Выбрать главу

 

Wiister: LK (Pri la Lingva Komitato)

 

ankaŭ sub la titolo (Pri projekto de Reprezentantaro kaj Akademio)

 

„Lingvo Internacia u XIII. 1908, n-ro 6, paĝ. 241—245.

 

„The British Esperantist u IV. 1908, n-ro 43, paĝ. 121 — 122.

 

„Germana Esperantisto u V. 1908, paĝ. 78.

 

„Heroldo de Esperanto u IX. 1928, n-ro 35, 31.de Aŭgusto (tie en

artikolo de d-ro W. Lippmann, „Pn la Lingva Komitato kaj la Akademio u ).

 

Kara sinjoro! — Pri mia opinio koncerne nian Lingvan Komitaton

povas ja ekzisti nenia dubo.

 

Mi donas de tempo al tempo diversajn klarigojn pri lingvaj

demandoj en Esperanto kaj mi esprimas mian personan opinion

tiel same, kiel ĉiu alia kompetenta esperantisto havas la rajton tion

fari, sed ĉiufoje, kiam povas aperi ia dubo, kiu postulas decidon, la

rajto de decidado povas aparteni nur al la Lingva Komitato.

 

Ĉe demandoj tro gravaj, kiuj povus kauzi inter la esperantistoj

grandan disputon, la komitato povas prezenti mem siajn decidojn

ankorau al la sankcio de nia plej alta juĝantaro, la kongreso.

 

Tia estas ne sole mia opinio, sed tia estis, ĝis la lasta tempo,

ankau la opinio de la tuta esperantistaro, kiu pace kaj harmonie laboris

kaj ne havis eĉ la plej malgrandan intencon plendi pri sia organizacio.

Sed en la lasta tempo, kelkaj personoj komencis subfosadi la autoritaton de nia Lingva Komitato kaj de niaj kongresoj. Ke tian agadon

mi persone ne povas aprobi, pri tio certe neniu povas dubi.

 

Antau la Bulonja Kongreso mi ellaboris projekton de korporacia

organizacio, kiun mi volis prezenti al la kongreso. Sed troviĝis personoj, al kiuj tio ne plaĉas kaj ili komencis agitadon kontrau mia

propono. Mi eble povus tre facile, per malmulte da vortoj, rebati

29 Dietterle, Zamenhof.

 

449

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

iliajn atakojn, tiom pli, ke mi diris tre klare ke mi volonte akceptos

ĉian organizacion, kiun la esperantistoj deziros, kaj mian projekton

mi prezentis nur kiel ekzemplon. Tamen, por eviti ĉian polemikon

kaj malpacon kaj por ne altrudi perforte al la esperantistoj mian,

eble eraran, opinion, mi silentis. Kiam mi, en la kongreso, vidis, ke

la kongresanoj estas kontraŭ ĉia korporacia organizacio, tiam mi

diris al mi: popolo povas erari, aŭ esti sugestie erarigata, sed la

komuna bono, la unueco kaj disciplino postulas, ke ĉiu membro de

la popolo sin submetu al la deziro de la plimulto. Kaj mi min submetis kaj mi silente akceptis la decidon, ke „la esperantistoj ne deziras esti korporacie organizitaj“ kaj laŭ la deziro de la kongreso mi,

kune kun la kongresanoj, kreis la Lingvan Komitaton.

 

Sed nun kelkaj personoj, pro tiu aŭ alia kaŭzo, komencis bataladon

kontraŭ la Lingva Komitato. Forgesante, ke la esperantistoj ne estas

infanoj, kies komunan publikan decidon oni povas senceremonie nuligi,

ili penas renversi tion, kion kreis la kongresoj, kaj per flanka agitado

krei ion novan!

 

Ili diras, ke la Lingva Komitato estas elektita „ne leĝe“! Sed estas

ja tre facile vidi, ke tio ĉi estas simpla sofismo. Iaj „leĝaj“ elektoj

povas ekzisti nur por tia anaro, kiu estas korporacie organizita, en

kiu ĉiuj membroj havas difinitajn rajton kaj devojn, per kiuj oni

povas mezuri ilian rajton de voĉo, sed en tia absolute libervola afero,

kiel ‘nia, en tia anaro, en kiu unu multe laboras kaj havas grandajn

meritojn kaj alia absolute nenipn faras, eble eĉ ne konas la lingvon,

kaj lia tuta apartenado al nia anaro konsistas nur en tio, ke li simple

nur diras, ke li estas esperantisto, — ĉu en tia anaro povas esti ia

parolo pri elektoj „leĝaj“? Ĉiu facile komprenas, ke en tia afero, kiel

nia, povas ekzisti nur aŭtoritateco morala. Sed por ĉiu, kiu deziras

ne regi, sed submetiĝi al ia komuna disciplino, por ĉiu, kiu la necesegan unuecon en nia afero ŝatas pli bone, ol siajn proprajn opiniojn

kaj gustojn, — ĉu povas ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata institucio,

ol nia ĝisnuna Lingva Komitato?

