bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj, kiam ne ekzistis ankoraŭ la
vortaroj de Beaufront, Cart, Jŭrgensen-Pagnier kaj aliaj, vi vidos, ke
la lingvo en ambaŭ verkoj estas tute egala kaj en la daŭro de sia
tuta ekzistado la lingvo neniom ŝanĝiĝis.
Vi timas, ke la posedanto de franca vortaro ne komprenos la
posedanton de la iom pli plena vortaro germana, — sed via timo
estas nur teoria; faru provon, kaj vi vidos, ke ambaŭ reciproke
komprenos sin perfekte. Ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro
en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn kiuj ekzistas
jam en la aliaj vortaroj, kaj tiamaniere la vortaroj en diversaj lingvoj
tute ne diferencas inter si kaj tamen la lingvo konstante ĉiam pli kaj
pli riĉiĝas, sen ia ŝarĝado de la lernanto (ĉar la plej granda parto de
la novaj vortoj estas aŭ pure internaciaj, kiujn la vortaroj ne kreas
sed nur fiksas, aŭ vortoj speciale sciencaj kaj teknikaj, kiujn la ordinara
lernanto ne bezonas).
Mi tamen ripetas, kion mi supre diris: oficiala parto de la
lingvo devas ĉiam resti nur la Universala Vortaro kaj la 16 reguloj
429
V. A. Jam presitaj leteroj
de la gramatiko; ĉio alia, kion mi faras au faros, devas esti rigardata
ĉiam kiel farado privata, por neniu deviga. Sekve ankaŭ la novaj
vortoj en la vortaroj estas de mi nur private rekomendataj
(por ebligi kiel eble plej grandan unuecon en nia afero), sed ne
oficiale altrudataj. Sekve se la esperantistoj por reciproka konsiliĝado venus al komuna interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti
evitataj aŭ anstataŭigataj per iaj aliaj, — mi nenion havos kontraŭ
tio ĉi*. Laŭ mia opinio kaj deziro en Esperanto devas ekzisti ne
persono leĝdonanta, sed nur ia unu fojon por ĉiam elektita libro
leĝdonanta; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nurkielkon-siloj de la plej kompetenta esperantisto.
Kun kora saluto . ..
P.S. Mi estus al vi tre danka, se vi volus sendi tiun ĉi mian
leteron al la redaktoro de „Lingvo Internacia* kaj demandi lin en mia
nomo, ĉu li ne trovos utila publikigi la leteron. Tio ĉi liberigus min
de superflua respondado pri tiu sama temo al multaj personoj.
* La publikigado de via artikolo sekve estus por mi absolute nenia
malagrablaĵo.
N-ro 9. 13. IX. 1904
A1 s-ro J. Borel, Berlin
„Germana Esperantisto“ II. 1905 (Jan.), n-ro 1, paĝ. 3—4.
Kara Sinjoro Borel! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke
anstataŭ la malgranda folieto „Esperantistische Mitteilungen“ vi intencas nun komenci la eldonadon de pli granda gazeto sub la titolo
„Germana Esperantisto“. Mi kore deziras al via entrepreno la plej
bonan sukceson. Mi estas konvinkita, ke la sukceso certe venos kaj
la „Germana Esperantisto“ fariĝos baldaŭ potenca kaj grava organo
de ĉiuj germanaj grupoj esperantistaj. Ĉar vi posedas tre bone nian
lingvon kaj via energio kaj sindoneco al nia afero estas jam sufiĉe
pruvitaj, tial mi ne dubas, ke via gazeto estos tre bona kaj estus tre
dezirinde, ke ĉiuj germanaj esperantistoj sin grupigu ĉirkaŭ via organo
kaj zorgu pri ĝia florado.
N-ro 10. 1905 1
A1 la redakcio de „Lingvo Internacia u
“Wuster: Mandĵ
„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 68.
En la komenco de Januaro mi ricevis de mia milita estraro la
ordonon forveturi al la milito Mandĵurujon kiel kuracisto; poste, pro
la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj
1 dato ne konata.
430
el la jaroj 1904, 1905. — N-roj 8—12
mi povas nun trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero. Pro
la alvoko kaj poste pro la liberiĝo mi ricevis de ĉiuj flankoj tre multe
da varmege amikaj kaj bondeziraj leteroj. Ne povante respondi al
ĉiuj aparte, mi permesas al mi nun esprimi publike mian plej koran
dankon al ĉiuj miaj amikaj korespondantoj.
