kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj.
La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva
patra lingvo.
Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti
mian publikan eliron kun Ia lingvo; dum longa tempo restis nesolvita
unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi
sciis, ke ĉiu diros al mi: „via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam
Ia tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam,
kiam ĝin akceptos la tuta mondo“. Sed ĉar la „mondo“ ne estas ebla
sen antaŭaj apartaj „unuoj“, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon
ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne.
Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj
421
V. A. Jam presitaj Ieteroj
alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaue ilin akceptu, kaj donas
al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se
vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon, — alkondukis min al la
penso aranĝi ankau la lingvon en la maniero de tia „ŝlosilo“, kiu,
enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj
elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn
nacio tuj kompreni vian leteron.
Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon.
Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro.
Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro („D-ro Esperanto.
Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro a ) kaj komencis
serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan
praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ
multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis
eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian
broŝuron por eldono kaj fine — rifuzis. Fine, post longaj klopodoj,
mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro
1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ
Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos
la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas
de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu
sin okupas je „flankaj aferoj“; mi sentis, ke mi metas sur la karton
tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon
kaj . .. mi transiris Rubikonon.
N-ro 4. Fine de 1895 aŭ komence de 1896
Eltiro el privata letero al W. H. Trompeter
(D-ro Zamenhof pri reformoj)
ankaŭ sub la titolo:
(Pri la entrepreno de s-ro Wahren)
Wiister: Wahr
„Lingvo Internacia cc I. 1896, paĝ. 27 — 29.
„Lingvo Internacia c( XVII. 1912, paĝ. 1—3 (ĉi tie mallongigita).
… Kaj nun mi parolos pri la entrepreno de s-ro Wahren. En
la daŭro de la lastaj 5—6 jaroj tre ofte aperadis diversaj projektoj de
diversaj personoj kun la laŭtaj pretendoplenaj vokoj: „venu al ni, ni
kunigos ĉiujn sistemojn, ni kreos lingvon idealan, kiu plaĉos al ĉiuj,
ni prezentas internacian societon aŭ akademion, ni laborados kune“
k.t.p. Kvankam mi ĉiam sciis, ke en tia afero, kiel kreo kaj enkonduko
de lingvo, inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo, mi tamen
en la komenco kredadis al ili kaj promesadis al ĉiu el ili mian plenan
422
el la jaroj 189?, 1895, 1896. — N-roj 3—4
helpon, kiam ili montros al mi klare, en kia maniero ili esperas atingi
tiun komunan interkonsenton pri ĉiu formo kaj pri ĉiu vorto de la
estonta lingvo. Mi ripetadis al ili tion, kion mi jam kelkfoje esprimis
en miaj verkoj: ke se la plimulto eĉ decidos, ke la estonta lingvo
internacia devas esti radikale diferenca de la nuna Esperanto, mi
akceptos tiun ĉi lingvon kun granda plezuro, se ĝi nur efektive kaj
reale ekzistos kaj estos akceptita; sed mi ne povas forĵeti lingvon tute
pretan, super kiu mi laboras jam 20 jarojn, por aliĝi al io, kion oni
ankorau volas komenci krei kaj pri kies malfacileco oni ne havas
ankorau klaran ideon.
Baldau efektive montriĝadis ĉiufoje, ke ĉiu el tiuj ĉi lautaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon plu. Nur du el tiuj
ĉi projektantoj (s-ro Lentze kun sia „Interpretor“ kaj s-ro Lott kun
sia „Kosmopolit“) provis efektive labori por sia projekto kaj fondis
gazetojn, kiuj ambau falis post unu jaro (ne pro manko de financoj,
ĉar tia malgranda gazeteto kiel „Kosmopolit“ ne postulis ja grandajn
financojn, sed pro tio, ke kiam ili el la sfero de eterna projektado
devis transiri al efektivigado, ili ne sciis kiel tion ĉi fari, kaj la partianoj forkuris de ili, ĉar ĉiu kapo havis apartan opinion).
Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj aparte pensas ne sole, ke li proponas la
plej bonan, sed ke ankaŭ li estas la plej senpartia unuiganto de ĉiuj.
Ŝajnas al ili, ke ili subtenas unu la alian — ĉar efektive, antaŭ ol ili
komencas la realigadon de siaj projektoj, ili kompreneble havas ankoraŭ
nenian kaŭzon por malpaciĝi, kaj ĉiu povas ankoraŭ esperi, ke ĉio
fariĝados precize laŭ liaj planoj. Sed apenaŭ iliaj laboroj iom moviĝas
antaŭen, tiam ĉiu sobre rigardanta homo povas tuj rimarki, ke ili celas
ne al unuiĝo, sed nur al apartiĝo. Jen ekzemplo:
Ekzistis iam Akademio Volapŭka. Nun de tiu ĉi Akademio restas
nur ombro, kiu konsistas el prezidanto, s-ro Rosenberger, kaj 8—10
membroj, kiuj ekzistas nominale sur la papero, sed nenion faras. S-ro
Rosenberger en liberaj minutoj eldonas de tempo al tempo malgrandajn
cirkulerojn, en kiuj li proponas sian propran novan sistemon laŭ la
tipo de Esperanto, kaj li dissendas la cirkulerojn al la „membroj“ kiuj
aŭ silentas aŭ indiferente aprobas — kaj s-ro Rosenberger publikigas
tion ĉiufoje kiel decidon de la „Akademio Internacia“. Li petis min,
ke mi fariĝu membro de tiu „Akademio“, kiu „portas nur la nomon
Volapŭka, sed laboras por lingvo nova el vortoj internaciaj“. Mi
respondis, ke mi povus aliĝi nur tiam, se la „Akademio“ (kia laŭta
nomo!) ĉesos porti la nomon Volapŭka, ĉar alie la mondo dirus, ke
mi forĵetis Esperanton kaj fariĝis volapŭkisto. Ĉar li diris, ke li volas
unuigi la volapŭkistojn kun la esperantistoj, tial mi proponis la nomon
„Akademio volapŭko—esperanta“. Li tion ĉi nekonsentis. Kiam mi,
antaŭ l 1 /* jaroj, proponis reformojn en Esperanto, li denove skribis
al mi, kaj mi respondis al li jenon: „Vi diras, ke vi volas krei lingvon
423
V. A. Jam presitaj leteroj
similan je Esperanto* sed diferencan de la nuna Esperanto; sekve
anstatau voki min, ke mi kune kun ĉiuj esperantistoj forĵetu la pretan
fundamenton kaj aliĝu al vi, kiu ankorau nur intencas ion krei, —
estas ja pli bone kaj pli juste, ke vi kun via malgranda rondeto aliĝu
al ni, kie vi havas ja plenan rajton, tiel same kiel ĉiu alia, proponi
ĉiajn eĉ plej radikalajn reformojn, kiujn vi volus“ (tio ĉi estis en
1894). — Li ne konsentis, kvankam tiam oni ne povis ankorau antauvidi, ke reformoj ne estos akceptitaj kaj kvankam li riskus nenion kaj
povus en ĉia tempo eliri (dum mi, transirante de Esperanto al alia
sistemo, mortigus per tio ĉi Esperanton por ĉiam)!! Tiam mi konvinkiĝis, ke ĉiuj liaj paroloj pri komuna laborado estis nur blindigado