kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. La
tro honora titolo de majstro, kiun vi donas al mi, kvankam ĝi
en efektiveco koncernas nur la aferon de la lingvo, fortenas de
Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas
simpatia kaj kiuj timas, ke, fariĝante esperantistoj, ili devus rigardi
min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio pri aferoj esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas eldiri libere sian opinion,
por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la esperantistoj nomas
sia majstro. Se ies opinion la esperantistoj ne volas akcepti, li
vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro. Nun, kiam
nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu
absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj dekretoj, kia
ĝi fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ de ĉia efektiva
aŭ ŝajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciiĝu
tute klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere
elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan
majstron. Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de
la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min
409
IV. Paroladoj
plu „majstro“, ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi mal-liberigas nian aferon.
Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi,
kvankam ne ĉiuj en egala formo; sed la mondo devas scii, ke
tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas tute laŭvola, ke la
esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri
miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj.
Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto
aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun
el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute
privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion
komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas
absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu,
kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj
kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la
murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke^ ĉiu el
ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Cio, kio
estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo,
kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti
rigardata kiel identa kun ĝi.
Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia
afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam
en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, kaj kiuj ne
tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu
ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj
delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo:
„kiu pli laŭte krias, tiu estas prava a . Per unueco ni pli aŭ
malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ
ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol
tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke
Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur
por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperos io, kio
ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune
interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro
reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfi-gas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur
410
Oka Kongreso 1912. — N-ro 15
nia standardo estis skribitaj la vortoj „espero, obstino kaj
pacienco“; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per
si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun
devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de
nia historio, en la duan kvaron-jarcenton, ni skribu sur nia
standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu
kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: „konkordo“.
^
Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi
scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable
seniluziigos. Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi
eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo, en sia „kanto
de cigno“, li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la grava
tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun
ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion
pli havas por diri al ni? ĉu en la unua kaj eble ankaŭ la lasta
fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de la mondo alproksimiĝis, kiom
ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago
naskis la esperantisman movadon, — ĉu en tiu grava kaj solena
momento li nenion pli havas por diri al ni? Ho ne, miaj
karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe,
multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas
plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli
al vi pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ĝia esenco kaj
espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en
rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu
min, ke mi pli ne parolas.
Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia
estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado
sur neŭtralehoma, sengenta lingva fundamento, — tion ni ĉiuj
sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado.
Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena
kaj profunda sento kaj ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.
Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenis,
pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian
411
IV. Paroladoj
aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso.
Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos
kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la
plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. A1 la
regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe
al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj
personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon.
Plej koran kamaradan dankon mi esprimas kompreneble antaŭ
ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron
por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras
al vi ĉiuj gajan feston kai sukcesan laboron.
N-ro 16. Respondo de d-ro Zamenhof, 1913,
post kiam li en Bern estis akceptinta oran medalon kaj bukedon
John Merchant, „Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto
en Anglujo “. (Esperanten trad. de Louise Briggs.) Eldonita de la
Federacio Esperantista de Yorkshire , paĝ. 110.
Esperanto jam ne plu dependas de iu sola homo, nek de
iu sola aro da homoj, por sia sukceso. Homoj povas veni,
kaj homoj povas iri, sed Esperanto daŭrigos ĝis la idealo pri
internacia lingvo, kuniganta ĉiujn popolojn per ligo de komuna
komprenado, estos atinginta sian venkan realiĝon por la bono
de la tuta homaro.
N-ro 17.