d-ro Lloyd, prezidanto de la Liverpoola Grupo. Ni perdis
ankaŭ du eminentajn amikojn de nia afero, la gloran scienc-ulon Berthelot kaj profesoron Michael Foster, kiu esperis nin
akcepti en Kembriĝo. Fine, mortis nia plej kara samideano
kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la
ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo, la fondinto,
subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato.
Vi ĉiuj scias pri kiu mi parolas. Nia neforgesebla amiko Javal
ne plu ekzistas. A1 vi, amikoj-esperantistoj de ĉiuj landoj, kaj
al vi, niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi
proponas, ke ni honoru la memoron de nia multemerita samideano kaj de ĉiuj mortintaj esperantistoj per leviĝo de niaj seĝoj.
Samideanoj! — Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj
de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo
Esperanto. En ĉiuj partoj de la mondo la esperantistoj festis
tiun tagon. Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu
tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn. Ĉar mi ne
havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj
375
IV. Paroladoj
liberaj horoj, tiel oni facile komprenos, ke respondi ĉiujn ricevitajn esprimojn de amikeco estis por mi afero absolute ne
ebla, kaj oni min facile pardonos. Mi uzas nun la bonan
okazon por esprimi mian plej sinceran dankon al ĉiuj, kiuj
sendis al mi amikajn bondezirojn. La gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone, sed al la tuta batalantaro esperantista, kaj mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis
ĉiuj gratuloj, por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo,
al ĉiuj lokoj, kie loĝas kaj laboras niaj senlacaj samideanoj.
Kvazaŭ silente komisiita de la tuta esperantistaro, mi vokas
al ĉiuj esperantistoj-batalantoj: mi vin gratulas! Mi kore vin
gratulas, ke vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj,
malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj, kiuj al neniu el vi
mankis. Mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis
via energia kaj sindona dudekjara laborado. Dudek jaroj da
laborado por la esperantismo! kion tio signifas, — oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de
la esperantismo. Kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj
akiroj, tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste, kiam
oni ekscios detale la historion de niaj unuaj jaroj, kiam la
akiro de ĉiu nova esperantisto estis ligita kun senfina laborado
kaj oferado.
Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de
la esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni
la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion
de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute
sensukcesa semado. La historio de la esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj tiamaj semantoj.
Nun nia afero staras forte. La glacia tavolo da antaŭjuĝoj
de la mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas regule kaj
senhalte. Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni
iras al nia celo jam kun plena trankvileco. Centoj da miloj
da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas
la venton. La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni,
batalas nun por ni, ĉar tiu sama forto de inercio, kiu longan
tempon terure malhelpis ĉiun nian paŝon, ĝi mem nun ŝovas
nin antaŭen. Eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus.
Mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado. Mi
volas paroli al vi hodiaŭ pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj. Sed por eviti ĉian malkompreniĝon, mi tuj en la
komenco atentigas vin, ke mia parolo ne estas io oficiala, ĝi
prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas
aprobi aŭ ne aprobi,
376
Tria Kongreso 1907. — N-ro 6
Ĝar ni decidis kunvenadi ĉiujare el ĉiuj landoj de la mondo
kaj multaj el ni faras eĉ tre grandajn oferojn, por povi partopreni en niaj kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por kio
ni kunvenas. Se ni konscios bone la esencon kaj celon de
niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas
antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras; sed se ni ne konscios
la celon de niaj kongresoj, tiam ni baldaŭ tute malvarmiĝos
por ili, kiel homoj, kiuj vagas sencele kaj kiujn tiu vagado
baldaŭ lacigas kaj enuigas. Por kio do ni kunvenas? Ĉu ni
kunvenas por paroli pri esperantaj lingvaj demandoj? Ne!
Tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al
la Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj.
Ĉu ni kunvenas por ekzerciĝi en esperanta parolado? Por tio
sola ni ne bezonas veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj
grupoj ni povas en la daŭro de la tuta jaro multe pli ekzerciĝi,
ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por la sola kelktaga
ekzerciĝo en parolado neniu entreprenus grandajn vojaĝojn.
Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon?
Jes, certe! Sed ĉar el cent kongresanoj almenaŭ naŭdek-naŭ
havas de Esperanto nur moralan profiton, por kio do ni ĝin
propagandas? Mi ne dubas, ke la plimulto el vi donos al ni
nur unu respondon: ni faras manifestacion kaj propagandon
por la esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone
povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo,
kiu nin, aktivajn esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon
vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni
per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon
por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas. Kiel la
antikvaj hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo,
por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare
kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la
amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa
esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.
Ĉar la mondo ĉiam komprenis, ke la esperantismo estas
forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne
volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti
rigardataj kiel partianoj de la ideo, tial — por ne fortimigi
de ni la grandajn amasojn, — ni estis devigitaj klarigi per la
Bulonja deklaracio, ke la simpla esperantisteco, t. e. la uzado
de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu
aŭ alia ideo, ke ĉiu esperantisto restas homo tute libera kaj
377
IV. Paroladoj
unuj esperantistoj ne respondas por la ideoj de aliaj esperantistoj. Sed se la simpla praktika esperantisteco, t. e. la
simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi
al ia ideo, tamen neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la
grandegan plimulton de la personoj, kiuj batalas por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas la tuta stimulo de
ilia laborado.
Ĝiu privata esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ
fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj
konvinkoj nek agoj, kiel li ne respondas por niaj. Li povas
esti la plej granda egoisto, genta ŝovinisto, malamanto de
homoj aŭ eĉ la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la
lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin
esperantisto. Sed se li volas veni al esperantista kongreso,
aŭ se li volas aliĝi al ia alia institucio, kiu portas la verdan
standardon, tiam la afero ŝanĝiĝas. Tiam li venas en landon,
kiu havas siajn apartajn leĝojn, siajn apartajn morojn kaj
principojn.