443
V. A. Jam presitaj leteroj
kion la Delegacio farus; sed ĉar mi tre forte timas, ke tiu autoritateco
ne estos tre granda, tial pro la bono de nia komuna ideo vi devas
esti tre singardaj, ke ia nepripensita paŝo de la Delegacio ne pereigu
la 20-jarajn laborojn de la esperantistoj.
N-ro 29. 1907
A1 la redaktoro de la Amerika Esperantisto
(Pri eldono de Amerika Esperantista ĵamalo)
„The British Esperantist* IIL 1907, n-ro 27, paĝ. 49.
Kara sinjoro! — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke via
societo intencas komenci la eldonadon de amerika esperantista ĵurnalo.
Kompreneble mi povas nur tre ĝoji pri tio ĉi kaj deziri al via gazeto
la plej bonan sukceson. Ne pro simpla ĝentileco mi tion ĉi diras:
Vian estontan gazeton mi efektive trovas tre grava, kaj mi efektive
atendas de ĝi tre multe da bono por nia afero.
Ameriko estas tre grava por Esperanto kaj Esperanto estas tre
grava por Ameriko; kaj tial la tago, en kiu aperos la unua bona gazeto
esperantista en la plej grava lando de Ameriko, en la Nord-Amerikaj
Unuigitaj Ŝtatoj, estos por nia afero tre grava dato. Ke via gazeto
estos bona, pri tio mi ne dubas, ĉar mi konas bone la energion kaj
bonan volon de ĝiaj fondantoj.
Mi estas konvinkita, ke vi sekvos la ekzemplon de la bonega kaj plej
merita brita frato, kaj via gazeto baldau fariĝos unu el la plej gravaj centroj
esperantistaj, al kiu turniĝos la okuloj de la tutmonda esperantistaro.
N-ro 30. 1907
A1 … ?
„The British Esperantist u III. 1907, n-ro 29, paĝ. 93.
Ĉar la vorto „farti“ estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial
mi konsilas, ke anstatau ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton
„stati“, kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone
anstataui la malagrablan vorton.
Ekzemple: „Kiel vi statas“ (anstatau „Kiel vi fartas“).
En okazo kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankau
uzi la pli precizan vorton „sanstati“.
N-ro 31. 1907
A1 s-ro P. Corret 1
„Lingvo Internacia“ XII. 1907, paĝ. 318.
La formoj „amatas“, „amitas“ k.t.p., anstatau „estas amata“, „estas
amita“, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se
la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi.
1 Aliaj leteroj al d-ro P. Corret troviĝas sub V. 300 — 305.
444
el la jaroj 1907, 1908. — N-rof28—32
Tamen, se la privataj autoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn
formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj autoroj povus enkonduki
tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se „as a , „is a k.t.p. signifus
„estas a , „estis a ; sed, kvankam pli au malpli frue la verbaj finiĝoj eble
ricevos la signifon de Ia verbo „esti a , tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon
ne havas.
N-ro 32. 18. I. 1908
Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj
Wŭster: Oel Cirk
„Lingvo Internacia u XIII. 1908 , paĝ. 73—77.
„Germana Esperantisto (i V. 1908 , n-ro 3.
Gi aperis ankaŭ kiel aparta presaĵo de la Centra Ojicejo kaj estis
aldonita kiel „Aldono“ al la Marta numero de „La Revuo“ 1908.
En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis
ankorau tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj
lingvoj internaciaj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau
en Parizo fondis „Delegacion a , kies celo estis: peti la Internacian
Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj
lingvoj taugas plej bone por la rolo de lingvo internacia, au elekti
mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon. Kvankam, de la jaro
1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen
por plenumi sian promeson, la Delegacio, en Oktobro 1907, kunvokis
komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaurinde la
komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton,
ili decidis fari en ĝi reformojn, forgesante, ke tia tasko tute ne
estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaurinda
decido estis kauzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:
le. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankorau
en la stato de propagando; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj au aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al
la tuta afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas
absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas
antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero
la konfidon de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon
ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per
sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn
promesojn, sed plenan garantion, ke ĝi alkondukos nian aferon al
la celo pli certe ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn,
antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike
elprovitaj kaj fiksitaj, tiam ni povos konfide transdoni al tiu
potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj
havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la
vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj,
445
V. A. Jam presitaj leteroj
kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj
esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankorau tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj
per absoluta unueco; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam,
ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kiu superhome
pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita
la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke, se,
pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam,
neniam volos ion audi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus
ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malproksimaj kapoj,
sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj,
mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili
ne ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon, por kiu ni ĉiuj laboras
kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.
2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en
la praktiko montriĝis perfekte tauga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas
fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se eĉ efektive aperus la
neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por
tio ĉi havas ne flankaj personoj, sed nur la esperantistoj mem.
Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj
ĝustatempaj, la esperantistoj tre facile povas ilin efektivigi. Ĉar ĉiu
rakontado pri ia baro, kiun kvazau prezentas la Bulonja Deklaracio,
au pri ia kvazaua senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato,
estas simple malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn,
kiuj ne konas bone la staton de la aferoj.
Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la „Fundamento de Esperanto*,
scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio
de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan
liberecon, kiun neniu alia lingvo jam posedis eĉ parte. ĉi donas la
eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon