nia movado kaj ĝi al nia afero alportos pli kaj pli da utileco.
Antaŭ kvin jaroj, ĉe la Bulonja Kongreso, estis prezentita
projekto de ĝenerala organizaĵo por la tuta esperantistaro. La
Kongreso tiam ne volis tiun projekton kaj per deklaro difinis,
ke estas nomata esperantisto ĉiu persono, kiu scias kaj uzas
Esperanton tute egale por kiaj celoj, kaj ke nia movado ne
estas oficiale ligita kun ia speciala idealo, kvankam la plej multaj el la esperantistoj ja sentis tiun idealon kaj estis konstante
gvidataj de ĝi. Sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon
fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili
kunigis ne ĉiujn esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj,
akceptinte la internan ideon de esperantismo, deziras esti unuigitaj en internacia organizaĵo, por reciproka sinservado kaj
alproksimiĝado, ĉar ili pensas, ke ili tiamaniere pli kaj pli
multigos inter si ligilojn de solidareco kaj sian celon atingos
pli rapide, ol per izola agado.
U.E.A. unuigas do ne ĉiujn esperantistojn, sed ĉiujn espe-rantismanojn, t. e. ĉiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur
Esperanton en ĝia ekstera lingva formo, sed ankau ĝian internan ideon. Ke la pli granda parto de la esperantistaro konsentas kun tiu ĉi ideo pruvas la fakto, ke en malmulte da
tempo via Asocio ricevis la plej favoran akcepton en nia mch
392
UEA-kunveno en Barcelona 1909. Sesa Kongreso 1910. — N-roj 10—11
vado. Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan
fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu
ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter
la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon. En tiu ĉi principo kuŝas la ĉefa graveco de via
Asocio.
Dum la oficiala esperantistaro, laŭ la deklaro de Boulogne,
estas devigata al plena neŭtraleco rilate al tio kaj devas sin
limigi nur al pure esperantaj demandoj, U.E ? A., ĉar ĝi reprezentas
nur personojn, kiuj deziras esti organizfctaj pro difinita celo
aprobita de ili, povas fari gravan laboron, kiu havos grandan
signifon rilate al la interna ideo de esperantismo.
Mi do estas plene konvinkita pri la utileco de via Asocio
kaj la esperantisma karaktero de la laboro, kiun ĝi jam plenumis
kaj ankaŭ plenumos. Mi fme sentas la devon gratuli kaj danki
la sindonajn fondintojn de U.E.A., kiuj per sia obstina laboro
kaj penado povis alkonduki tiun institucion sur la bonan vojon,
kie ĝi nun staras. Mi de via Asocio atendas multe da bono
por nia afero, kaj mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros ĉiam
pli gravajn progresojn kaj per sia rapida plifortikiĝo nin ŝovos
antaŭen al la baldaŭa realigo de esperantismo.
N-ro 11. Sesa Kongreso 1910 en Washington
Vŭster: Par VI
v Lingvo Internacia“ XV. 7970, paĝ. 396 — 403.
I. M. Warden „Raporto pri la Sesa Kongreso“ ktp., Paris, 7970.
Presa Esp. Societo, paĝ. 14 — 21.
„Oficiala Gazeto“ III. 7970/7 7, paĝ. 103—109.
„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-sesa (Dec. 1910), paĝ.l —7.
„La Revuo“ V. 1910/11, paĝ. 49 — 55.
„Eho Esperantista“ V. 1910 (Monata aldono de l y „Echo“ Berlin).
Eldonejo 1. H. Schorer G.m.h.H.
„Rund um die Welt“ (Ĉirkaŭ la mondo) I. 1910, paĝ. 250—258 (kun
germana traduko).
Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas!
Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj
kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj,
kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj
siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa,
ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum
kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.
Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova
mondo. Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis
al vi kiel gastoj; sed ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la
393
IV. Paroladoj
espero de ia komerca akiro pelis nin al via bordo; ni venis
al vi, por alporti al vi novan senton kaj novan ideon, ni venis,
por alporti novan kuraĝon al tiuj niaj samideanoj kaj samide-alanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi kaj kies vortoj pri ia nova
popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj. Peco de tiu miksdevena
kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ
vi reale kaj vivante. Rigardu nin, aŭskultu nin, kaj konvinkiĝu,
ke ni ne estas fabelo. Ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni
sentas nin kiel samgentanoj, ĉar ni komprenas nin kiel samgentanoj, havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve
balbutigi unu la alian. Ni esperas, ke dank’ al nia laborado
pli aŭ malpli frue la tuta mondo similiĝos al ni kaj fariĝos
unu granda homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne
apartlingvaj kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sam-moraj. A1 tiu nia laborado, kiu celas krei iom post iom unu-igitan, sekve fortigitan kaj spirite altigitan homaron, ni nun
invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni esperas, ke nia voko ne
restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via
lando kaj tra tuta via kontinento.
Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni,
esperantistoj, ne estas homoj riĉaj; de nia nuna kongreso ni
sekve ne povas atendi gravajn decidojn, kiuj havus signifon
por la tuta esperantistaro. Ni venis al vi, Usonanoj, precipe
por pasigi en via mezo kaj antaŭ viaj okuloj unu semajnon
de nia esperantista vivo, por montri al vi almenaŭ malgrandan
pecon de tiu vivo, por alporti al vi semon; kaj ni esperas,
ke post nia foriro tiu semo potence ĝermos kaj kreskos, kaj
en via lando nia afero baldaŭ havos siajn plej fervorajn kaj
plej gravajn apostolojn.
$ *
*
En via lando, Usonaj samideanoj, nia afero estas ankoraŭ
tro juna, kaj multaj el vi ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran
juĝon pri ĝi; tial permesu, ke mi almenaŭ iom esploru antaŭ
vi la vojon, kiun ni iras.
Kion celas la esperantista movado? Gi celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj. Por kio ni
bezonas tian reciprokan komprenadon? Kiaj estas la sekvoj,
kiujn ni atendas de ĝi? Kial ni deziras, ke ĝi estu nepre sur
fundamento neŭtrala? Kial ni tiel persiste laboras por ĝi?
Kia estas la spirito, kiu nin ĉiujn ligas inter ni? Pri ĉio ĉi
tio mi jam multe parolis, kaj mi ne volas nun ripeti miajn
vortojn, des pli, ke ĉiu el vi post kelka meditado facile mem
trovos la respondojn, Antaŭ vi, praktikaj amerikanoj, mi volas
394
Sesa Kongreso 1910. — N-ro 11
analizi alian demandon, nome: ĉu ni kun nia laborado staras
sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta
laborado montriĝos vana? Nur plena konscio pri la irota vojo
donas al la marŝantoj sufiĉe da energio, por kontraŭbatali ĉiujn
malfacilajojn, kiuj troviĝas sur la vojo.
La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du
vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj
amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia
afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel
nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur
tiam, kiam ĉio estas jam tute preta. Kia devas esti la karaktero de la unua vojo, pri tio neniu povas dubi; pri afero, kies
tuta esenco kaj vivo estas bazita sur interkonsento, ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ĝin konduki al
celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime. En tia afero, se ĝi