Kara Sinjoro! — Lau mia promeso, mi sendas al vi nun la projekton
de Tutmonda Ligo Esperantista, kiun mi intencas proponi en la Kongreso al la voĉdonado de la delegitoj de ĉiuj grupoj esperantistaj.
Por ke la delegitoj havu la eblon bone prijuĝi la proponon kaj pretigi
sian voĉon, mi petas vin, volu kiel eble plej baldau presigi tiun ĉi
mian leteron en via Revue de V Esperanto.
Antau ĉio mi diros kelkajn vortojn pri la kauzo kaj celo de mia
projekto. Jam longe mi venis al la konvinko, ke por la tute sukcesa
progresado de nia afero estas necese, ke ĝi estu absolute senpersona.
Tial (la esperantistoj tion scias) mi jam de tre longe formetis de mi
ĉian ordoneman autoritatecon kaj lasis al mi nur la rolon de konsilanto. Tamen tia foresto de absoluta autoritateco montriĝis malhelpa por la libera disvolviĝado de nia afero; tial ia autoritato devas
esti kreita; sed la absoluta autoritateco devas aparteni ne rigide al
unu persono, sed al institucio, libere elektata de la esperantistaro mem.
Tre multe da personoj komprenas nun la tutan gravecon de nia
ideo kaj tre volonte servus al ĝi, sed multajn el ili forpelas la timo,
432
el la jaro 1905. — N-roj 12—14
ke per tio ĉi ili servus al unu h o m o, ke ili fariĝus kvazau regatoj
de tiu homo, dependus konstante de liaj kapricoj k.t.p. Ili aliĝos al
ni nur tiam, kiam ili scias, ke nia afero prezentas nur absolute sen-personan ideon kaj ke en nia afero ekzistas nenia majstro*, kies
arbitrajn decidojn ili devas humile obeadi.
Se la sorto de nia afero estos ligita kun unu homo, ĝi estos ĉiam
en danĝero. Morgau mi povas morti, perdi la prudenton aŭ sanon,
subfali al ia neantaŭvidita malhelpo (kiel ekzemple antaŭ ne longe,
kiam mi subite ricevis la ordonon iri Mandĵurujon), kaj la afero tiam
subite eksuferus tre serioze, ĉar ĝi restus subite sen gvidanto. La
estonteco de nia afero estos plene garantiita nur tiam, kiam ĝi absolute neniom dependos de la sorto de unu homo.
Mi scias, ke tre multe da esperantistoj havas la fortan konvinkon,
ke por Esperanto estos plej bone, se en la daŭro de mia tuta vivo
mi persone restos la sola kaj plej alta aŭtoritato en nia afero, ĉar
neniaj eĉ plej saĝaj komitatoj povas per malvarma, multkapa kaj blinde
palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de nia lingvo tiel ĝuste
kaj bone, kiel ilin trovas per sia sento kaj sperto tiu persono, kiu
kreis la lingvon kaj laboris por ĝi kaj en ĝi tutan vivon. Mi konfesas
ke en rilato praktika tiu ĉi opinio havas en si multe da praveco.
Sed ĝuste por tio, ke mia aŭtoritateco alportu al nia afero utilon
anstataŭ malhelpo, estas necese, ke ĝi estu libervole kaj konscie akceptata, sed ne leĝe altrudata. Se la esperantistoj trovos, ke mia
aŭtoritato estas utila por nia afero, kio do malpermesos al ili ankaŬ
poste rigardadi min kaj miajn verkojn kaj konsilojn kiel aŭtoritatajn?
Kiu malpermesos al la Centra Komitato klarigadi al la esperantistoj,
ke pro la bono de nia afero estas dezirinde, ke la esperantistoj kiel
eble pli imitadu mian stilon? La diferenco estas tia, kiam la esperantistoj propravole kaj konscie rigardados min kiel aŭtoritaton, tiam
ili volonte penos ĉiam imitadi mian stilon, kaj nia lingvo multe
gajnos de tio ĉi, ĉar unueco kaj unuspiriteco estas por ĉiu lingvo
multe pli grava ol la plej severa logikeco, se tiu ĉi logikeco ne estas
absolute senduba kaj egala ĉe ĉiuj; sed se mia aŭtoritateco estos
altrudata de mi mem kaj se ĝi estos nur „necesaĵo“, sekvo de foresto de la plej alta juĝantaro, tiam oni sekvados miajn ekzemplon kaj
konsilojn nur tre nevolonte, kaj kiel ajn mature pripensita estus
ĉiu mia ago, ĉiam multaj personoj trovos ĝin erara, nelogika kaj sensenca, kaj ni havos konstantan disputadon kaj opozicion.
