kelkajn cirkonstancojn, kiujn mi antaue ne atentis.
Vi scias, ke mi mem estis absoluta amiko de via entrepreno, kvankam mi ne esperis de ĝi ian gravan rezultaton, kian vi de ĝi esperas.
Sed traleginte kaj pripensinte atente vian leteron, mi venis al la konvinko, ke la opoziciuloj estas ne tute malpravaj. Bonega estas Ia principo „audiatur et altera pars“…
Se la elekton de lingvo internacia farus ia institucio tre grava,
kies decido estus leĝdona por la grandaj amasoj da homoj (ekzemple
la registaroj, au almenau la „Asociacio de la Akademioj“), tiam ĉiuj
veraj esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur„auEsper-anton au nenion“) povus kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj
fermitaj kaj helpi ĝin per ĉiuj fortoj, ĉar se ni eĉ povus timi, ke
ekzistas ia danĝero por Esperanto, ni almenau scius, ke ekzistas
nenia danĝero por la mondlingva ideo, kiu per la decido de la dirita
institucio estus pozitive kaj por ĉiam solvita. Sed tute alia afero
estas, kiam la elekton volas fari la „Delegacio“; tiam ĉe ne sufiĉa
singardeco nia ideo povas ricevi de tio ĉi ne akcelon, sed ruinigan,
eble eĉ mortigan baton! Ni rigardu efektive, kion donos la Komitato
de la Delegacio:
a) Se ĝi ne elektos Esperanton, tiam fariĝos granda skandalo, kiu
mortigos la tutan ideon, ĉar Esperanton ĝi malkreditigos kaj
pereigos, kaj por doni krediton al ia alia sistemo kaj por krei
al ĝi post la lauta falo de Esperanto tian forton, kiun ĝis nun
akiris Esperanto, la Komitato estos ridinde tro malforta. Sekve
per la nesingardeco de la Delegacio la tuta ideo kaj ĉiuj
akiritaj fruktoj de 20-jara laborado estos por ĉiam enterigitaj!!
b) Se vi havos eĉ plenan certecon, ke la Delegacio elektos
nepre nur Esperanton, tiam ankau — se la Delegacio ne
agos sufiĉe singarde — la malutilo de la elekto estos
multe pli granda ol la utilo. Kiel ajn paradoksa tio ĉi al
441
V. A. Jam presitaj leteroj
vi ŝajnos, ĝi estas tamen vera, ĉar pri la utileco ni ne
devas fari al ni iluzion, kaj ni devas kompreni, ke ĝi estos
preskaŭ nula, ĉar kiun ne konvinkis la faktoj kaj la forto, tiun
ne konvinkos eĉ dek Ostwaldoj, kiuj la mondon tute ne interesas; la indiferentuloj restos indiferentaj; la diversaj Molenaaroj,
Bonto-van-Byleveltoj k.t.p. nur mokos la decidon de la Delegacio
kaj trumpetados al la mondo, ke la „Delegacio“ konsistis el
maskitaj esperantistoj, kiuj aranĝis komedion, por trompi la
mondon .. . k.t.p.
c) Sed la malutileco — se la Delegacio ne estos sufiĉe singarda
— estos granda. Elekto estus tre bona antaŭ 10—15 jaroj,
kiam ekzistis ankoraŭ multaj personoj, kiuj volis havi lingvon
internacian, sed ne sciis, kiun ili devis preni; sed nun jam
de longe la tuta mondo alkutimiĝis al la ideo, ke ekzistas nur
unu preta kaj elprovita arta lingvo; pri iaj aliaj projektoj ĝi
aŭ tute ne scias, aŭ scias pri ili nur, ke ili estas malfortaj
teoriaj projektoj de diversaj malkontentuloj, kiuj volas sed ne
povas konkuradi kun Esperanto; se nun venos la Delegacio
kaj diros al la mondo: „ni, kompetentaj homoj, diras al vi, ke
ekzistas diversaj artaj lingvoj, kaj ke inter ili ni elektis Esperanton“ — kian rezultaton tio ĉi donos? Rekte la malon de
tio, kion vi deziris!! kaj la esperantistoj devos eĉ per ĉiuj fortoj
kaŝi vian agon. Ĉar via decido venanta de komitato, kiu ne
havas aŭtoritaton kaj pri kiu oni eĉ diros, ke ĝi konsistis el
maskitaj esperantistoj, havos por la mondo nenian signifon,
sed viaj vortoj pri la „elekto“ havos terure pereigan efikon,
ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj, ili detruos
ĉiujn niajn ĝisnunajn akirojn, ili denove ekdubigos kaj fortimigos
de nia ideo ĉiujn, kiuj jam estis pretaj labori por ĝi, — ĉar
la mondo diros: „nun ni eksciis, ke ekzistas multaj egalvaloraj
artaj lingvoj, sekve ni povas aliĝi al neniu el ili, ĉar se unu
komitato hodiaŭ elektis unu lingvon, kie ni havas la garantion,
ke morgaŭ alia komitato ne elektos alian lingvon!“
Pripensu do bone, kian pereigan rezultaton por nia komuna ideo
povas doni via agado, se vi ne agos sufiĉe singarde! Se vi deziras,
ke via agado ne alportu malutilon anstataŭ utilo, vi ne devas
diri al la mondo,ke vi kunvokas komitaton „por elekti inter
la diversaj artaj lingvoj“, sed vi devas diri „por decidi pri
la afero de lingvo internacia“. Estu tre singardaj kun viaj vortoj,
ĉar alie vi atingos ĝuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!
