La tuta cetera esperantistaro en plena harmonio forte grupiĝis
ĉirkaŭ sia konstanta standardo kaj faris de tiu tempo grandan,
grandegan marŝon antaŭen.
De la tempo, kiam la esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por Esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta.
En Ta komenco, sub la premo de tre grandaj inalhelpoj eksteraj,
ni progresadis tre malrapide kaj malfacile. Sed sub la influo
de nia plena interna harmonio kaj nia nedekliniĝa irado rekte
antaŭen, niaj fortoj ĉiam pli kaj pli kreskis. Nun ni atingis
386
Kvara Kongreso 1908. — N-ro 8
tian potencon, pri kiu multaj el ni antaŭ dek jaroj ne kuraĝis
eĉ revi, kaj se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun,
nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon, kaj ni plene
atingos nian celon. Ĉiuhore kreskas la nombro de niaj partianoj, ĉiutage pligrandiĝas la nombro de niaj grupoj. Nia literaturo kreskas tiel senhalte kaj rapide, ke multaj malgrandaj
nacioj jam nun povas nin envii. La praktika uzado de nia
lingvo fariĝas ĉiam pli kaj pli granda. Dum ankoraŭ antaŭ ne
longe oni tute silentis pri ni kaj poste oni nin mokis, nun oni
jam ĉie nin respektas, kiel grandan potencon. Eĉ tiuj niaj
principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin
de alte, nun jam krias alarmon.
Nia lingvo mem konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom
post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue kaj
eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo
laŭ la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj, des
pli similiĝas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgraŭ la
granda malproksimeco de iliaj lokoj de loĝado. Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj
nova, kaj malgraŭ la fakto, ke nia lingvo forte disvolviĝas,
ĉiu nova esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj
kun tia sama perfekta facileco, kiel esperantisto tiutempa, kaj
li eĉ ne rimarkas, ke tiuj verkoj estas skribitaj ne nun, sed
en la unua, suĉinfana periodo de nia lingvo.
Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. La tempo de la
teoriaj juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe
pasis. Se iu nun esprimas sian opinion aŭ konsilon pri Esperanto, oni jam ne demandas, ĉu li estas homo grandfama
aŭ ne, — oni nur demandas, ĉu liaj konsiloj estas konformaj
al la naturaj bezonoj kaj la natura irado de nia lingvo aŭ ne.
Se iu glornoma persono en plena nesciado de nia afero esprimas iun el tiuj sensencajoj, kiujn ni jam tiel ofte aŭdis,
ekzemple, ke arta lingvo estas utopio, ke la esperantistoj sin
reciproke me komprenas k.t.p., aŭ se li, forgesante la nunan
staton de Esperanto kaj la teruran ekzemplon de la volapŭka
akademio, postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ lia teoria
recepto, — tiam ni, esperantistoj, indiferente ĉion aŭskultas
kaj trankvile iras nian vojon.
Ne por fieri pri nia forteco mi diras ĉion ĉi tion: neniu
el ni havas la rajton esti fiera, ĉar nia forteco ne estas la
merito de iu el ni aparte, sed ĝi estas nur la rezultato de
multejara pacienca laborado de multo da personoj. Mi volis
nur atentigi vin pri tio, ke de nia afero ĉio povas esti atingita
25*
387
IV. Paroladoj
nur per harmonio kaj konstanteco. Se nin ne gvidus fera konstanteco, nia lingvo jam de longe ne ekzistus, kaj la vortoj „lingvo
internacia” estus nun la plej granda mokataĵo por la mondo.
La longa kaj malfacila batalado nin hardis, kaj ne sole la
voĉoj de apartaj personoj, sed eĉ la premo de ia granda potenco nun jam ne povus deklini la esperantistaron de ĝia klara
kaj rekta vojo. Kia do estas la kaŭzo, ke en la pasinta jaro
en nia tendaro subite naskiĝis tia granda vento, kiu en la
daŭro de momento minacis alporti al ni tiom da malbono?
Kiu estis tiu ŝajne grandega forto, kiu por momento enportis
tian neatenditan konfuzon en nian mezon? Nun, kiam ĉio jam
klariĝis, ni povas konfesi, ke ĝi ne estis ia eksterordinare
granda potenco, ĝi estis simple kelkaj malmultaj personoj; sed
la danĝereco de ilia atako konsistis en tio, ke tiu atako ne
venis malkaŝe el ekstere, sed ĝi estis kaŝite preparita kaj tute
neatendite aranĝita interne de nia tendaro.
Ĝi estas historio, pri kiu mi ne volas paroli. Nun mi volas
nur diri jenon: ni ĉiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo
internacia, ni faru kun ĝi, kion ni volas, sed ni agu honeste
kaj ni memoru, ke pri niaj agoj la estonteco severe nin juĝos.
Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo, ke la esperantistoj havas plenan rajton fari kun ĝi ĉion, kion ili volas, se
ili nur faros ĝin singarde, lojale kaj interkonsente. Nur por
gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej
kompetentaj personoj konsistantan kaj konsistontan Lingvan
Komitaton, kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan
rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de
la esperantistaro ĉion, kion ĝi volos. La Bulonja Deklaracio
malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre, ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. Se iu el vi trovas, ke ni devas fari
tion aŭ alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato.
Se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke
ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj,
sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro;
ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi
facilanime faru ian paŝon, kiu povus malutili al nia tuta afero.
Ĉar vi ĉiuj konfesas, ke la esenco de nia lingvo estas ĝusta
kaj oni povas disputi nur pri detaloj, tial ĉio bona kaj ĉio
efektive necesa povas facile esti farata en ĝi per vojo lojala,
en harmonio kaj paco.
La personoj, kiuj volas altrudi al la tuta esperantistaro siajn
dezirojn, diras ordinare, ke ili havas la plej bonajn ideojn,
388
Kvara Kongreso 1908. Kvina Kongreso 1909. — N-roj 8—9
kiujn la plimulto da esperantistoj certe aprobus, sed iaj ĉefoj
ne volas ilin aŭskulti kaj ne permesas al ili prezenti siajn ideojn
por esplorado. Tio estas ne vera. Vi scias, ke laŭ la nova
ordo, kiun per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva
Komitato, ĉiu homo ne sole havas la rajton prezenti al la
Komitato siajn proponojn, sed se la propono havas eĉ nur
plej malgrandan ŝajnon de seriozeco, se inter la cent membroj
de la Komitato la propono akiris por si eĉ nur la aprobon de
kvin personoj, tio jam sufiĉas, ke la Lingva Komitato estu
devigata esplori tiun proponon. Vi vidas sekve, ke neniu
povas plendi, ke oni lin ne aŭskultas aŭ ke iaj ĉefoj prezentas
al voĉdonado nur tion, kion ili deziras.
Se iu diras al vi, ke oni devas ĉion krude rompi, se oni
per ĉiuj fortoj kaj per ĉiuj eblaj rimedoj penas malkontentigi
vin; se de la vojo de severa unueco, de tiu sola vojo, kiu
povas konduki nin al nia celo, oni penas forlogi vin, — tiam
gardu vin! tiam sciu, ke tio kondukas al malordigo de ĉio,
kion multaj miloj da personoj atingis por la granda ĉiuhoma
ideo per multejara pacienca laborado.
Mi finis. Pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi
elektis. ĉi estas la unua kaj espereble ankaŭ la lasta fojo en
la historio de niaj kongresoj. Kaj nun ni ĉion forgesu; ni
komencu la grandan feston, por kiu ni ĉiuj kunvenis el la diversaj landoj de la mondo; ni ĝoje pasigu nian grandan ĉiujaran