multe malpli perfekta ol nia.
Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri
aranĝo de ia konstanta „Centra Komitato“, kiu prezentus per si la
plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi
1 dato ne konata.
426
el la jaroj 1902, 1903, 1904. — N-roj 5—7
ĉiujn dubojn, kiuj aperas en nia afero. Sed la komitato devos decidadi
nur pri demandoj dubaj; fari iajn ŝanĝojn en la lingvo la komitato
ne havos la rajton. Kun aranĝo de tia Centra Komitato oni devas
esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike
ankorau nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private
kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos
bona, tiam mi proponos al la esperantistoj efektivigi tiun planon.
Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — tiu ĉi demando
tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj
aŭ plibonigoj tute ne devas vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian
celon nek estontecon. Ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, —
unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo
esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe
batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo
estas: simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo FINITA kaj NETUŜEBLA. Paroli pri iaj plibonigoj
(se ili estos efektive necesaj) ni povus nur tiam, kiam nia lingvo estos
jam oficiale akceptita en la tuta mondo. ĉis tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia
progresado.
Mi parolas tion ĉi ne kiel aŭtoro de la lingvo, sed kiel simpla
esperantisto, kiu ne deziras, ke nia afero disfalu, kiel la afero
de Volapŭk*.
Mia opinio ne estas sekreta. Se vi deziras, vi povas publikigi
mian leteron.
* Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol alia volus, ke ĝi estu kiel
eble plej perfekta; por mi la reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas, ke kelkajn fojojn mi jam
estis preta proponi al la esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn;
sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo
kaj mi forĵetadis mian intencon.
N-ro 7. 1904
A1 la Berlinaj Esperantistoj 1
(Pri la ortograjio de propraj nomoj)
„Esperantistische Mitteilungen“ („Esperantaj sciigoj“). Organ der
Esperantisten-Gruppe Berlin. 1904 (Junio), n-ro 5, paĝ. 22 — 23.
Propran nomon oni povas nun skribi tiel kiel ĝi estas skribata
en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika
skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kripliĝon de tiuj nomoj
1 Ili estis demandintaj d-ron Zamenhof, kia estas la ĝusta ortograjio
de lia nomo. Por doni plene kontentigan respondon, li skribis la leteron
— verŝajne komence de V jaro 1904.
427
V. A. Jam presitaj leteroj
kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi
lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Tial ĉiuj personoj, kiuj ne timas tro kripligi aŭ nerekonebligi sian nomon per
skribado fonetika, povas jam nun skribi en Esperanto sian nomon laŭ
maniero esperanta. Jen estas la kaŭzo, kial mi skribas mian nomon
per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan.
N-ro 8. 1904 1
Respondo al Kapitano Cape
(Pri la novaj vortoj de la germana vortaro)
Wiister: EGr Riin Cape
„Lingvo Internacia“ IX. 1904, paĝ. 336 — 339.
Kara sinjoro! — Vian manuskriptan artikolon mi legis kaj hodiaij
mi ĝin resendis al vi. La malĝojaj ideoj, kiujn vi esprimis pro la
novaj vortoj en la laste aperintaj vortaroj, ŝajnas al mi tute senkaŭzaj;
laŭ mia opinio via timo venis nur de tio, ke vi ne tute ĝuste prezentas
al vi la esencan signifon de tiuj pligrandigitaj vortaroj.
La novaj vortaroj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon detrui
la unuecon de nia lingvo. La sola kaj netuŝebla fundamento de nia
lingvo ĉiam restas la „Universala Vortaro u kaj la novaj vortaroj ne
ŝanĝas eĉ unu vorton el tiu fundamenta vortaro; ilia celo estas nur
doni klarigon kaj helpon en tiuj okazoj, kiam la Universala Vortaro
ne sufiĉas. Estas dezirinde, ke tiun ĉi ideon la novaj vortaroj akcentu
tute klare en siaj antaŭparoloj, por eviti ĉian malkompreniĝon.
La ĉefaj principoj de la vortouzado en Esperanto estas la sekvantaj:
a) ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro estas leĝdona
por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto, havas la rajton fari en tiuj vortoj ian
ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ „ŝipo“ iu uzas la vorton „navo“, ĉar la
vorto „ŝipo“ al li „ne plaĉas“ — tio estus rekta peko kontraŭ la unueco
de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).
b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15
de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi
ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti
kontraŭ la uzado de la vortoj „aŭtoro“, „telegrafo“ k.t.p., kvankam ili
ne troviĝas en la Universala Vortaro.)
c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por
si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kun-meto de radikoj jam ekzistantaj estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike ne precize, — tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro
1 dato ne konata.
428
el la jaro 1904. — N-roj 7—8
povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu
alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus
tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ĝi. Sed
ĉar ne ĉiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj ĉar estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble eg^le, tial ĉiu nove
aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron de novaj
vortoj sub la kontrolo de V aŭtoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin
krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo. Sed tiuj ĉi novaj
vortoj, kiuj ne troviĝas en la Universala Vortaro, estas nur private
rekomendataj, sed tute ne oficiale ordonataj! Nurrekomendataj,
ne altrudataj! Kiu trovas ilin bonaj, povas ilin uzi, — kiu trovas ilin
ne bonaj, povas ilin ne uzi kaj anstataŭigi per iaj aliaj vortoj. Sed
pro la unueco de nia afero estas kompreneble dezirate, ke oni
anstataŭu ilin per aliaj vortoj nur en okazo de ilia efektiva malboneco, sed ne pro simpla persona kaprico.
Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn
kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la esperanta vortfarado.
Ili ja servas nur por la okazoj de efektiva bezono kaj garantias
kontraŭ Ia Babilona konfuzo, kiu aperus, se en okazoj de bezono ĉiuj
aparte kreus vortojn malegalajn: sed kiam oni tiujn vortojn ne
bezonos, oni ilin ne uzas. Malbonaj aŭtoroj trouzos la uzadon de
tiaj vortoj, sed sen ili la malbonaj aŭtoroj ja ankoraŭ pli multe difektus
la lingvon; bonaj aŭtoroj ankaŭ nun skribas tiel same klasike kiel
antaŭe, kaj se vi prenos ian bonan verkon verkitan nun kaj alian