Ankaŭ kun la formo de via decido vi devos esti tre singardaj.
Se vi diros „ni elektis Esperanton“ — tiam vi (pro la supre dirita
kaŭzo) ĉion terure malbonigos. Via decido povos alporti utilon
nur en tia okazo, se vi esprimos ĝin proksimume en la sekvanta
442
el la jaro 1907. — N-ro 28
maniero (mi donas kompreneble ne definitivan tekston, sed nur
ekzemplon):
„Ni, senpartiaj delegitoj .. . esploris .. . kaj venis al la sekvanta
konkludo:
„Ĉar la esploroj montris, ke devas esti elektita nepre nur lingvo
arta;
„Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu lingvo arta tute preta,
perfekte vivipova, plene elprovita kaj multe uzata, kaj ĉio alia estas
nur projektoj;
„Ĉar tiu ĉi lingvo apartenas al neniu aparta persono nek societo;
„Ĉar por la mondo estas grava la ekzistado de tauga internacia
lingvo, sed ne diskutado pri tiuj au aliaj sensignifaj detaloj, kiuj prezentas nur aferon de gusto kaj neniam finiĝus:
„Tial ni venis al la konkludo, ke ĉiu amiko de la ideo de lingvo
internacia devas nepre aliĝi al Esperanto kaj labori por ĝia disvastigado, kaj ke ĉiu, kiu batalas kontrau Esperanto, devas esti rigardata
kiel malamiko de la ideo de lingvo internacia.
„Kelkaj plibonigoj, kiujn lau nia sperto estus utile fari en Esperanto, devas esti farataj ne de apartaj personoj, sed de la Centra
Lingva Komitato Esperantista, kiu pro la bono de la afero konsiliĝas
pri ĉio kun la autoro de Esperanto, sed kiu estas tute sendependa de
tiu autoro kaj ĉiujn tri jarojn elektas mem siajn membrojn.
„Tiujn ĉi niajn konkludojn ni dissendas al la ministroj de publika
instruado de ĉiuj landoj, al ĉiuj sciencaj societoj kaj al ĉiuj gazetoj
kun la peto, ke …“
Se la Delegacio agos en tia maniero, tiam ĝi alportos al nia
komuna ideo grandan servon, aŭ (en la plej malbona okazo) almenaŭ
nenian malutilon. Mi estas konvinkita, ke se vi agos en tia senco,
la eminentaj esperantistoj volonte aliĝos al vi.
Mi scias, kompreneble, ke vi ne povas dikti al la Delegacio tian
aŭ alian manieron de agado; sed vi povas almenaŭ admoni ilin, ke
ĉar oni ne povas antaŭvidi, kian aŭtoritatecon havos la komitato de
la Delegacio, oni pro singardeco uzu ne la vorton „elekto“, sed la
sendanĝeran vorton „decido“ aŭ „esploro“, aŭ ion similan. A1 komitato,
kiu „esploras“, ĉiu esperantisto povas kuraĝe aliĝi sen timo, ke li
per tio ĉi a priori malkreditigas Esperanton, kiel tio ĉi estas ĉe la
vorto „elekti“.
Mi esperas, kara samideano, ke vi ne koleros min, ke mi tiel malkaŝe klarigis al vi mian nunan opinion pri la afero. Vi komprenos,
ke mi faras tion ĉi ne pro ia aŭtora malhumileco. Mi faras al vi
mian proponon nur tial, ke mi estas konvinkita, ke ĝi estas la sola
sendanĝera vojo, kiu kondukos nin al nia komuna celo. Se mi scius,
ke la Komitato de la Delegacio estas sufiĉe aŭtoritata, por devigi la
mondon akcepti ĝian decidon, tiam mi persone blinde akceptus ĉion,