per si mem montriĝis vivipova, konkordo estas la plej certa
garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton.
Tion komprenas tre bone niaj samideanoj, kaj tial ili kun indigno
forpuŝas ĉiun, kiu volas delogi ilin de la komuna vojo. Sed
iufoje en la kapo de tiu aŭ alia samideano aperas la sekvanta
demando: kio estos la sekvo, se la solvon de la internacilingva problemo volos iam preni sur sin ia granda forto,
kontraŭ kiu ni ĉiuj estas tro senfortaj, ekzemple la registaroj
de la mondo? Ĉu ni devas timi, ke ili eble elektos alian solvon,
ol ni elektis, kaj tiamaniere nia tuta laborado fariĝos vana?
Por trovi klaran respondon al tiu demando, ni prezentu
al ni, ke la registaroj de la mondo aŭ iaj aliaj grandaj kaj influaj
potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia
lingvo devas fariĝi internacia. En la artikolo „Esenco kaj
Estonteco“, kiun multaj el vi legis en la „Fundamenta Krestomatio“, mi analizis tiun demandon detale, kaj mi montris tute
klare tion, pri kio en la nuna tempo jam neniu esploranto
dubas, nome, ke tia komitato, pri kiu mi parolis, neniel povus
elekti ian lingvon nacian, nek ian lingvon mortintan, nek ian
lingvon kun plene elpensita vortaro, sed ĝi devus nepre elekti
nur aŭ Esperanton en ĝia nuna formo, aŭ Esperanton iom
ŝanĝitan. Se la komitato, kontraŭ ĉiuj postuloj de la prudento,
volus fari ian alian decidon, ĝia decido restus nur decido papera
kaj praktike absolute senvalora. Nun ni rigardu, kia estas la
sola maniero, en kiu la komitato povus solvi la lastan alter-nativon.
Plej nature kaj plej kredeble estas, ke la komitatanoj rezonados simple en la sekvanta maniero: „Ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege
395
IV. Paroladoj
sin tenas jam multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon k.t.p.; sekve, anstataŭ fari tute
senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn, ni simple
akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan
apogon de la registaroj, kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta
eterna problemo estos tuj plene solvita, kaj de morgaŭ la tuta
civilizita homaro reciproke sin komprenos“.
Tia, mi ripetas, estas la plej natura decido, kiun ni povas
atendi de la registare elektota komitato. Sed ni supozu, ke la
komitato trovos, ke diversaj ŝanĝoj en Esperanto estas efektive.
tre necesaj. Kiel do ĝi agos?
Antaŭ ĉio ĝi sin demandos, ĉu ĝi estas sufiĉe forta, por
altrudi sian teorian volon al tiuj multaj miloj da homoj, kiuj
ĝis nun estis la solaj laborantoj en la afero. La esperantistoj
laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis
kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj
miljaroj ŝajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam
plu reakiriĝus, ĉar la mondo perdus la tutan konfidon al la
internacilingva ideo. Sekve ĉiu prudenta komitato dirus al si:
ni devas esti tre singardaj, por ke, anstataŭ akceli la aferon,
ni ĝin ne pereigu por ĉiam. Se la komitato scius, ke ĝin
elektis ekzemple nur ia nun tre malgranda kaj malgrava landeto,
ke la elekto estis nur tute senvalora formalaĵo, ke la elektintoj
tute sin ne interesas pri la afero kaj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon ĝin subteni, nek la forton por tio, tiam prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion kaj dezirojn
pri diversaj farindaj ŝanĝoj en Esperanto kaj lasus la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la esperantistoj mem,
sed neniam komencus konkuradon kontraŭ la esperantistaro,
ĉar ili komprenus, ke morale tio estus nur peko kontraŭ la
internacilingva ideo kaj praktike ĝi pli aŭ malpli frue kondukus nur al fiasko.
