitato, kiu pruntis al ni siajn ĉambrojn, koran dankon
al la Kembriĝa urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono.
Ni kore salutas vin, granda brita popolo, ni plej respekte
salutas vian altan reprezentanton, Lian Reĝan Moŝton. Vivu
la Reĝ’ al vi, tre longe vivu Li, gardu Lin Di’!
Samideanoj! — En la momento de la malfermo de nia tria
kongreso ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn
la morto kaptis dum la pasinta jaro; vi ĉiuj memoras, ke tuj
post la Ĝeneva kongreso ni sciiĝis pri la malfeliĉa rnorto de