semajnon de la pure homara festo. Ni memoru pri tio, ke
niaj kongresoj estas ekzercanta kaj edukanta antaŭparolo por
la historio de la estonta interfratigita homaro. Por ni estas
gravaj ne iaj bagatelaj eksteraj detalaĵoj de nia lingvo, sed ĝia
esenco, ĝia ideo kaj celo; tial ni antaŭ ĉio devas zorgi pri ĝia
seninterrompa vivado, pri ĝia senhalta kreskado. Granda
estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro; granda eble
estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluciinta
Esperanto de post multaj jarcentoj; sed dank’ al nia diligenta
gardado, la lingvo fortike vivos, malgraŭ ĉiuj atencoj, ĝia spirito
fortiĝos, ĝia celo estos atingita, kaj niaj nepoj benos nian
paciencon.
N-ro 9. Kvina Kongreso 1909 en Barcelona
Wiister: Par V
„Oficiala Gazeto (i II. 1909/10, paĝ. 99 — 101.
„Esperantista Dokumentaro i( . Kajero Dek-kvara (Marto 1909), paĝ.
56—58 (sub III: Aldonoj al la Protokolaro).
„Belga Esperantisto (i II. 1909/10, paĝ. 4—5.
„Lingvo Internacia“ XIV. 1909, paĝ. 394—395.
389
IV. Paroladoj
Karaj samideanoj kaj amikoj! — Ĉiufoje kiam komenciĝas nova
interkongresa jaro, ĉiu esperantisto, kiu antaŭvidas por si iom
da libera tempo kaj povas ŝpari iom da mono, komencas prepariĝadi al la estonta kongreso esperantista, al la plej proksima granda komuna festo de la popolo esperantista. Amikoj,
kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj, kortuŝite diris al si reciproke „ĝis la revido“, kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon. Kiel reciproke sin amantaj gefratoj, kiuj nur
de tempo al tempo povas kuniĝi en la domo de siaj gepatroj,
tiel la esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili
povos renkontiĝi en la centro de Esperantujo, ame saluti sin
reciproke, varme premi al si la manojn kaj diri al si: „ni vivas,
ni honeste laboris en la daŭro de la jaro, ni gardis honeste
la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la komuna festo de nia familio.“
Sed dum ĉiu el vi prepariĝas al nia komuna festo kun koro
tute ĝoja, mi faras tion saman ĉiam kun koro iom peza, ĉar
en niaj kongresoj la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan,
tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan: mi estas devigata akceptadi
honorojn, kiuj apartenas ne al mi. Prave aŭ malprave la mondo
vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista, la simbolon de la esperantismo, de la esperantista lojaleco
kaj unueco; kaj ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn
al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo
por la esperantismo direktiĝas sub mia adreso.
Ekzistas tamen personoj, kiuj tion ne komprenas aŭ ne
volas kompreni; ili envias la flagon pro la honoroj, kiuj estas
farataj al ĝi; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la
rolon de ia reĝo. Jen estas la kaŭzo, pro kiu mi ĉiam kun
peza koro veturas al niaj kongresoj. Forte, tre forte mi dezirus
forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon, kaj stari ne antaŭ
vi, sed inter vi; sed la afero ne dependas de mia volo, ĝi
dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi devas min
klini, se mi ne volas malutili al nia movado. Tial ankaŭ hodiaŭ
mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via afero kaj de via unueco, kiel via konkreta reprezentanto; mi akceptas ĉion, kio estas
destinata por vi, kaj mi ĉion fidele transdonas al vi, popolo
esperantista.
En ĉi tiu mia rolo de via reprezentanto, mi antaŭ ĉio
atentigas vin pri la granda honoro, kiun faris al ni Lia Reĝa
Moŝto la Reĝo Alfonso XIII a , afable akceptinte la honoran prezi-dantecon de nia kongreso. Mi esprimas en via nomo nian plej
respektan dankon al Lia Reĝa Moŝto, La Reĝo Alfonso XIU a
longe vivu!
