Выбрать главу

trovas danĝerega, li volonte tion akceptis kaj eĉ per unu vorteto ne

lasis min supozi, kiajn intencojn li havas.

 

29*

 

451

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

N-ro 38. ? Julio 1908

 

A1 Universala Esperanto-Asocio (H. Hodler)

 

Hector Hodler, „Lia vivo kaj lia verko u . UEA-Eldona Servo , Genlve

1928, paĝ. 38.

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis la diversajn

specimenojn, kiujn vi sendis al mi. La rapida kaj bonega disvolviĝo

de la UEA min tre ĝojigas, kaj mi esperas de via Asocio tre multe

da bono por nia tuta afero. Mi kore deziras al UEA la plej bonajn

sukcesojn. Vian afablan inviton, ĉeesti en Dresdeno en la solena

malferma kunveno kaj en unu el la laboraj kunvenoj de via Asocio,

mi akceptas kun plezuro.

 

N-ro 39. 11. XII. 1908

 

A1 la redakcio de „Informaj Raportoj Wien

 

„Informaj Raportoj“ I. (III.) 1909 (Jan.), n-ro 1.

 

Karaj sinjoroj! — Kun plezuro mi ricevis la 3 numerojn de la „Informaj Raportoj a kaj mi dankas vin kore. Precipe mi dankas la redakcion por la amika gratula artikolo koncerne mian tagon de naskiĝo.

 

Mi deziras al via gazeto la plej bonan prosperadon kaj mi estas

konvinkita, ke la „Informaj Raportoj u alportos multe da bono al nia

afero en Aŭstrio, en tiu lando por kiu la ekzistado de neŭtrala lingvo

povas iam havi gravegan sukceson.

 

N-ro 40. 16. XII. 1908

 

A1 la German-Aŭstria Esperantista Ligo, Wien

 

„Informaj Raportoj u I. (III.) 1909 (Febr.), n-ro 2.

 

Karaj sinjoroj! — Por via salutletero de 8/XII volu akcepti mian

plej koran dankon. A1 la Ligo mi sendas mian saluton kaj deziron de

plej bona prosperado. La „Informajn Raportojn“ mi siatempe ricevis

kaj mi jam sendis mian dankon al la redaktoro.

 

N-ro 41. 16. XII. 1908

 

Letero al s-ro F. de Menil, Paris

 

(Pri la gazeto „Franca Esperantisto u )

 

„Franca Esperantisto u I. 1909, paĝ. 38.

 

La unuan numeron de la „Franca Esperantisto w mi danke ricevis.

Ke mi ĝin legis kun granda intereso, ke mi sincere deziras al ĝi plej

bonan sukceson — tion mi certe ne bezonas diri al vi. La franca

esperantistaro estas ja ĝis nun la plej granda kaj la plej grava esperantista anaro, kaj ĝi subite restis sen komuna organo; dank’ al la

„Franca Esperantisto* mi esperas, ke ĉiuj francaj esperantistoj baldaŭ

havos denove komunan ligilon kaj la malagrabla historio de la lasta

jaro baldaŭ estos forgesita.

 

452

 

el la jaroj 1908, 1909. — N-roj 38—44

 

N-ro 42. 22. XII. 1908

 

A1 s-ro H. Sentis , Grenoble

 

Wiister: Senti

 

„Esperanta Evoluo“ (Grenoble). 1911, n-ro 1, paĝ. 2 — 3.

 

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 16/XII, kaj ankau vian

cirkuleran leteron „A1 progresemaj esperantistoj“. — Mia opinio pri

la bezonoj de nia lingvo (precipe en la nuna tempo) estas iom alia ol

via; mi tamen ne volas altrudi al vi mian personan opinion. — Sed

kvankam mi forte dubas, ĉu via intencata maniero de agado (en la

nuna tempo) estos utila, mi tamen kun plezuro konfesas, ke ĝi estas

tute honesta kaj lojala, kaj mi estus tre kontenta, se ĉiuj personoj,

kiuj deziras nun reformojn, sekvus vian plene aprobindan manieron.

