ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la fundamento havas,
estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arb itraj
kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre
malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al
ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio,
ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati
al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj,
povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed
ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega
vojo de revolucio.
Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon
aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon aŭ
446
el la jaro 1908. — N-ro 32
eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de agitantoj
diras, ke la „Fundamento“ prezentas „eternan baron kontrau la evolucio
de Esperanto“, parolas pri afero, kiun ili tute ne konas!
Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankorau neniun rompon en
la lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta,
senautoritata, sentauga! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas,
ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstatau semi malkontentecon,
malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de
la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de reorganizo de tiu ĉi
komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi
povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato
mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti
al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion
povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos.
Por fari reformojn en Esperanto, la „Delegacia Komitato“ ricevis
komision nek de la esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj
ne sole ne donis, sed eĉ ne povis doni tian strangan komision); siajn
proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj — kiuj apogis sin
sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute
ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj, kiuj estas kontrau
ĉiuj ŝanĝoj — la Delegacia Komitato prezentis al la esperantistaro en
formo tre ofenda, postulante, ke la tuta multemila kaj longe laborinta
esperantistaro akceptu la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la dauro de 8—10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj
decidoj estu akceptataj tuj, ne atendante la esperantistan Kongreson;
tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estis simpla
kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj
komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj esperantistoj, penante
per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun regis inter ni, penante
semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj
postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraustaras; kaj ĉar ni komprenis
tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute
malvere prezentata kiel „deziro de multaj societoj“, tial ni en la dauro
de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en
ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili,
kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas;
ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la
Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti liajn
strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni mem en nia
propra nomo prezentos al la esperantistoj aliajn plej ĉefajn postulojn,
kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke
ĉio estu farata sen rompado, per vojo lauleĝa; ke ĝis la komuna akcepto
la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj,
447
V. A. Jam presitaj leteroj
kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobas
kaj Kongreso Esperantista donos al ili sian sankcion.
Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj
respondis, ke por ili ne estas autoritata nia Lingva Komitato, nek nia
kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.
Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertrakton kaj sciigi, ke la
„Delegacia Komitato w por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute
preciza programo de la „Delegacio w , la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto
estis farita, la „Delegacia Komitato” ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj
privataj personoj, kiuj — laŭ siaj propraj vortoj — fariĝis nun esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta
popolo esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj
admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.
Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri
en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon
nur per severa unueco; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili
baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu
sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta
sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.
Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian
vojon.
N-ro 33. 31. I. 1908
1-a letero al „Voĉo de Kuracistoj* 1
Wŭster: Yoĉo I
v Voĉo de Kuracistoj u , senpaga aldono al la duonmonata gazeto
„G/os lekarzy“ I. 1908, n-ro 1, paĝ. 1.
Estimata sinjoro redaktoro! — Kun ĝojo mi sciiĝis pri via intenco
aranĝi en via estimata revuo konstantan rubrikon esperantan. Mi
esperas, ke via aranĝo estos tre utila kaj sukcesa kaj iom post iom
kondukos al la fondo de grava revuo, kiu per neŭtrala lingvo interligos kaj interkomprenigos la kuracistojn de ĉiuj landoj.
Jam de longe multaj kuracistoj atendas la aperon de internacia
ligilo por la mondo medicina, kaj mi estas konvinkita, ke ili estos al
vi tre dankaj por via iniciativo. A1 via dume malgranda, sed espereble
baldaŭ forte kreskonta, entrepreno mi deziras la plej bonan sukceson.
1 La 1-a kaj la 2-a letero (=V. 35) al „Voĉo de Kuracistoj u estas
presitaj sen supersignitaj literoj.
448
el la jaro 1908. — N-roj 32—36
N-ro 34. 25. III. 1908
A1 la Brita Asocio
„The British Esperantist u IV. 1908, n-ro 41, paĝ. 83.
A1 la „British Esperanto-Association a mi sendas mian koran
gratulon por la ŝanĝo de la loĝejo. En la nova loko mi deziras al la
Asocio plenan feliĉon kaj ĉiam kreskantan potencon.
N-ro 35. ? Aprilo 1908
2-a letero al „ Voĉo de Kuracistoj a
Wŭster: Voĉo II
„Voĉo de Kuracistoj iC I. 1908, n-ro 2, paĝ. 18.
Kara kolego! — La unuan numeron de la „Voĉo de Kuracistoj <f mi
ricevis kun danko kaj legis kun plezuro. Ĝi estu feliĉa komenco de
estonta granda kaj grava internacia organo de kuracistoj!
N-ro 36. 24. IV. 1908
A1 franca esperantisto (?)