de aliaj personoj kaj de li mem (ĉar mi pensas, ke ne en malbonaj
intencoj li tion ĉi faris, sed simple el ne sufiĉa kritikado de siaj propraj
agoj); ke li (au la „Kadem ai ) deziras nur havi mian nomon en la
„Akademio a , por ke ili povu diri al la mondo, ke Esperanto mortis,
ĉar ĝia propra autoro forĵetis ĝin kaj aliĝis al la sistemo (ankorau ne
kreita!) de la „Kadem a , t. e. de s-ro Rosenberger!
Tiel same, kiel s-ro Rosenberger, agas ankau s-ro Wahren kaj
aliaj; ĉiuj el ili parolas pri „komuna laborado a , sed en la koro ĉiu el
ili pensas, ke nur liaj opinioj estas la plej prudentaj, kaj li esperas,
ke ĉio estos akceptita nur en tia formo, kiun li mem proponos. Nun,
kiam ili vidas, ke reformoj proponitaj en Esperanto ne efektiviĝis, ili
diras, ke reformado montriĝis neebla kaj ti a 1 (!) ili devas krei novan
sistemon. Kia mirinda kaj naiva logiko! Ili konfesas, ke la fundamento
de la lingvo Esperanto estas bona kaj nur detaloj al ili ne plaĉas —
kaj tamen ili pensas, ke krei kaj enkonduki ion tute novan estas pli
facile ol reformi! Se ili tion ĉi efektive kredas, ĝi venas de tio, ke
ili ne scias la efektivajn kauzojn kial la reformoj en 1894 ne efektiviĝis. La reformoj ĝis nun ne efektiviĝis pro la sekvantaj kauzoj:
1. Montriĝis, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj, — kio plaĉas al
unu, ne plaĉas al alia, kaj ke tia grandega entrepreno, kiel reformado
de tuta lingvo, per leteraj voĉdonoj estas absolute neatingebla.—
Sed se tio ĉi montriĝis ne ebla por reformado, ĝi estas ja ne pli
facila, sed multe pli malfacila por kreado de tute nova lingvo.
2. La nuna Ligo Esperantista prezentis ne sufiĉan autoritaton,
kaj tial la plimulto timis, ke se oni hodiau reformos, morgau novaj
esperantistoj postulos novajn reformojn kaj postmorgau estos necesaj
denove aliaj radikalaj reformoj. — Sed se tion ĉi oni timis ĉe lingvo
longe preparita kaj ellaborita kaj ĉe decido de multaj centoj da personoj, oni ĝin ja pli multe timos ĉe lingvo en rapideco kreita de
4—5 personoj. Ĉar se tiuj ĉi kelkaj personoj eĉ ne malpaciĝos inter
si tuj en la komenco de la kreado, — kio donas al ili la rajton esperi,
1 volapŭka vorto = akademio.
424
el la jaroj 1895, 1896. — N-ro 4
ke kiam ilia lingvo atingos kelkajn centojn da adeptoj, tiuj ĉi adeptoj
ne ekpostulos reformojn? Se eble ili pensas, ke ili povos poste denove
konstante reformadi, tio ĉi estas grandega eraro, ĉar lingvo estas pure
kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur
tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale, — alie ĝi perdas ĉian sencon
kaj celon kaj servas ne al reciproka kompreniĝado, sed nur al mal-kompreniĝado.
Se venos iam la tempo, por perfektigi la detalojn de nia lingvo,
ni povos tion ĉi atingi nur per autoritata kongreso, t. e. per kolekto
de 20—30 personoj, kiujn nia tuta amikaro elektos kaj plene rajtigos,
kaj kiuj kunveturos ĉiuj en unu urbon, sidos tie ĉi kune sufiĉe longan
tempon kaj priparolos kaj prijuĝos ĉion buŝe. Sed por tio ĉi estas
necese, ke ni nun ankorau ne parolu pri la detaloj, sed ke ni antaue
fariĝu sufiĉe fortaj, por ke ni povu aranĝi tian kongreson kaj por ke
la decidoj de tiu kongreso estu autoritataj por ĉiuj tempoj. Nun
la tempo por tio ĉi ankorau ne venis, kaj ni devas esti paciencaj. Se
pro diversaj detaloj ĉiu volos nun komenci kreadon de novaj sistemoj
kaj peni detrui kaj diskreditigi la jam ekzistantan, — ni neniam elrampos el la sfero de projektoj kaj teorioj kaj nia ideo baldau pereos.