 

ĉi estis elektita en kongreso, en kiu ĉiu esperantisto havis egalan

rajton partopreni, en kiu efektive partoprenis, en granda nombro, ĉiuj

plej gravaj kaj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj landoj, ĝi estis elektita

ne partie de unu aŭ de kelkaj personoj, sed per senpartia publika

konsiliĝado de ĉiuj kongresanoj, ĝi estis elektita en plena interkonsento

kun tiu persono, kiu ĝis tiam estis la sola natura mastro de nia lingvo

kaj kiu ne sole tiam, sed ankaŭ nun havas la plej grandan konfidon

al tiu komitato, ĉiuj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj nacioj estis

akceptitaj en tiun komitaton, kaj neniu povas plendi, ke pro ia partia

intrigo oni lin ne akceptis. Ĉu povas do por ĉiu amanto de senpartie elektita institucio ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata reprezentantaro de nia lingvo, ol nia Lingva Komitato?

 

450

 

el la jaro 1908. — N-roj 36—37

 

Publike, kaj kun la konsento de ĉiuj esperantistoj, mi transdonis

al tiu komitato mian autoritaton, kaj nun oni proponus, ke mi ĝin

reprenu! Ke mi transdonu la autoritatecon al alia institucio! Ĉu mi

havas moralan rajton por tion fari? Ĉu la esperantistoj estas infanoj,

kun kiuj oni povas permesi al si morgau forigi, kion oni hierau decidis?

 

Oni diras, ke la Lingva Komitato tro malmulte laboras, sed oni

ja ne devas forgesi, ke la komitatanoj ne estas homoj salajrataj, kaj

ĉiu el ili havas tro malmulte da libera tempo.

 

Kaj en kio konsistas la kulpo de la nuna Lingva Komitato? Ĝia

tuta kulpo konsistas nur en tio, ke ĝi ne volas fari rompojn en la

lingvo! La nuna komitato konsistas el la plej gravaj kaj plej meritaj

esperantistoj de la mondo kaj la regularo permesos ke ĝi elprenu en

siaj vicoj ĉiujn novajn utilajn membrojn. Kio donas al ni la garantion,

ke komitato elektita en ia alia maniero konsistos el pli taugaj personoj

ol la elektita de Zamenhof? Ke se la nova komitato ne plenumos

la dezirojn de kelkaj personoj, tiuj persone denove ne komencos sub-fosadon, diskreditadon,konstantan kriadon pri netaugeco, neautoritateco,

pri diversaj kontraŭleĝaĵoj ĉe la elektita k.t.p.?

 

La Lingva Komitato havas la rajton sin m e m reorganizi, se tio

estos necesa, tial ĉiu, kiu trovas, ke la komitato estas ne bone organizita,

devas en maniero lojala prezenti sian konsilon de reorganizo al la

voĉdonado de la komitato mem, kiu — en ekstrema okazo — se

ekzistas gravaj motivoj de malkonsento aŭ dubo, povus ĉiam submeti

la aferon per speciala raporto al tiu pli alta potenco, kiu elektis la

komitaton, al la komuna kongreso.

 

Sed se iu laboras f 1 a n k e kaj penas senkreditigi nian plej aŭtoritatan

institucion kaj semi malpacon kaj konfuzon en nia tendaro, en kiu ĝis

nun regis plena harmonio kaj paco, ĉu oni povas aprobi tian agadon?

 

N-ro 37. 27. VI. 1908

 

A1 »konata Pariza Esperantisto“ (Carlo Bourlet)

 

(Pri s-ro de Beaufront)

 

„Lingvo Internacia u XIIL 1908 , n-ro 8, pag. 368.

 

„The British Esperantist“ IV. 1908, paĝ. 147.

 

Kara sinjoro! — A1 via demando, ĉu mi ion sciis pri la intencoj de

s-ro de Beaufront, mi devas respondi al vi jenon:

 

En la daŭro de nia tuta longa konateco s-ro de Beaufront neniam

ne sole ion skribis al mi, sed eĉ neniam faris al mi ian eĉ plej malgrandan aludon pri tio, ke li dezirus vidi en Esperanto ian ŝanĝon.

Kiam mi en plena konfido elektis lin kiel advokaton, kiu devus defendi

antaŭ la Delegacio (kies veran esencon mi ankoraŭ ne konis) la ĝisnunan Esperanton kaj klarigi la kaŭzojn, pro kiuj ni ĉian reformadon