lacigis la malfacila, grandan paciencon kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. E1 tiuj personoj,
kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la grandega plimulto en
la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ĝi aŭ neklare aŭdis
pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo; tre multaj el
vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankoraŭ infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tem po
eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La grandega plimulto
el vi aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi estis jam sufiĉe forta
kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la
fingroj, estas la nombro de tiuj personoj, kiuj iris kun Esperanto
de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Kortuŝite
406
Oka Kongreso 1912. — N-ro 15
ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo
en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan
kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva
maniero, sen helpo kaj sen rimedoj, pacience ĵetadis en la teron,
apenaŭ unu ricevis radikojn.
Dudek kvin jaroj! Grandegan gravecon havas tia peco da
tempo en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn
eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ
eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En
lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun
incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena
kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni
kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto,
pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo
artefarita dum longa tempo estas elmetata^el senĉesaj ventoj,
al senĉesa tirado kaj puŝado. Kiom da ventoj, kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo!
Se ĝi tamen ĉion sane eltenis, se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj
ĝi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam
pli fortiĝante kaj riĉiĝante, neniam fleksiĝante aŭ kripliĝante,
neniam minacante disfali en dialektojn, sed ĉiam pli kaj pli
fortikigante sian tute difinitan, ĉie egalan spiriton, neniam perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris hieraŭ, — ni povas pri tio sincere
nin gratuli.
Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post
dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis
iam Esperanto, kaj — se Esperanto vivos — ĉu oni tiam povos
ankoraŭ kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ĝia
unua jaro, kaj ĉu angla esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan. Nun pri ĉi tio la historio donis jam plenan
kaj perfekte trankviligan respondon. Ciu el vi scias, ke verko,
skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj, en plena
mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la legantoj eĉ
ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona
angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto en
la nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco. Nia lingvo
konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la
kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo
de homo matura estas multe pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo
de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano ne-IV. Paroladoj
niom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vorto-riĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo
de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoro ankaŭ en la
nuna tempo. Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin
jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam
tutan homan generacion kaj estas jam pli maljuna, ol multaj
el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan
literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian
tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn, — tia
lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu
natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas.
La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton,
kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo
estas festo de tiu vivo kaj tempo.
Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas.
Nia morala devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia nombro estas tro granda, por ke ni
povu ilin ĉiujn citi, kaj krom tio la pli granda parto el ili
laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne scias iliajn nomojn. Tial,
por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun apartan nomon. Mi devas fari escepton
nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ
tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston, kaj kies morto
estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj,
kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas
funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj,
kiujn dum la pasintaj dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto.
Iliaj ombroj staru nun antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante
en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi
proponas al vi, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj
seĝoj.
Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute ekster-duba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun
mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun
prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi
liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis
en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la
408
Oka Kongreso 1912. — N-ro 15
nuna momento vi ĉesu vidi en mi „majstron“, ke vi ĉesu
honori min per tiu titolo.
Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris,
ke mi ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan
mastrecon pri Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la
esperantistoj mem. Vi scias ankaŭ, ke de tiu tempo mi ĉiam
lojale agadis aŭ almenaŭ penis agadi konforme al tiu deklaro.
Mi donadis al vi konsilojn, kiel mi povis, sed neniam vi aŭdis
de mi la vortojn: „tion mi postulas” aŭ „tion mi deziras*.
Neniam mi provis altrudi al vi mian volon. Tamen, konsciante,
ke ĝis sia plena fortikiĝo nia afero bezonas ian enkorpigitan
standardon, mi — laŭ via deziro — dum dudek kvin jaroj
plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis, kvankam tre nevolonte, ke vi vidu en mi ĉefon kaj majstron. Kun
ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon kaj amon, kaj pro tio mi eldiras al vi mian
plej koran dankon. Sed nun permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas la lasta, en
kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi
ĉiam vidos min nur inter vi.
Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:
La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas
nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan
maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ
personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono aŭ miaj
politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Cion,