de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erare; ĝi pereis
per si mem en tiu tempo, kiam la trankvile kaj senartifike
26 *
403
IV. Paroladĉj
laboranta Esperanto estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki;
ĝi pereis ne pro sia stranga sonado aŭ pro aliaj similaj kaŭzoj,
ĉar al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa,
tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela; per longa kaj
multespeca uzado eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara
gento iom post iom fariĝas riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo.
Volapŭk pereis ĉefe pro unu grava eraro, kiun ĝi bedaŭrinde
enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun
ĉiu nova vorto aŭ formo la lingvo devis konstante dependi
de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta
personaro. Kiel sur bastono plantita en teron, novaj branĉoj
kaj folioj ne povis nature kreski sur ĝi, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj. Se ne ekzistus tiu eraro, kiun
korekti oni bedaŭrinde ne povis, Volapŭk neniam pereus kaj
ni ĉiuj nun verŝajne parolus volapŭke. Sed tiu bedaŭrinda
eraro, kiun kaŭzis ne manko de talento kaj de laboremeco,
sed nur tro rapida publikigo de la lingvo, sen sufiĉe matura
elprovado, — tiu eraro, kiu pereigis Volapŭkon, neniel malgrandigas la meritojn de ĝia aŭtoro, kiu la unua potence skuis
la mondon por nia ideo; la grandaj meritoj de Schleyer en la
internacilingva historio neniam malaperos.
Mi proponas al vi, ke okaze de la festo de Schleyer ni
telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro
nian koran gratulon, nian dankon por lia granda laboro kaj
nian deziron, ke li vivu ankoraŭ longe kaj havu la konscion,
ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos.
Karaj amikoj! Mi staras hodiaŭ antaŭ vi ne esperinte. Ĉar
dum la lasta tempo la stato de mia sano estis tro malbona,
mi decidis ne veturi al la kongreso en ĉi tiu jaro. Tamen
en la lasta momento mi devis ŝanĝi mian decidon, ĉar mi
rimarkis, ke la projekto, kiun mi prezentis por diskutado dum
la Sepa Kongreso, ne de ĉiuj estas ĝuste komprenita kaj eble
bezonos klarigojn de mia flanko. Tial ne miru, ke mi ne
prepariĝis paroli antaŭ vi pri ia speciala temo, sed mi tuŝos
nur per nemultaj vortoj tiun demandon, kies pridiskutadon
dum la kongreso mi proponis al vi. Mi ne antaŭvenos vian
decidon por aŭ kontraŭ la diskutota projekto, mi volas nur
diri kelkajn ĝeneralajn vortojn, por instigi vin, bone kaj senpartie prepariĝi por la venontaj diskutoj.
Ekzistas en nia afero demandoj, kiuj povas esti solvataj
ne de iu aparta persono, ne de iu aparta nacia asocio, ne de
iu aparta institucio, sed nur de la tuta esperantistaro: ekzemple
la demandoj pri nia Lingva Komitato, Konstanta Kongresa
Komitato k.t.p. Se iu volas fari simple konsilajn proponojn
404
Sepa Kongreso 1911. — N-ro 14
pri la interna agado de tiuj institucioj, li povas prezenti siajn
proponojn al la estroj de la diritaj institucioj; sed se oni faras
plendojn, se oni postulas reorganizon, anstataŭigon aŭ eĉ forigon
de tiuj institucioj, — tiam al kiu oni devas sin turni? Aŭ se
aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron,
sed apartenas nek al la Lingva Komitato, nek al la Komitato
de la Kongresoj, — tiam kiu havas la rajton ilin solvi? En sia
privata esperantista vivo ĉiu persono aŭ grupo aŭ asocio estas
kompreneble tute liberaj kaj povas agi, kiel ili volas kaj povo-scias; sed pri ĉiuj demandoj, duboj aŭ entreprenoj, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, estas nepre necese, ke ni
havu la eblon ĉiam scii la veran opinion aŭ deziron de la
tuta esperantistaro. Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa
stato, ke ĉiu povu nur tiri el ĝi profiton, ne zorgante pri la
bonstato de la afero mem: ni devas kaj dum longa tempo
ankoraŭ devos propagandi ĝin, kreskigi ĝin, defendi ĝin kontraŭ
malamikoj; sed se ni ne havas la eblon regule interkonsiliĝadi,
aŭ se niaj interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero,
ne havas moralan valoron por la esperantistoj, ni similos organis-mon sen kapo kaj sen manoj, ni nenion povas entrepreni, ni
staros senmove kaj malpacos inter ni mem.
Mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri
kiu vi en la plej proksimaj tagoj diskutos; tre povas esti, ke
la projekto havas gravajn erarojn, kiujn via pridiskutado forigos; tre povas esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda,
kaj tiam — vi scias tion tre bone — mi ne penos altrudi ĝin
al vi, kiel mi neniam ion al vi altrudis. Nur pri unu afero
mi kore vin petas: kion ajn vi decidos, — ni ne fermu nian
kongreson antaŭ ol ni en tia aŭ alia formo faros ian aranĝon,
kiu donos al ni la eblon, almenaŭ unu fojon en jaro solvi ĉiujn
kolektiĝintajn disputojn aŭ dubojn en lojala interkonsento kaj
konforme al la vera deziro de la tuta esperantistaro.
La aranĝo de regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado, kiun
mi proponis al vi, aŭ ia alia simila aranĝo, kiu eble rezultos
el via diskutado, ne estos ia nova institucio kaj per si mem
ne ŝanĝos la iradon de nia afero; sed ĝi donos al ni la forton
de ordo kaj de solidareco. La institucioj, kiujn ni kreis, aŭ
eble ankoraŭ kreos, ĉesos havi la karakteron de ia privatajo,
kiun neniu subtenas kaj multaj atakas. Ili havos rajton diri
al la esperantistaro: se ni estas bonaj, respektu nin kaj subtenu nin; se ni estas malbonaj, reorganizu nin aŭ forigu nin.
Ĉiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin
turni, se tio aŭ alia en la komun-esperantistaj aferoj ne plaĉas
al li, kaj oni ĉesos konstante sin turnadi al mi, kiu hodiaŭ
405
IV. Paroladoj
vivas kaj morgaŭ povas ne vivi, kaj kiu cetere havas nek
rajton nek deziron solvi ĉiujn disputojn propradecide.
Ni komencu nian feston kaj ankaŭ niajn laborojn, al kiuj
ni dediĉu nian plenan atenton kaj senpartiecon. Se el niaj
laboroj rezultos la enkonduko de preciza ordo en nian aferon,
tiam la kongreso Antverpena estos unu el la plej gravaj inter
niaj kongresoj. Tion ni esperu. Ĉiu el ni havu la firman
decidon, helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo
de ĉiu malpaco en nia afero. Kun tiu firma kaj solena decido
en la koro ni kriu: vivu, kresku kaj floru nia afero!
N-ro 15. Oka Kongreso 1912 en Krakow
Wŭster: ParVIII
Ned Katryn „Raporto pri la Oka Kongreso“ ktp., Paris 1912. Presa
Esp. Societo, paĝ. 38 — 45.
„Lingvo Internacia“ XVII. 1912, paĝ.315 — 321.
„La Revuo“ VII. 1912/13 paĝ. 1 —7.
„Esperantista Dokumentaro “. Kajero Dudek-unua. (Majo 1913),
paĝ. 107—113.
La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj
samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ
grandan feston. ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo,
kiam — post longa naska preparado — aperis publike la lingvo,
kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorp-igas en si tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas
en sia koro kaj kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin
labori, malgraŭ ĉia malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.
Kion signifas dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto
kaj por ĝia ideo, tion povas plene kompreni nur tiuj personoj,
kiuj partoprenis en tiu laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre malmultaj estas tiuj personoj. E1 la laborantoj
de la unua tempo tre multaj jairi delonge plu ne vivas, aliajn