restis kaŝita — vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj
kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj
ŝanĝaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron,
estas tiel malgranda, ke ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu
malgrandan folieton, kiun ĉiu povus ellerni en duonhoro; sed
eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj
estas nur plibonigo ŝajna, sed en efektiveco ili post pli
matura pripenso montriĝus eble nur kiel malplibonigo. Tiel
ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion
mi antaŭ dekses jaroj proponis, por liberiĝi de la turmentantoj
kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de
la reformistoj, tiu ŝanĝo en la nuna tempo, kaj tiom pli antaŭ
la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla, ĉar ĝi prezentus
kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj
eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo
kaj de libera vortordo kaj klareco por … ke la presistoj ne
bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu
kelkan malfacilaĵon.
Se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj
kontraŭuloj por senkreditigi Esperanton, vi preskaŭ ĉiam trovos
nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finiĝo „j“; tiu
malfeliĉa „j“, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka
lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto!
Unuvorte, ĉiu el vi povas facile konvinkiĝi, ke se iam
registare starigota komitato decidos fari ŝanĝojn en Esperanto
kaj se tiu komitato traktos sian taskon serioze, ĝi povos ŝanĝi
en Esperanto nur tre, tre malmulte; la postkomitata Esperanto
restos tute la sama lingvo, kiel la Esperanto antaŭkomitata,
nur eble kelkaj nunaj formoj fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian
lokon al pli oportunaj formoj, neniel rompante la kontinuecon
de la lingvo kaj neniel ruinigante la valoron de tio, kion ni
ĝis nun akiris. Tio estas ne nia pia deziro, sed tion plene
certigas al ni simpla logiko kaj prudento, kontraŭ kiu certe
nenia serioza komitato volos peki, se ĝi ne volos, ke ĝiaj laboroj
restu absolute sen ia praktika rezultato.
Nun mi resumos ĉion, kion mi diris. Logika esploro de
la afero montras al ni, ke:
398
Sesa Kongreso 1910. — N-ro 11
1. Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.
2. La evoluado de la lingvo fariĝos plej kredeble nur per
tiu sama natura vojo, per kiu ĝi fariĝis en ĉiu alia lingvo, t. e.
per la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj.
3. Se iam aperos la neceso fari en Esperanto ian ŝanĝon,
tion povas fari nur aŭ la esperantistoj mem, per komuna interkonsento, aŭ ia grandega forto, sed nepre en plena interkonsento kun la tuta esperantistaro.
4. Se iam la esperantistoj mem aŭ ia granda ekstera forto
decidos fari en Esperanto iajn ŝanĝojn, tiuj ŝanĝoj povos esti
nur ekstreme malgrandaj, neniam rompos la kontinuecon kun
tio, kion ni ĝis nun havis, kaj neniam senvalorigos tion, kion
ni ĝis nun faris, faras, aŭ poste faros.
Tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj. Ĉiu, kiu
volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone
siajn fortojn. La esperantaj radikoj de la arbo internacilingva
jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas
jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia
bontrovo.
Karaj kongresanoj! Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora
memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke, por
ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi
estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono. Mi defendas
fervore nian nunan vojon nur tial, ke la nerefuteblaj leĝoj de
la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo, kiu kun plena
certeco alkondukos nin al nia celo. Kiu ajn volus ŝanĝi la
naturan iradon de la internacilingva afero — tute egale, ĉu li
estas malamiko de Esperanto aŭ ĝia plej flama amiko, ĉu li
estas senfamulo aŭ eminentulo, ĉu li agas per vortoj aŭ per
mono kaj ruzajoj, ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ
plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj, ĉu li estas plej pura
idealisto aŭ plej profitama egoisto, ĉu li bruas kaj malbenas
aŭ kaŝite laboras sub la tero — li neniam sukcesos; li povos
nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de
malhelpanto kaj subfosanto, sed neniam li povos devigi ĉiujn
amikojn de la internacilingva ideo pro iaj sensignifaj bagateloj
forjeti tion, kion ili posedas, kio montriĝis plene vivipova, en
kion estas jam enmetita tia multego da laboroj kaj da vivo
kaj kio per natura vojo devas iom post iom konstante ensorbi
novajn sukojn. Tion devas bone memori ĉiuj, kiuj laboras sur
la kampo de lingvo internacia, kaj se ili tion ne memoros, la
vivo mem donos al ili la necesan instruon.
399
IV. Paroladoj. Sesa Kongreso 1910. Ferma Parolado 1910.
Ni povas sekve labori trankvile; ni ne devas malĝoji, se
nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka; sur nia
flanko estas ne sole la fajro de niaj sentoj, sur nia flanko
estas ankaŭ la nerefuteblaj leĝoj de la logiko kaj prudento.
Pacience ni semu kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu ben-itan rikolton.
A1 la Sesa Esperantista Kongreso, kiu sendube enĵetos
multe da semoj en la teron amerikan, mi eldiras mian koran
saluton.
N-ro 12. Ferma Parolado en Washington 1910
„The British Esperantist“ VI. 1910, n-ro 70, paĝ. 195.
Laŭ la tradicio de niaj ĝisnunaj Kongresoj, mi permesas
al mi diri kelkajn vortojn de adiaŭa saluto. Mi volas diri kelkajn
vortojn pri la semajno, kiun ni ĵus travivis. Kiam mi decidis
veni al Ameriko, mi^ konfesas, ke mi komencis mian vojaĝon
kun iom da dubo. Ŝajnis al mi, ke Usono estas ankoraŭ tro
juna en nia movado por fari Kongreson. Oni devis tamen
subteni niajn Usonajn amikojn, kaj kiam mi venis, mi vidis
kun ĝojo, ke miaj duboj estis vanaj. La Sesa estis sama kiel
la aliaj Kongresoj, kaj restos en nia memoro same. Mi devas
esprimi mian dankon al ĉiuj helpintoj, speciale al gesinjoroj Reed
— ĉion vi vidis, mi do ne ripetas — ankaŭ al ĉiuj, kiuj helpis.
Krom tio, ni ŝuldas dankon al la lando mem por la invito,
kiun faris la Usona Registaro al aliaj landoj. Estas tre grava
fakto, ke 13 Registaroj estis oficiale reprezentitaj. La lokaj
aŭtoritatoj ankaŭ montris al ni grandan helpon, kaj en via
nomo mi ilin kore dankas.
Nun ni rigardu, ĉu la Kongreso donis iajn rezultatojn. Pri
tio neniu dubas. La rezultatoj estos tre gravaj. Gi forte levos
la prestiĝon de nia afero en la okuloj de la mondo. Kaj ankaŭ
al multaj el niaj Usonaj amikoj, kiuj ankoraŭ ne havis la okazon
aŭskulti Esperanton parolatan de alilanduloj, la Kongreso sendube multe helpos pri la elparolado de nia lingvo. Mi estas
certa, ke kiam ni ilin revidos, ni ne plu rekonos ilin, sed
demandos pri ili, el kiu nacio ili venas? Kaj nun, ĉar ni
devas disiri al niaj hejmoj, al ĉiu mi diras: Feliĉan vojon!
Feliĉan vojaĝon! kaj esperas, ke mi vidos grandan parton el
vi en Antverpeno.
La Sesa Kongreso estas fermita.
400
Konferenco St. Peterburg 1910. — N-roj 11—13
N-ro 13.
Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco
de Ruslandaj Esperantistoj en St. Peterburg 1910