Выбрать главу

En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed

ankaŭ la interna ideo de la esperantismo; en Esperantujo

regas ne sole la oficiala ĝenerala esperantismo, — tie regas

ankaŭ io alia, io ĝis nun ankoraŭ ne precize formulita, sed

tre bone sentata de ĉiuj esperaatistoj !/— tie regas la verda

standard o!

 

Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu

uzas Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu

sportisto, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo

estas simpla signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio

por niaj kongresoj kaj institucioj — ni, esperantistoj-batalantoj,

certe vidas en nia standardo ion alian: ĝi estas por ni io

sankta, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado, ĝi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni

laboras por Esperanto nur tial, ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj

 

Sur neutrala lingva fundamento,

 

Komprenante unu la alian,

 

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian.

 

Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi

en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei

ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: „Ni deziras krei neŭtralan fundamenton,

sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate

 

378

 

Tria Kongreso 1907. — N-ro 6

 

interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn

gentajn apartaĵojn

 

Tia, laŭ mia opinio, estas la devizo de la verda standardo,

de tiu bela kaj majesta standardo, kiu kunvokas nin ĉiujare

el ĉiuj partoj de la mondo en la nomo de la plej bela revo

de la homaro.

 

Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne

venis ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post

iom, per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado. Mi volis nur

atentigi vin, ke niaj kongresoj, farataj sub la signo de la verda

standardo, estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto,

sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo. Sekve ĉiu

temo, en kiu ni sentas la spiriton de la verda standardo, ĉio

kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas

al nia kongreso.

 

Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes,

neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni

devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco. Neŭtraleco ekzistas en ĉiuj internaciaj kongresoj; sed dum tie la

neŭtraleco estas simple afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa

principo, ĉe ni la neŭtraleco, aŭ pli ĝuste la neŭtraligo de la

intergentaj rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj

laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri

aferoj speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, aŭ pri

aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj, — ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion,

kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed

ĉio, kio, neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la

popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraŭe, ĝi devas esti ĝuste la esenco de niaj

kongresoj, ĉar ĝi apartenas al la verda standardo.

 

Se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam

ni ne timos plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe, kaj niaj kongresoj fariĝos kun ĉiu jaro pli

interesaj kaj pli gravaj por la mondo. La verda stelo ĉesos

esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro.

 

Ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj,

apartenas al nia kongreso. Vastaj kaj grandaj estas la rilatoj

inter la gentoj kaj nacioj, kaj vastaj kaj multenombraj estas

la temoj, kiujn ni devos pridiskutadi. Tiel ekzemple, havante

nenian intencon enmiksi sin en ian specialan sistemon pri tiu

aŭ alia temo, oni povas proponi al niaj kongresoj internaciajn

sistemojn por la oportuneco kaj neŭtraleco de la rilatoj internaciaj, kiel ekzemple internacian monsistemon, horsistemon,

 

379

 

IV. Paroladoj

 

kalendaron k. t. p., kaj tiam ni povos esplori, ĉu la propono

estas bona aŭ ne, sed ni ne devas diri, ke la diskutado pri

tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo. Oni eble ankaŭ

proponos al ni la aranĝon de kelkaj festoj intergentaj, kiuj

ekzistus paralele kun la specialaj festoj de ĉia gento kaj eklezio

kaj servus por frate ligi inter si la popolojn; oni proponos

ankaŭ aliajn similajn aferojn. Ne venis ankoraŭ la tempo, por

paroli pri ĉio detale; tial pardonu min, ke mi nur aludas per

kelkaj vortetoj tion, pri kio mi volus multe, tre multe paroli

kun vi; sed ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj

kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure

materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj

moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas

al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj

inter la gentoj — kaj ĉion tion ĉi ni povos prijuĝi, akcepti

aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe.

Ĉar ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne

enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas

al la verda standardo.

 

Karaj amikoj! — Mi klarigis al vi, kio — laŭ mia opinio

 

— devas esti la celado de niaj kongresoj. Dum ĉiu privata

esperantisto povas kontentiĝi per tio, ke li uzas la lingvon

Esperanto, niaj kongresoj — laŭ mia opinio — devas labori

ne sole por la lingvo, sed ankaŭ por la interna ideo de la

esperantismo. Mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio,

kiun mi tute ne volas proponi al vi kiel ian oficialan programon por niaj kongresoj. Nia kongreso devas esti simple

kongreso de esperantistoj, kaj, kondiĉe ke ĝia programo estu

preparita laŭ la kongresa regularo, ĝi devas resti tute libera

kaj konformiĝi ĉiufoje al la opinioj kaj deziroj de la plimulto

de la kongresanoj. Sed ĉu vi aprobos mian opinion aŭ ne,

ĉu vi volos labori laŭ la postuloj de la verda standardo aŭ ne

 

— mi ne dubas, ke en la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj

sentas la verdan standardon, vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io

pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados

en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos kaj des pli

la principoj de la verda standardo penetros en nian animon.

Multaj personoj aliĝas al la esperantismo pro simpla scivoleco,

pro sporto, aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento,

kiam ili faras la unuan viziton en Esperantujo, ili malgraŭ sia

propra volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la

leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo

 

380

 

Tria Kongreso 1907. En la Guildhall en Londono. — N-roj 6—7

 

de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la

plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.

 

Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna

ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu

ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj

floru la verda standardo!

 

N-ro 7.

 

Parolado en la Guildhall de Londono, 21. Aŭg. 1907

 

(Pri Plibonigoj kaj Patriotismo)

 

‘VVuster: Par Lond

 

„Aldono“ al la Raporto de P. Corret kaj D-ro Era (vidu supre!).

 

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 26 — 29.