Выбрать главу

ĉi „skaja“ ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la

eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron

sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de

lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antau miaj okuloj.

 

„La problemo estas solvita!“—diris mi tiam. Mi kaptis la ideon

pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis,

kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena

uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde,

neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili

konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro

novan grandegan serion da vortoj, anstatauigante tiun ĉi grandegon

per unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre

granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. „patrino“, „mallarĝa“,

„tranĉilo“ k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn

kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antau mi

kvazau sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun

amo kaj espero. Baldau post tio mi jam havis skribitan la tutan

gramatikon kaj malgrandan vortaron.

 

Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por

la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan

el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankau

por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos

tiu au alia vorto, se ni nur konsentos ke ĝi esprimas la donitan ideon,

mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi,

ke anstatau ia 11-litera „interparoli“ ni tute bone povas esprimi la

saman ideon per ia ekz. 2-litera „pa“. Tial mi simple skribis la mate-matikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac,

a d,… b a, c a, d a, …. e, e b, e c,… b e, c e,… a b a, a c a, … k.t.p.). Sed

tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al

mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankorau

pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo

por la vortaro devas esti romana—germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin

postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante

 

27 *

 

1 trinkejo. 2 sukeraĵejo.

 

419

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas

grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj

al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia — kaj

mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

 

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter

la tiama „lingwe uniwersala“ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ

granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam

en 8-a klaso. de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de

la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj

komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene

festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la

nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj

estis la sekvantaj:

 

„Malamikete de las nacjes

Kado, kado, jam temp’ esta!

 

La tot’ homoze in familje

Konunigare so deba.“

 

(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: „Malamikeco de la nacioj falu,

falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas K .)

 

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj

en la nova lingvo.

 

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ

tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ

5—6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene

prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro

ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la

lingvo provis paroleti pri „nova lingvo“ kaj, renkontinte la mokojn de

homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute

sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ

ĉiuj mian laboron. Dum 5^2 jaroj de mia estado en universitato, mi

neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre

malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn

pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis,

kaj la plej bela tempo de la vivo — la jaroj de studento — pasis por

mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis

min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis

mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el

tiuj ĉi versaĵoj („Mia penso“) mi metis poste en la unuan eldonitan

de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj

tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj

nekomprenebla.

 

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon —

kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis,

 

420

 

el la jaro 189?. — N-ro 3

 

ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi,

ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankorau ne preta

praktike. Multon mi devis ĉirkauhaki, anstatauigi, korekti kaj radike

transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj

provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala

prepozicio „je“, la elasta verbo „meti“, la neutrala, sed difinita finiĝo

„aŭ“ k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,

kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto;

tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878

al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron;

la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al

tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; la praktiko do ĉiam pli

kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan

„ion“, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan „spiriton“. (La nesciado de la spirito de la

lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj

en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed en multepeza, malagrabla

stilo, — dume la esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj

tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo

sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite,

ŝanĝiĝos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj,

ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu

komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ

dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.) — Mi

komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj

penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la

lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ

alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj

ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, Ia propran difinitan