WŬBter: Par Pet
„The British Esperantist“ VI. 1910, n-ro 69, paĝ. 168 (el „Ondo
de Esperanto“).
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Vi eble miros, ke mi
parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke ĉar ni
havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ
preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman
lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo.
Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia
parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.
Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj,
havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj,
disjetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ
malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu
ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por
kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero
de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen,
ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de
bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank’ al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole
en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno, sed en
ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam
oni aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel
povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena
aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolute propra, ne
pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune
sur unu malgranda peco da tero.
Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj
kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon
praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per
Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne
de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli esperante,
oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco
de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭvole
ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto
estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto
venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn
26 Dietterle, Zamenhof.
401
IV. Paroladoj
esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj
okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj
vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio.
Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.
Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ
regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ
per Esperanto.
Sed se en ĉiu nacia kongreso esperantista la esperanta
parolado estas tre dezirinda, ĝi estas ankoraŭ pli dezirinda
speciale en nia regno, en la vasta Ruslando. Nia grandega
regpo, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj
de la „malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido“, nia regno
estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom
simila al kongreso internacia. Miksita estas la loĝantaro ankaŭ
en aliaj regnoj, sed tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj
inter la popoloj estas alia ol ĉe ni.
Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar
tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras
eviti; mi nur konstatas la fakton. Pro la ekzistado de tiu
fakto, dum longa tempo ankoraŭ en nia regno ne povas okazi
kongresoj efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena volonteco
kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda
regno. Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere parto-prenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur
fundamento neŭtrala. La unua el tiaj kongresoj estas la nuna
tutruslanda kongreso esperantista. En la kongreso, kiu nun
malfermiĝas, ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos
humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur samideanoj kaj samregnanoj. Tial mi ĝoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan
Kongreson; mi salutas ĝin duoble: kiel esperantisto kaj kiel
ruslandano.
Ne granda estas nia nuna kongreso, ĉar oni komencis ĝian
preparadon tro malfrue. Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj partoprenas en ĝi, tre malmulte da ruslandaj popoloj
havas en ĝi siajn reprezentantojn. En efektiveco ĝi estas nur
komenco kaj provo, ĝi estas nur prepara paŝo por la estontaj
Ruslandaj Esperantistaj Kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke
nia prova kongreseto ne restos sen utilo por la esperantismo
en Ruslando. Malgraŭ niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke
la kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn
402
Konferenco St. Peterburg 1910. Sepa Kongreso 1911. — N-roj 13—14
ŝtonojn, sur kiuj poste konstruiĝos ĉiam pli kaj pli grandioza
ruslanda esperantismo.
Mi esperas, ke dank’ al nia penado ni baldaŭ ne bezonos
honti antaŭ la eksterlando kaj nia afero staros en nia regno
tiel same bone kaj fortike, kiel en aliaj landoj. En bona horo
ni komencu nian laboron!
N-ro 14. Sepa Kongreso 1911 en Antwerpen
Wŭster: Par VII
„Lingvo Internacia“ XVI. 1911, paĝ, 345—349,
D-ro Era „Raporto pri la Sepa Kongreso“ ktp,, Parisl911, Presa
Esp. Societo, pag. 13—17.
„Oficiala Gazeto“ IV. 1911] 12, paĝ. 104—106.
„La Revuo“ VI. 1911/12, paĝ. 49—52.
„Esperantista Dokumentaro“. KajeroDek-oka (Dec. 1911 ),paĝ. 84—87
Kiel tradicia malfermanto de la kongresoj esperantistaj, mi
permesas al mi esprimi en la nomo de ĉiuj kongresanoj nian
respektan kaj sinceran dankon al lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alberto
por la granda honoro, kiun li faris al nia afero, prenante sur
sin la protektantecon super nia kongreso. Mi esperas, ke mi
esprimos la deziron de ĉiuj kongresanoj, se mi proponos, ke
ni sendu telegrafe nian diversgentan saluton al la regnestro
de la lando, kies gastoj ni estas, kaj nian dankon al nia alta
protektanto. Mi esprimas ankaŭ en la nomo de la kongresanoj
nian koran dankon al la urbestro de Antverpeno, kiu afable
donis al ni sian helpon kaj moralan apogon. Fine mi esprimas
nian koran fratan dankon al tiuj niaj belgaj samideanoj, kiuj
tiel laboreme kaj zorge pretigis nian grandan feston.
Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian
memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegan meriton
en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies
nomon ĉiu el vi konas tre bone, la aŭtoro de Volapŭk, antaŭ
nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo, kaj
estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna
ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni
ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado. Antaŭ li oni ankaŭ revis pri lingvo internacia,
oni provis labori por ĝi; sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj
senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj. Li estis la unua,
kiu diris al si: por lingvo internacia mi volas ne revi, sed
labori; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike
kreis la internacilingvan movadon. Volapŭk ne estis venkita