Nun ni supozu, ke por la decido de la demando pri lingvo
internacia estas kreita komitato, kiu havas forton ne fikcian
sed efektivan kaj grandan. Antaŭe mi jam montris, ke
se tia komitato ne volos, ke ĝia decido restu praktike absolute
senvalora, ĝi povos preni nur aŭ Esperanton aŭ ion tre similan
al Esperanto. Mi diris jam, ke plej kredeble ĝi akceptos simple
Esperanton en ĝia nuna formo. Sed ni supozu, ke ĝi tion ne
volos fari; kiel do ĝi agos? Ĉar ĝi komprenos tre bone, ke,
por krei vivipovan lingvon, tute ne sufiĉas esti instruita homo
kaj diri al si „mi kreos”; ke oni ne povas tion fari laŭ mendo
en la daŭro de kelke da semajnoj; ke tio postulas tre longan,
fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon, elprovadon, tra-396
Sesa Kongreso 1910. — N-ro 11
sentadon k.t.p.; kaj ĉar ĝi scios, ke ekzistas jam lingvo, super
kiu multe da homoj tre longe laboris, kiu havas multejaran
historion kaj tutan vivon, ke tiu lingvo bonege funkcias, kaj
nur malmultaj punktoj povas en ĝi esti disputeblaj: tial estas
tute kompreneble, ke, se la komitato traktos sian taskon serioze,
ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo,
nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne
sufiĉe elprovis, nek komencos tute senbezone, sekve neprudente
bataladon kontraŭ tiuj, kiuj ĝis nun laboris en la afero, sed
ĝi prenos Esperanton kaj faros en ĝi tiujn ŝanĝojn, kiujn ĝi
trovos necesaj.
A1 kiu la komitato komisius la faradon de la ŝanĝoj? En
la tempo prepara, kiam estus necese esplori principe la demandon, kian lingvon oni devas elekti, la komitato povus
komisii la laboron al kiu ajn, zorgante nur, ke la elektitoj
estu homoj prudentaj kaj senpartiaj kaj komprenu la tutan
respondecon, kiun ili prenas sur sin. Sed kiam la lingvo estus
jam elektita kaj oni decidus fari en ĝi ŝanĝojn, kun kiu oni
konsiliĝus pri tiu laboro? La plej simpla prudento kaj la plej
simpla komprenado de sciencaj metodoj diras, ke pri tia laboro
oni devus konsiliĝi ne kun personoj, kiuj konas la lingvon de
ekstere, sed antaŭ ĉio kun personoj, kiuj plej bone konas
la lingvon interne, kiuj plej multe laboris por ĝi, plej multe
praktike ĝin uzis kaj sekve havas en ĝi plej grandan sperton
kaj plej bone konas ĝiajn mankojn efektivajn. Ĉiu komprenas
tre bone, ke fari ŝanĝojn en iu lingvo, gvidante sin nur per
ekstera ŝajno kaj ne konsiliĝinte kun personoj, kiuj plej bone
konas tiun lingvon, estus tia infanaĵo, kiun certe nenia komitato povus fari, se ĝi traktus sian taskon serioze kaj ne estus
sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon.
Kaj se la komitatanoj decidos fari ŝanĝojn en Esperanto,
kion ili povos ŝanĝi? Se ili ekzemple volos diri: „tiu vorto
estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni el-jetu ĝin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek
milionoj“, aŭ se ili dirus: al ni ne plaĉas la praktike tute
bona vorto „estas“, ni prefaras „esas w …, k.t.p., tio estus
ja simple infanaĵo, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al
si, ĉar ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran
vivon, ŝanĝi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico,
pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus
sensencaĵo. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian
filologian amuziĝon, sed laboron praktikan, ili kompreneble
ŝanĝus nur tiajn vortojn aŭ formojn, kiuj montriĝis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj
397
IV. Paroladoj
por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos ĉiujn
kritikojn, kiuj estis faritaj kontraŭ Esperanto en la daŭro de
dudek tri jaroj — kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj
da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj