Выбрать главу

Parolado super la Tombo de Karlo Bourlet, 1913

 

Wŭster: Bourl

 

„La Revuo“ VIII. 1913/14, paĝ. 4—5.

 

En la germana banloko, kie mi estis, atingis min tute subite

la doloriga sciigo pri la morto de tiu, pri kiu ni nun ĉiuj

funebras. Ĝi trafis min tute neatendite kiel frapo de tondro.

Mi rapidis veni ĉi tien, por doni al la kara foririnto mian

lastan, tre malĝojan saluton. Mi tute ne havis la tempon, por

ke mi povu prezenti al vi ĝustan bildon pri la tuta historio

de agado kaj pri ĉiuj meritoj de tiu, kiun ni perdis; tial pardonu, ke mi parolas nur mallonge, ke mi ne prezentos al vi

historion, sed nur esprimos iom miajn sentojn. La historion

sendube skribos pli aŭ malpli frue aliaj personoj, kaj ili certe

povos rakonti tre multe.

 

412

 

Bern 1913. Super la Tombo de K. Bourlet. — N-roj 15—17

 

La foririnto estis scienculo, li estis socia aganto kaj tiel

plu, sed de ĉi tiuj flankoj mi persone ne konis lin multe, mi

konis lin nur kiel esperantiston, tamen tuj de la unua momento,

kiam mi ekkonis lin kiel esperantiston, li ĉiam staris antaŭ

miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje,

kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado,

pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur

la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet.

 

Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed

de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon

enverŝiĝis ia nova energio. Tuj post sia apero li komencis

propagandon viglan, kiu ĝis tiam ne estis multe konata en

Esperantujo. Li altiris al nia afero gravan firmon, kiu al la

tiam ankoraŭ malforta Esperanto donis potencan apogon kaj

fortan puŝon antaŭen. Li komencis serion da publikaj paroladoj, sed tiuj paroladoj ne estis sole teoriaj, ĉiu parolado sekvigis fondadon de grupo esperantista. En Parizo li fondis grupon,

kiu per sia bonega organizo kaj vigla laborado baldaŭ fariĝis

imitinda modelo por ĉiuj aliaj grupoj esperantistaj en la mondo.

A1 lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan

riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri

kaj en nia lingvo, al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas

la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la Internacia

Scienca Asocio kaj aliaj. Li laboris ne sole en sia lando kaj

en sia urbo: por multaj lokoj, kie oni bezonis helpon, aŭ kie

aperis ia danĝero por nia afero, Bourlet, la energia helpanto

de nia kara generalo Sebert, ĉiam estis preta kun sia laboro

kaj helpo. Sed unu el la plej gravaj roloj de Bourlet estis

ĉe niaj kongresoj. Ĉiuj aranĝintoj de kongresoj de Esperanto

scias tre bone, kiom multe Bourlet laboris por ĉiu kongreso,

antaŭ ĝi, dum ĝi kaj post ĝi. En la jaro 1914 Bourlet estis

aperonta antaŭ ni kiel rekta kaj senpera organizanto de la

kongreso en lia propra urbo, de la kongreso en Parizo; jam

antaŭ pli ol unu jaro li komencis plej energian preparadon

de tiu kongreso, la kongreso promesis esti grandioza, la tuta

mondo esperantista, konante tre bone la organizajn kapablojn

de Bourlet kaj lian eksterordinaran energion, atendis tre

multe de tiu kongreso kaj prepariĝadis veni en tre granda

nombro. Sed ho ve, la senkompata morto diris sian kruelan

vorton.

 

Mi ne volas plu paroli. Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom

multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto. Venos la tempo,

kiam ĉiuj esperantistoj ekkomprenos, kiel gravega estis la laborado de Bourlet, kaj tiam, ho ve, tro malfrue ili rekompencos

 

413

 

III. Parolado super la Tombo de K. Bourlet. — N-ro 17

 

al lia ombro tiun sendankecon, kiun li de kelkaj flankoj suferis,

dum li vivis.

 

A1 la nekonsolebla edzino kaj al ŝiaj gefiloj mi povas certigi,

ke en la mondo de la esperantistoj la memoro pri la kara

foririnto neniam mortos.

 

Vi, ombro de nia kara amiko kaj kunbatalanto, akceptu

mian funebran saluton kaj per mi la saluton de tiu afero, por

kiu vi tiel multe kaj sindone laboris.

 

414

 

V. LETEROJ

 

Multaj gravaj leteroj jam aperis presitaj. Ilin enhavas la

subparto A de la leteroj en ĉi tiu kolekto. Sajnas al mi, ke mi

povis kontroli preskaŭ la tutan ĝis nun presitan materialon,

dissemitan en la plej diversaj eŭropaj E.-gazetoj, escepte la

orienteŭropajn gazetojn. Mi ne sukcesis havigi al mi la unuan

bulgaran gazeton kaj la kompletajn rusajn kaj polajn jar -

kolektojn; sed verŝajne tie la rikolto ne estos tia, ke ĝi esence

kompletigos la materialon.

 

La subparto B de la leteroj konsistas el ĝis nun ne presitaj,

minimume ne presitaj antaŭ la fordono de mia manuskripto

al la eldonejo 1 .

 

La liston de la personoj, kiuj afable sendis al mi Zamenhof -

aĵojn — aŭ en originalo aŭ en kopio — mi donis en la antaŭ -

parolo al mia kolekto.

 

La leteroj kolektitaj de mi certe estas nur malgranda parto

de la tuta Zamenhofa korespondado, ĉar Zamenhof ja komence

skribis preskaŭ al ĉiuj novaj adeptoj, informante ilin pri la

plej diversaj aferoj. Sed eĉ ne estas necese, aperigi ĉiujn

leterojn, kiujn mi ricevis, ĉar parte ili — kompreneble! — estas

tre stereotipaj. Ili rilatas enregistron de novaj esperantistoj

en la „Adresaron‘\ kvitancojn pri ricevita mono por broŝuroj

kaj libroj, sciigojn pri novaj esperantaĵoj, dankon pro alsenditaj

gazetoj , libroj kaj salutoj, personajn kaj familiajn gratulojn,

bondezirojn, kondolencojn. Oni hodiaŭ nur povas miri, miregi,

pri la vere giganta laboro, kiun Zamenhof faris, regule praktik -

ante kiel kuracisto kaj samtempe science laborante por siaj

ideo kaj lingvo. Tre bone — kvankam ne menciante ĉian laboron

— karakterizis la situacion samideano Merchant en sia libro

„Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo“,

dirante paĝ. 17: „Nur imagu ke tiu mirinda viro, kiu estis

doninta al la mondo unu el la plej netakseblaj benoj, kiujn

la homaro iam ricevis de homo, kiu plene konsciis la valoron

 

1 Pri du esceptoj vidu la notojn al V. 126 kaj 131; ke ili aperis

jam 1922 en „La nova Epoko“, Moslcvo (kajero II), tion mi aŭdis nur

en la lasta minuto. Ankaŭ se mi estus sciinta tion jam pli frue, mi ne

estus disiginta ilin el ilia konekso.

 

415

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

de tiu donaco — devis dediĉi tempon kaj laboron al la subula

tasko enskribi, unu post alia, la nomojn de tiuj, kiuj dejnis

,esploreti lian malgrandan verkaĵonkaj decidis registri sin

inter liaj subtenantoj“.

 

Por montri la tipan ĉiutagan korespondadon pri negocaj

aferoj minimume kun unu persono, mi aperigis ĉiujn leterojn

ktp. al prelato Dombrovski, cetere ankaŭ ĉiujn al prof . Th. Cart

kaj s-ino Marie Hankel. Laŭ la deziro de nia altŝatata prezid -

anto de la Akademio (al kiu, kiel al unu el la plej fidelaj

amikoj, Zamenhof skribis ĉiam tre malkaŝe), mi tamen ne

presigis tiujn leterojn el lia kolekto, kiuj akre kritikas personojn

ankoraŭ nun vivantajn, aŭ mi donis ilin nur en fragmentoj.

#

A. JAM PRESITAJ LETEROJ

 

Bedaŭrinde ne ĉie estis eble, precize datumi la leterojn de

ĉi tiu parto, ĉar la redaktantoj de la gazetoj kelkfoje ne pres -

igis la daton de la leteroj ricevitaj de Zamenhof. Sed estas

ne malfacile, konstati minimume la jaron, kelkfoje ankaŭ la

monaton, aŭ laŭ la enliavo mem aŭ laŭ la tempo, en kiu

aperis la koncerna gazetnumero.

 

La surskriboj de la leteroj kompreneble ne estas de Zamenhof