bonan, precizan kaj facile akcepteblan per voĉdonado; tiam ni povos
esperi, ke la prijuĝado de la afero en la Kongreso donos al ni efektive
ian bonan kaj fortikan organizacion esperantistan.
La ĉefa ideo de mia tuta regularo estas: „Ni devas havi Centran
Komitaton, kiu estos elektata de la esperantistoj mem kaj tenos en
siaj manoj la tutan sorton de nia afero“. Ĉiuj aliaj paragrafoj de mia
Regularo estas nur provizoraj kaj tre facile povos esti ŝanĝitaj, elĵetitaj aŭ alplenigitaj per la decidoj de la Centra Komitato mem.
Sekve, kvankam mi mem konfesas, ke mia proponata Regularo estas
ne perfekta, tamen la esperantistoj tute ne devas timi, ke akceptante
ĝin (se aliaj personoj ne proponas ion pli bonan) oni ricevos ian
danĝeron: ĉar mia Regularo donas al la Centra Komitato plenan
liberecon, tial ĉio, kio en mia Regularo montriĝos nebona, povos
tre facile kaj en ĉiu tempo esti ŝanĝita, elĵetita aŭ alplenigita. Ĉiuj
paragrafoj de mia Regularo, se ili en la nuna aŭ ia ŝanĝita formo
estos akceptitaj de la Kongreso, devos nur servi kiel provizora
gvido por la Centra Komitato ĝis tiu tempo, kiam la Komitato mem
ellaboros al si gvidon kaj regularon pli bonan.
Mi estas konvinkita, ke la Centra Komitato elektita inter la plej
seriozaj, kompetentaj kaj sindonaj esperantistoj faros nenian facilaniman kaj ne sufiĉe pripensitan paŝon, kiu povus malutili al nia afero.
Sed ĉar la komitatanoj estas nur homoj kaj povas erari, tial por eviti
ĉiun danĝeron, mi aranĝis la regularon tiamaniere, ke super la decidoj
de la Centra Komitato ekzistos ankoraŭ ĉiujara Kongreso, kiu en
okazo de bezono havos la rajton neniigi la decidojn de la Komitato,
se tiuj ĉi decidoj montriĝos danĝeraj; ĉiu esperantisto sekve havos
ĉiam la plenan eblon, frutempe agitadi kaj averti la esperantistaron
kontraŭ ĉiu decido de la Komitato, kiu ŝajnos al li danĝera, kaj li
povoe havi la certecon, ke, se lia opinio estas efektive ĝusta, ĝi
certe venkos.
Mi havis la intencon, antaŭ la publikigo dissendi mian projekton
al kelkaj plej gravaj esperantistoj, por konsiliĝi kun ili (al kelkaj el
ili mi eĉ promesis tion siatempe); sed ĉar mi timis, ke tio ĉi tro^mal-fruigus la publikigon de la projekto, kaj ĉar mi publikigas ne nurjmian
28 *
435
V. A. Jam presitaj leteroj
decidon, sed nur mian intencon, kiun mi ĝis la Kongreso povas
ja ankorau ŝanĝi, se la diritaj personoj montros al mi iajn gravajn
erarojn en mia projekto, tial mi decidis, ne perdi nun tempon por troj
longa korespondado kun apartaj personoj, rezervante al mi tamen
la rajton, fari ankorau en mia projekto diversajn ŝanĝojn, se tio ĉi
montriĝos necesa.
N-ro 15. 29. IX. 1905
Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch
„Espero Pacifista“ L 1905, paĝ. 243 — 244.
Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis vian bonegan raporton al la Kongreso de Paco kaj ankau la salutan leteron subskribitan de la esperantistoj-pacifistoj. Por ambau volu akcepti mian plej koran dankon.
Mi esperas, ke via Raporto pli au malpli frue donos tre bonajn
fruktojn. Nun la pacifistoj ne volas ankoraŭ tre ligiĝi kun Esperanto,
kaj la esperantistoj timas ankoraŭ tro oficiale aliĝi al la pacifistoj
sed mi estas konvinkata, ke pli aŭ malpli frue la ideoj de la esperantismo kaj pacifismo tute kunfandiĝos, ĉar la fina celo de ambaŭ
estas tiu sama: interfratigi la homaron …
N-ro 16. 2. X. 1905
A1 s-ro Fr. Schneeberger
(Pri la Dua Universala Kongreso de Esperanto en Svisujo 1906 1 )
Wŭster: Gen
„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ.493.
„The British Esperantist“ I. 1905, paĝ.152 — 153.
Kara sinjoro! — Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la
svisaj esperantistoj decidis inviti la Il-an kongreson en Svisujon. Tre
bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la
plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por
kongreso neŭtralehoma, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj esperantistoj sentos
sin bonege. Mi eĉ antatividas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo
fariĝos la natura konstanta centro de la tuta esperantistaro.
Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso
apartenas nun al la „Komitato de Organizado u elektita en la unua
kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo
kaj akceptos la inviton de la svisoj kun plej granda plezuro kaj danko.
Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj faros ĉion kion ili povas,
por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan
manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la
esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da neesperantistoj, kiuj venos
1 ankaŭ sub la titolo „Letero al la svisaj samideanoj“.
436
el la jaro 1905. — N-roj 14—18
kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj esper-antigitaj. Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj nun ofte kunvenados
kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej
majeste kaj plej frue.
Kompreneble, la svisaj esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la „Provizora Komitato de Organizado“. Ili devas ankau
peti konsilojn de s-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.
Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la propagando,
tial lau mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke
en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la esperantistoj povu partopreni
ankau kiel eble plej multe da neesperantistoj (kompreneble ne kiel
membroj de nia familio, sed nur kiel gastoj, por difinita pago). Por
tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta
mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj,
pri kiuj kredeble zorgos la „Provizora Komitato de Organizado“. La
komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun
inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6—8 semajnojn antau
la kongreso.
N-ro 17. 7. X. 1905
Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch
„Espero Pacifista i6 I. 1905, paĝ. 244.
Kara sinjoro! — Mi ricevis kun danko vian leteron pri laPaca Kongreso. La neatingo de plena sukceso ne devas nin malkuraĝigi, pli
au malpli frue la sukceso venos.
La ordeno, kiun mi ricevis, estas grava en tiu rilato, ke ĝi faros
bonan reklamon al nia afero.
Por Ia donacita al mi titolo de honora membro de la Internacia
Societo Esperantista por la Paco mi esprimas mian plej koran
dankon al la Komitato de la Societo …
N-ro 18. 1905
Danka letero al la Franca Ministro de la Publika Instruado
(okaze de akcepto en la Honoran Legion)
Wŭster: Leg
„Esperanto“ Propaganda ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia
de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert . I. 1905, n-ro 14.
Sinjoro Ministro! — Mi scias ke via influo multe kunhelpis al la
honoro, kiun faris al mi Sinjoro la Prezidanto de la Respubliko, aligante
min al la rangoj de la Honora Legio, kaj mi deziras adresi al vi persone
mian dankon por tiu ĉi multevalora kuraĝigo, kiun la Franca Registaro
donis al Ia afero de la helpa lingvo internacia.
437
V. A. Jam presitaj leteroj
Estis al mi tre agrable, Sinjoro Ministro, vidi tiun aferon tiel bone
akceptita en lando, kiu ĉiam ludis la plej gravan rolon en la homaraj