„La Revuo“ III. 1908/09, paĝ. I—VII.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-dua (Aprilo 1909),
paĝ. 39 — 44.
„Belga Esperantisto“ I. 1908/09, paĝ. 3 — 8.
„Finna Esperantisto“ II. 1908, paĝ. 73 —77.
Sinjorinoj kaj sinjoroj! — Aperante antaŭ vi kiel tradicia
malfermanto de la esperantistaj kongresoj, mi permesas al mi
antaŭ ĉio esprimi la plej respektan dankon de nia kongreso
al Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko Aŭgusto de Saksujo
por la granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin la
altan protektadon de nia kvara kongreso. Mi esprimas ankaŭ
profundan dankon de nia kongreso al sinjoroj la ministroj kaj
aliaj eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la honoran
prezidantaron kaj honoran komitaton de nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ nian dankon al tiuj landoj, kiuj sendis al nia
kongreso oficialajn delegitojn, kaj al la alilandaj konsuloj, kiuj
honoris nin per la reprezentado de iliaj landoj ĉe nia malferma
kunveno. Nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro; mi estas certa, ke
la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto; mi
esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia
ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi fariĝos
grava tasko por la registaroj de la mondo.
En la nomo de la kvara tutmonda esperantista kongreso mi
salutas la landon germanan, kies gastoj ni ĉiuj estas en la nuna
momento; precipe mi salutas la saksan reĝlandon, kiu al ni, filoj
de la plej diversaj landoj kaj gentoj, aranĝis belan akcepton en
sia centro mem, en sia fama kultura ĉefurbo. Mi esprimas nian
koran dankon al la saksa registaro kaj precipe al la Dresdena urbestraro por la tuta helpo, kiun ili donis al nia kongreso, kaj por
la saluto, kiun ili aŭdigis al ni per siaj estimataj reprezentantoj.
Fine mi esprimas, certe en la nomo de ĉiuj esperantistoj,
nian koran kamaradan dankon al niaj germanaj samideanoj kaj
antaŭ ĉio al nia Kvaro por la Kvara, kiu prenis sur sin la
malfacilan taskon, aranĝi nian kongreson ĝuste en ĉi tiu jaro,
kiam ekzistis tiom da malhelpoj, kaj kiu, dank’ al sia granda
sindoneco, aranĝis ĉion en la plej bona maniero kaj enskribis
per tio tre gravan paĝon en la historion de nia afero.
Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis
iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan
signifon per tio, ke en ĉi tiu lando, dank’ al la neforgesebla
384
Kvara Kongreso 1908. — N-ro 8
granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo
ricevis sian unuan disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon
antaŭen. Germanujo sekve estas la lulilo de la ideo de lingvo
internacia. Ni, speciale esperantistoj, havis ankaŭ en Germanujo niajn unuajn plej gravajn batalantojn, Einstein kaj Trompeter.
Estas vero, ke poste en la daŭro de tre longa tempo nia ideo
en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi tie
ĉi denove vigle reviviĝis, kaj ni havas plenan esperon, ke post
nia nuna kongreso, kiam la germanoj ekkonos nin pli proksime
kaj konvinkiĝos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas
iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence,
ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna ĉiuhoma afero
Germanujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj.
Karaj samideanoj! — En la daŭro de la lasta jaro en nia
afero okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la
mondon esperantistan. Nun ĉio jam denove trankviliĝis. Nia
arbo, pri kiu mi parolis en Kembriĝo, en la pasinta jaro plej
konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon, ĉar malgraŭ
la tute ne atenditaj atakoj, kiuj en la daŭro de kelka tempo
kaŭzis grandan krakadon, la arbo konservis sian tutan potencon
kaj perdis nur tre malmultajn foliojn. Malgraŭ la kaŝite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al niaj sol-datoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi, ĉiu el ili sur
sia aparta loko staris forte kontraŭ ĉiuj forlogoj, kaj nur tre
malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. Super la okazintaj
faktoj ni povus sekve silente transiri al la tagordo. Tamen,
por gardi niajn venontajn batalontojn kontraŭ similaj surprizoj,
mi permesos al mi diri kelke da vortoj pri tiu temo. E1 la
tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo venonta.
Pasis jam ĝuste tridek jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis antaŭ malgranda rondo da amikoj; pasis jam
dudek unu jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis
publike antaŭ la mondo. Tre malforta ĝi estis en la unua
tempo; ĉiu plej malgranda bloveto povis ĝin renversi kaj
mortigi. Ciu bona vorto de la plej sensignifa homo aŭ de la
plej senvalora gazeto donis al niaj pioniroj esperon kaj kuraĝon; ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili doloron. Kiam antaŭ
dudek jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon
de lingvo internacia en siajn manojn, tio estis por la aŭtoro
de Esperanto tiel altega kaj neatingebla aŭtoritato, ke li, kiu
tiam havis ankoraŭ la rajton disponi pri Esperanto, tuj decidis
fordoni ĉion al la manoj de tiu societo, ĉar, estante tute sen-sperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas
inter teorio kaj praktiko.
25 Dietterle, Zamenhof.
385
IV. Paroladoj
Feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis.
Mi uzas la vorton „feliĉe“, ĉar efektive nun, kiam mi estas
pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke, se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de
lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo.
Niaj pioniroj laboris, kaj la afero kreskis. Baldaŭ ni ĉiam
pli kaj pli akiradis la konvinkon, ke de teoriistoj ni devas atendi
tre malmulte da bono por nia afero; ke ĉiuj laŭdoj kaj mallaŭdoj
de flankaj personoj havas por ni nur tre malgrandan signifon;
ke ni devas fidi nur niajn proprajn fortojn, nian propran paciencon kaj konstantecon; ke la mondo venos al ni nur tiam, kiam
ĝi vidos en ni potencon, kiam ĝi vidos, ke ni ne palpas en
mallumo, ke ni ne perdas hodiaŭ, kion ni akiris hieraŭ, ke
nia vojo estas klara kaj rekta kaj ni de ĝi neniam deflankiĝas.
Sed ne per unu fojo ni venis al tiu fortika konvinko. En
la unua tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide
kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio
kuŝas en nia lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian
detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam
venis la periodo de la granda postulado de reformoj. Feliĉe
tiu periodo daŭris ne longe. La esperantistoj baldaŭ konvinkiĝis,
ke veni al ia komuna, ĉiujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj
la ekstera mondo, kiujn la reformemuloj celis, restis absolute
indiferenta koncerne tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia
lingvo tian formon aŭ alian; oni baldaŭ konvinkiĝis, ke per
reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la esperantistoj firme decidis ne paroli
plu pri iaj reformoj. Kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj neesperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero de lingvo internacia, komencis inter si ĝis nun ankoraŭ ne finiĝintan kaj neniam
finiĝontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj, kaj ili staras
nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dekkvar jaroj.