Vi vidas, ke mi tre multe parolis pri la projektoj de s-ro Wahren
kaj aliaj, kvankam la plej bona estus silenti pri ili, ĉar post kelke da
monatoj au jaroj de ili restos nenia signo, tiel same kiel de centoj
da aliaj projektoj. Sed ili enhavas en si unu flankon danĝeran, nome:
per siaj lautaj frazoj pri perfekteco, pri komuna internacia kreado* ili
blindigas la mondon kaj povas malvarmigi por nia afero multajn ne
sufiĉe spertajn amikojn. Estas vero, ke se kelkaj niaj amikoj provos
aliĝi al ili, tiuj ĉi amikoj tre baldau konvinkiĝos, ke ĉio estis nur
vortoj, kaj ili revenos denove al ni (kiel ekzemple antau kelkaj jaroj
s-roj W., R. kaj M. fariĝis partianoj de s-ro Lott kaj post 2—3 monatoj
ĉiuj denove revenis al Esperanto), sed ekzistas personoj, kiuj, unu
fojon defalinte, poste jam hontas reveni, — kaj tiuj ĉi hontantoj estos
jam perditaj por ni.
Mi devas aldoni, ke kontrau la personoj de s-roj Wahren kaj
Rosenberger mi nenion havas kaj mi kredas, ke iliaj intencoj estas
noblaj kaj honestaj; sed kontrau ilia agado mi devas batali, ĉar tiuj
ĉi „amikoj“ de nia ideo multe pli detruas nian ideon ol ĉiuj plej
fanatikaj malamikoj. Kiel forte jam starus nun eble nia afero, se
diversaj reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj ne
laboradus por ĝia diskreditigado kaj detruado sub preteksto de amo
al la aferol Per siaj diletantaj eksperimentoj ili ne detruos la aferon,
kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj kaj oferoj; sed ia
estonta historiisto de nia afero eble diros iam pri ili: „ili faris ĉion,
kion ili povis, por detrui la aferon kaj se la afero tamen atingis sian
celon, tio ĉi ne estas jam ilia kulpo <£ .
425
V. A. Jam presitaj leteroj
N-ro 5. 1902 1
A1 s-ro Paul Fruictier , Paris
(Pri la landnomoj)
„Lingvo Internacia“ VII. 1902, paĝ. 85.
Kara sinjoro! — Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute
ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono „lando“ mi plene
aprobas. Lau la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri Franc-lando, Anglolando, Kanadlando, Perulando k.t.p.
N-ro 6. 1903 1
A1 s-ro Seynaeve
(Pri la eventuala aranĝo de internacia kongreso kaj pri la starigo
de ia „Akademio“ aŭ „Centra Komitato “, kia nun estas nia „Lingva
Komitato“.)
„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 365 — 368.
(La letero unue aperis en „U Esperantiste“, Jan. 1904. Do, ĝi
supozeble estas skribita jine de 1903.)
Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de esperantistoj mi
trovas tute bona. Sed, por ke la kongreso donu al nia afero ne malutilon
sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita lau la sekvantaj principoj:
l e . Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta festo
de -intemacia frateco, por ke la gazetoj multe parolu pri ĝi kaj ke
ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon
kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn
kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon au publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo
en Esperanto. Oni devas antaue eksciti la interesiĝon de la tuta urbo,
por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj
neesperantistaj; — per unu vorto, ni devas fari grandan impreson
kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.
2 e . En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero,
reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado
de granda kaj utila literaturo k.t.p.; sed nenion, absolute nenion oni
devas paroli pri ŝanĝoj au plibonigoj! Por ke nia lingvo atingu
sian celon kaj ne disfalu kiel Volapŭk, ĝi devas resti por ni absolute
netuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja
kuraĝus proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas