„Esperantista Dokumentaro“. Kajero sesa (Januaro 1908),paĝ. 83 — 86.
Estimata reprezentanto de la urbo Londono, karaj samideanoj! — Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon
saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo. Ni venis el
Kembriĝo, kie niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston; ne sole
niaj samideanoj, sed ankaŭ la ankoraŭ ne esperantigita urbo
faris ĉion, kion ili povis, por ke ni, esperantistoj, elportu el
la urbo la plej bonan rememoron. Tial nun miaj unuaj vortoj
estas sincera danko por la gastameco, kiun ni ĝuis. Jam la
duan fojon ni ĝuas la britan gastamecon, ĉar certe ja neniu
el ni forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj
Folkestone kaj Dover antaŭ du jaroj, en la tempo de la
Bulonja kongreso.
La ĉambrego, en kiu ni nun troviĝas, havis jam multe da
tre gravaj kunvenoj, kaj tie ĉi estis akceptitaj jam multe da
tre gravaj gastoj. Nun tiu ĉi sama ĉambrego akceptas la ĉiu-landajn reprezentantojn de la mondo esperantista. Kiuj estas
tiuj novaj gastoj? Kio estas la afero, kiun ili reprezentas?
La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj.
Sed tiu celado estas ofte malbone komentariata, kaj sub la
influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas
nin pri celoj, kiujn ni neniam havis. Mi parolos ĉi tie pri
du kulpigoj, kiujn ni ofte aŭdas. De diversaj malkontentuloj
ni ofte aŭdas, ke la demando de lingvo internacia devas esti
solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas obstinuloj,
kiuj volas nur Esperanton.
Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur
al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj
381
IV. Paroladoj
ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni —
aŭ almenaŭ por mi persone — tute indiferenta; ke se, anstataŭ
fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezon-adon, ni decidis, elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi, kaj fiksis por ĝi
netuŝeblan fundamenton — ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas
speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti
ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj —
sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia
maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al
nia celo. Ekzistas personoj, kiuj, penante deklini nin de nia
vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas
tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn
plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli
bone. Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli
frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeraj
estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni
laŭ la vojo elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia
afero estos absolute ekster danĝero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn
nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj
fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon,
kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe,
montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn
opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ
siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus
anstataŭ ĝi; vi scias, ke se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo
kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la
ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da
l^aroj de nekredado, pereus por ĉiam kaj jam neniam povus
esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas
senkreditigi nin en la okuloj de la mondo … Bone, daŭrigu do
vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon.
La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni
esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj,
kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan
justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de
la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ
ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj
patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon.
Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni pro-En la Guildhall en Londono 1907. — N-ro 7
testas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro!
Dum la pseŭdo-patriotismo, t. e. la genta ŝovinismo, estas
parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas,
la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo,
kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo,
kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon,
neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni
pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam
pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne
sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante
instigas homon kontraŭ homo — tiam ni kun la plej granda
indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu
nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo,
sed neniam uzu la vorton „amo“, ĉar en via buŝo la sankta
vorto „amo“ malpuriĝas.
Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi
forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj
sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi
en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli
sincere amas: ĉu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco
inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi
vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj — aŭ
ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj
ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj!
Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti
armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu
homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro
al tiu peco da tero, kiu lin naskis!
Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne
eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos
esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter
si, elŝiri la jmtrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si
reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj
frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu
ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin
ĉiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados
ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa
tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado
de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en ĉi tiu ĉambrego kaj
kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte
ŝatata, estas „esperantistoj“.
383
IV. Paroladoj
N-ro 8. Kvara Kongreso 1908 en Dresden
Wuster: Par IV
„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ.399—405.