390
Kvina Kongreso 1909. — N-ro 9
Mi atentigas vin pri la granda simpatio, kiun montris al
nia afero la registoj de tiu lando, en kiu ni nun troviĝas; ne
sole ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso, sed la registaro de la lando en sia propra nomo per
siaj ambasadoroj oficiale invitis la registarojn de aliaj landoj,
ke ili sendu delegitojn al nia kongreso. Por ĉi tiu granda
kaj tre grava servo mi esprimas en via nomo plej varman
dankon al la registaro de la hispana regno.
Vi scias, kiel energie kaj zorge la loka organiza komitato
laboris por belega kaj plej fruktoporta preparado de nia nuna
kongreso. Vi scias, ke ili ne perdis la kuraĝon, eĉ malgraŭ
la malfeliĉaj Barcelonaj okazintaĵoj, kiuj ĉiun el ni devigis
pensi, ke la kongreso en Barcelono estas jam absolute ne-farebla. Parton de tio, kion la komitato faris, vi jam vidis,
la ceteran parton vi vidos dum la kongreso mem kaj en la
postkongresaj tagoj. A1 ĉi tiu multe laborinta komitato, kaj
precipe al ĝia kara prezidanto, mi esprimas en la nomo de
ni ĉiuj nian plej koran dankon.
Vi vidis, kian eksterordinare honoran kaj simpatiplenan
akcepton preparis por ni la urbo Barcelono. Vi scias, ke nur
apartaj, neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon, monfri
kun plena entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan
estimon, sian plej vivan simpation al vi, popolo esperantista,
al via penado kaj laborado, al via celo kaj esperoj. En via
nomo mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran
dankon.
En la ĝisnunaj kongresoj mi havis ion por diri al vi, tial
ĉe la malfermo de la kongreso mi parolis longe; hodiaŭ mi
havas nenion gravan por diri, tial mi parolos mallonge. Vi
scias, kia estas nia celo; vi scias, kia estas la sola vojo, per
kiu ni povas atingi tiun celon; ni marŝu do antaŭen diligente
kaj harmonie. Se ni demandos nin, kion ni faris en la ĵus
finiĝinta interkongresa jaro, ni povos respondi: „Ni sane vivis,
ni kreskis, ni fortiĝis en ĉiuj rilatoj“. Kian grandan signifon
tio havas, tion povas kompreni nur tiuj, kiuj komprenas la
tutan gravecon kaj malfacilecon de nia afero, kaj kiuj mem
laboris por ĝi. Kiel en la jaroj pasintaj, tiel ankaŭ en la jaro
ĵus finiĝinta, multaj el vi laboris por nia komuna afero kun
granda fervoro kaj sindoneco; al ili la esperantistaro esprimas
sian koran dankon. Sed dum la Kongreso ni ne sole rakontos
al ni reciproke pri la laboroj faritaj, ni devos plenumi ankaŭ
kelkajn laborojn komunajn, kiuj postulas komunan interkonsil-iĝon kaj interkonsenton.
IV. Paroladoj
Ni komencu en feliĉa horo niajn kongresajn laborojn kaj
festojn, al la unuaj ni penu doni la plej bonan sukceson, en
la duaj ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro
venonta.
N-ro 10.
Parolado pri Universala Esperanto-Asocio
ĉe la malferma kunveno de U.E.A. en Barcelona 1909
Wŭster: Par UEA
D-ro P. Corret „Raporto pri la Kvina Kongreso Barcelona 1909“,
paĝ. 22—23.
„Esperanto“ (Geneve) V. n-ro 62, Sept. 1909.
„Lingvo Internacia“ XIV. 1909, paĝ. 406 — 407.
Estimataj membroj de U.E.A.! — S-ro Mudie, via prezidanto, petis, ke mi diru ĉe via kunveno kelkajn vortojn de
laŭdo aŭ mallaŭdo pri la agado de via Asocio. Ĉu mi esprimos
laŭdon aŭ mallaŭdon, la respondo ne povas esti duba: post la tiel
bonaj kaj gravaj raportoj, kiuj estis legitaj, post la agado, kiu
en la daŭro de la lasta jaro estis plenumita de U.E.A., ne povas
r^sti eĉ la plej malgranda dubo pri tio, ke, lasante flanke la
instituciojn oficialajn, U.E.A. fariĝis la plej grava institucio de