Car multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de
miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj esperantistoj, tial — por
averto de ĉia malkompreniĝo — mi devas sciigi, ke Ia nomoj de miaj
du fratoj, kiuj troviĝas nun en la milito, estas Leono kaj Aleksandro.
N-ro 11. 1905
A1 la redakcio de „Lingvo Internacia u
(Rimarkigoj pri „ Virineto de V Maro“)
Wŭster: Vir Rim
„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ.118.
En la n-ro 3 (111) de „Lingvo Internacia“, paĝo 63, mi legis kun
miro la sekvantajn vortojn: „Unu el la plej belaj (tradukoj de s-ro Grabowski), Virineto de V Maro, eĉ jam reaperis lastan jaron en …
sed, ŝŝtt!!. .. Sekreto estas ĝi …“
Mi devas antaŭ ĉio klarigi, ke la „Virineto de 1’ Maro“ estis tradukita ne de s-ro A. G., sed de mi mem (ĝi estis presita en la
„Esperantisto“ sub la pseŭdonimo „Anna R.“). S-ro Legamulo sekve
faris eraron, sed kontraŭ tiu ĉi eraro mi nenion havas kaj mi certe
nenion skribus pri ĝi. Sed mirigis min la sekreto, kiun s-ro Legamulo
faris el la fakto de la reapero de tiu rakonto en mia „Krestomatio“.
E1 tiu ĉi ŝajna sekreteco kaj el la misteraj esprimoj kaj punktaro,
uzitaj de s-ro Legamulo, la legantoj povas konkludi kvazaŭ la represo
de la rakonto estis ia krimo, pri kiu oni devas silenti!! Tio ĉi devigas
min klarigi, ke la rakonto reaperis ne „ŝŝtt“ …, sed tute publike en
mia Krestomatio kaj tio ĉi tute ne devas esti ia sekreto.
N-ro 12. 1905
A1 la Pariza grupo
(Pri „ Tutmonda Ligo Esperantista“)
„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ.181.
Projekton de Centra Komitato (aŭ pli vere de Tutmonda Ligo
Esperantista sub la regado de Centra Komitato) mi efektive preparas kaj mi intencas proponi ĝin al la kongreso; post 2—3 semajnoj
mi intencas ĝin publikigi en ia organo esperanta. Sed tio ĉi tute n e
devas deteni la Grupon Parizan de la ellaborado de sia projekto! Ju
pli da bonaj projektoj estos pretigitaj kaj frutempe publikigitaj —
des pli bone, ĉar tiam ni havos la eblon elekti la plej bonan. Mi
431
V. A. Jam presitaj leteroj
pretigas mian projekton nur por la okazo, se ne estos proponita ia
alia pli bona; sed se mi vidos ke estas proponita ia alia projekto pli
bona, mi estos tre ĝoja. Mi tre petas, ke la Grupo Pariza ellaboru sian projekton kaj publikigu ĝin kiel eble plej baldau.
N-ro 13. 12. V. 1905
Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch
„Espero Pacifista“ /. 1905, paĝ. 64.
. .. A1 la fondo de via Societo Esperantista por la Paco mi deziras la plej bonajn sukcesojn; kaj mi estas konvinkata, ke tiu ĉi
societo multe akcelos ambau aferojn, t. e. la esperantismon kaj la
tutmondan pacon, kiuj lau sia esenco estas tre forte ligitaj inter si
reciproke …
N-ro 14. 1905
A1 s-ro A. Michaux
(Pri „Tutmonda Ligo Esperantista u )
Wuster: Ligo Bu Ant
„La Revue de VEsperanto“ y semajna revuo III. 1905, n-ro 85 (18. de
Majo) [ĉi tiu numero estas aldonita (sen nombro de la paĝoj) al „The
British Esperantist“ I. 1905, n-ro 6 (Junio), kiu samtempe donas tradukon
en angla lingvoj.
„Esperanto“. Propaganda ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia
de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert. I. jaro , n-roj 3 kaj 4. Dijon
1905 (ili aperis la 16. VII. 1905).