Выбрать главу

mem, sed de la redaktantoj. Do, mi donas ilin en kursivaj

literoj kaj en krampoj. Por ŝpari la spacon, mi ankaŭ donas

la subskribojn de Zamenhof nur, se ili ne estas la de li poste

kutime uzataj.

 

N-ro 1. 1888 1

 

A1 Leopold Einstein, Nŭrnberg

Leopold Einstein, „La lingvo internacia als beste Ldsung des internationalen Weltsprache-Problems t{ . Nŭrnberg 1888, paĝ. 4 —5.

 

Via demando tuŝante mian personon min mirigas; ĉar en tia afero

la persono de 1’ iniciatoro estas tute sen signifo, kaj mi volus resti

eterne sub pseŭdonimo; sed antaŭ vi mi ne volas esti kaŝita: mi estas

kuracisto kaj mi ricevis mian edukon en la universitato de Varsovio.

Mia aĝo estas 30 (tridek) jaroj, kaj, se Dio volas, mi energie laboros

por mia amata afero ĝis mia morto.

 

Mi permesas al mi, esprimi la esperon, ke parton de via energio

nun (vi 2 ) volos donaci ankaŭ al la „Lingvo internacia*.

 

Ricevu la plej respektan 3 saluton de via humila servanto

 

Esperanto.

 

1 dato ne konata. 2 la vorto »vi“ mankas en la teksto. 3 teksto:

 

resektan.

 

416

 

el la jaroj 1888, 1890, 189?. — N-roj 1—3

 

N-ro 2. 14. IX. 1890

 

A1 s-ro D. Gurevitz 1 , Odeso

 

Presita en la libro de D. Gureviĉ aosans&b» n&b -nb 2 . Odeso 1909,

paĝ. 80.

 

Estimata sinjoro D. Gureviĉ! — Mi ricevis vian vortareton „hebrea-internacian* kaj mi sendas al vi mian karan 3 dankon. — Ĉu 4 vi ne

volas ŝanĝi kun mi kelkajn 5 ekzemplerojn de via verketo por aliaj

verkoj? — Se vi konsentas, tiam mi petas vin, sendi al mi 10 ekzemplerojn 6 de via verketo kaj skribi al mi kiajn verkojn 7 de la egala

kosto vi volos de mi ricevi por ili, kaj mi ilin tuj sendos al vi.

 

Kun estimo D r ° Esperanto.

 

N-ro 3. 189 ? 8 9

 

Eltiro el privata letero al s-ro B. (N. Borovko)

 

presita kun permeso de ambau korespondantoj (tradukis el lingvo

 

rusa V. G.)

 

„Lingvo Internacia“ I. 1896, paĝ. 115 — 119. Represita 9 tre ofte,

i. a. en „Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 83 — 90.

 

. .. Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento

de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo,

t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al

vi pli-malpli konata; cetere tiun ĉi periodon de la lingvo estas nun,

pro multaj kauzoj, ankorau neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial

en komunaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

 

Estos por mi malfacile rakonti al vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon

mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian

vivon, aperis ĉe mi — estas ridinde ĝin diri — en la plej frua infaneco

kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne

povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al vi, kial

mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgrau ĉiuj

malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris

multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

 

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de

mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj

 

1 aŭtoro de Esperanto-gramatiko por hebreoj kaj de vortareto

 

hebrea — internacia. 2 = instruanto de la lingvo Esperanto. 3 verŝajne

 

preseraro por „koran“. 4 teksto: ĉi. 6 noto sub la teksto, kiu tradukas

 

la vorton „kelkajn“ ruslingve. 6 teksto: ekzsmplerojn. 1 teksto: verkoin.

 

8 bedaŭrinde mi ne povis konstati la daton; eĉ la jaro ne estas certa.

 

9 kun diversaj variantoj en la teksto; konstati ilin ne estas necese, ĉar

Zamenhof ne mem faris la tradukon.

 

27 Dietterle, Zamenhof.

 

417

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj

elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiuj el tiuj ĉi elementoj

parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En

tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon

de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de

lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa, kaŭzo, kiu disigas la homan

familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel

idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur

la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj

ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi

ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos

pri tiu ĉi „doloro pro la mondo“ ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis,

ke la „grandaĝaj“ posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke

kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.

 

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel

facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis

diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi

neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo

sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti

nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam

el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio) mi

transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo

estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados

en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi

unu el tiuj ĉi lingvoj per komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam

kiamaniere mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi

komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis

iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn

k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da

gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min

timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino,

ke mi ne unufoje diradis al mi: „for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas

laŭ homaj fortoj“, — kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

 

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam

oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante

en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan,

la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe

dank’ al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi

rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda

historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi

komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj

mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj,

kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen

 

418

 

el la jaro 189?. — N-ro 3

 

malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis

pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam

ankorau ne lasadis min trankvila.

 

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a au 7-a klaso de gimnazio, mi

okaze turnis la atenton al la surskribo „Ŝvejcarskaja ul , kiun mi jam

multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajo „Konditorskaja <£2 . Tiu