* Uzante la okazon, mi nun ripetas publike tion, kion mi jam ofte
diris kaj skribis private: mi kore petas ĉiujn esperantistojn, ke en siaj
leteroj al mi aŭ en sia buŝa parolado kun mi ili neniam uzu la vorton
„majstro a , kiu estas al mi tre malagrabla, sed ili ĉiam uzu simple la
vorton „sinjoro a .
28 Dietterle, Zamenhof.
433
V. A. Jam presitaj leteroj
Oni ordinare respondas al mi, ke la nombro de la disputemuloj
estas tre malgranda, ke la plimulto da esperantistoj preferas blinde
obei min, ol elekti al si ian estraron, ke estus danĝere, se mi ellasus
el miaj manoj la gardadon k.t.p. Sed ho ve, ĉio tio ĉi estas nur parolado teoria; en la praktiko la afero estas tute alia. Tiuj samaj personoj (kiuj pensas kaj konstante ripetas al mi, ke miaj vortoj estas
por ili leĝo), tiuj samaj personoj postulas, ke mi altrudu mian volon
nur al aliaj personoj; sed kiam mi faras ion, kio ne plaĉas al ili,
au kiam mi ne volas subskribi mian nomon sub io, kion ili proponas,
ili koleras min, ili turmentas min per sia insistado, ili (senkonscie
kaj en la plej bona intenco) komencas eĉ opozician agitadon kontrau
miaj faroj.
Ne sole la libera disvolviĝado de nia afero, sed eĉ mia persona
laborado por nia afero multe suferas de tio, ke ne ekzistas ia plej
alta juĝantaro. Tre ofte oni petas min, ke mi donu oficiale novajn
vortojn, regulojn k.t.p.; mi tamen nenion povas fari, ĉar ĉiu simila
paŝo de mia flanko estus arbitraĵo kaj elvokus grandan kaj ĝustan
malkontentecon, senfinan disputadon kaj malpacon. Sed, se ekzistos
ia plej alta institucio, elektita de la tuta esperantistaro, tiam miaj
manoj estos liberigitaj, kaj ĉion kion mi trovos utila, mi povus kuraĝe
proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉio, kion tiu institucio decidos, povos esti kuraĝe farita, kaj neniu havos la rajton protesti
au disputi.
Pro ĉiuj supre montritaj kaŭzoj, mi decidis proponi al la esperantistoj, ke ili fine kreas al si ian institucion, kiu estos periode reelektata de la esperantistoj mem kaj prezentos plej altan juĝantaron
por ĉio, kio koncernas nian aferon. Tiu ĉi institucio estos la „Centra
Komitato a , pri kiu mi parolos malsupre. Sed ĉar la „Centra Komitato a
devas esti elektata de ĉiuj esperantistoj, tial estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. Tian organizacion mi volas
nun proponi sub la formo de „Tutmonda Ligo Esperantista a .
Malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de la Ligo kaj
mi petas, ke ĉiuj esperantistoj volu bone pripensi kaj prijuĝi en siaj
grupaj kunvenoj tiun ĉi regularon, ĉar en la Kongreso en Boulogne-sur-Mer mi intencas proponi tiun ĉi regularon al la voĉdonado de la
kongresanoj. Nun mi nur volas fari la sekvantan rimarkon: intencante
proponi al la Kongreso mian projekton, mi tute ne deziras, ke mia
projekto estu la sola en la Kongreso; kontraŭe mi estos tre ĝoja, se
ankaŭ aliaj esperantistoj ellaborus projektojn de organizacio kaj prezentus ilin al la Kongreso, por ke ni povu elekti. Forte erarastiuj
esperantistoj, kiuj pensas, ke ili faros al mi agrablaĵon, se ili forprenos
ĉiun alian projekton krom la mia, aŭ ke ili faros al mi malagrablaĵon,
se ili akceptas ian alian projekton anstataŭ la mia. Mi estas tre mal-434
bona organizisto kaj mi prenas sur min la ellaboron de organizacia
projekto nur tial, ĉar mi timis ke aliaj, pli lertaj, personoj tion ĉi
ne faros. Se pro foresto de alia pli bona projekto oni decidos akcepti mian, tiam mi tute ne deziras, ke oni ĝin akceptu blinde kaj
senkritike; kontraue, ju pli oni kritikos kaj plibonigos mian projekton,
des pli kontenta mi estos; mi deziras nur, ke la kritikado estu ne
negativa, sed pozitiva, t. e. ke la kritikantoj ne limigu sin per simpla
sencela mallaudado, sed ke anstatau ĉio malbona ili proponu ion pli