 

N-ro 43. Fine de 1908

 

A1 la „Belga Esperantisto u

 

„Belga Esperantisto u I. 1908/1909, paĝ. 8 — 9.

 

„The British Esperantist“ V. 1909 (Jan.), n-ro 49, paĝ. 8.

 

Via sciigo pri la baldau aperonta B. E. estis por mi tre agrabla

novaĵo. Mi sendas al la nova organo mian sinceran gratulon kaj deziron de plej bona prosperado.

 

Mi ĝojas, ke por niaj belgaj amikoj baldau malaperos la malbona

sonĝo, kiu turmentis ilin en la dauro de tuta jaro; ke ili baldau havos

denove organon vere kaj klare esperantistan, kiu firme kaj senŝanceliĝe

kondukados ilin lau tiu rekta vojo, kiun la esperantistaro en plena

unueco iras jam pli ol 20 jarojn, — organon, kiu plu ne penados for-tiri ilin de nia armeo, sed konstante instruados al ili severan dis-ciplinon, obeon kaj estimon por nia komuna standardo.

 

Nian grandan kaj gravan celon ni povos atingi nur per unueco,

per unueco, per unueco!

 

Mi esperas, ke tiuj nemultaj belgaj amikoj, kiuj forlasis nian komunan vojon, baldau komprenos, kian malutilon ili per sia agado alportas al nia ideo, kaj ili noble kaj kuraĝe tion konfesos; kaj nun, kiam

la opinio de la esperantistaro estas jam senduba, ili submetos siajn

personajn opiniojn kaj dezirojn al la opinio kaj postuloj de la plimulto 4

kaj montros, kiel agas honestaj kaj bravaj batalantoj por granda ideo.

 

N-ro 44. 1909

 

A1 s-ro C. McPherson

 

(Pri la kartludo „Feliĉaj familioj“)

 

„The British Esperantist“ V. 1909 (Marto), n-ro 51, paĝ.51.

 

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis la kartludon „Feliĉaj

Familioj* kaj mi dankas vin kore. Mi esperas ke la kartludo estos

tre utila, ĉar ĝi instruas amuzante. Mi deziras al ĝi multe da amikoj

kaj uzantoj.

 

453

 

V. A. Jam presitaj leteroj

 

N-ro 45. 20. XII. 1909

 

Publika letero

 

(„Danko“ okaze de la kvindeka datreveno de naskiĝo)

 

Wiister: Nask

 

„Lingvo Internacia u XV. 1910, paĝ. 29.

 

„La Revuo“ IV. 1909/10, paĝ. 205.

 

„Belga Esperantisto“ II. 1909/10, paĝ. 95.

 

„Oficiala Gazeto“ II. 1909/10, paĝ. 179.

 

Cetere tre ofte, ankaŭ en malgrandaj gazetoj.

 

Okaze de la kvindeka datreveno de mia naskiĝo mi ricevis grandegan multon da bondeziroj en plej diversa formo: telegramojn, leterojn,

poŝtajn kartojn, gazetajn artikolojn, librojn, manuskriptojn, fotografaĵojn

k.t.p. Ĉio ĉi tio profunde min kortuŝis, kaj mi tre dezirus esprimi

al ĉiu gratulinto aparte mian plej koran dankon; sed bedaurinde tio

estas por mi fizike neplenumebla. Tial oni volu pardoni min, ke,

anstatau respondi aparte al ĉiu persono, au almenau al ĉiu gazeto,

societo au grupo, mi esprimas mian plej profundan dankon al ĉiuj

kune, per ĉi tiu publika letero. La gazetoj esperantistaj faros al mi

grandan komplezon, se ili publikigos mian dankon.

 

N-ro 46. 1909

 

(Lasta saluto al Barcelono 1 )

 

Faksimilita en „Tutmonda Espero“ (Kataluna Esperantisto) II. 1909,

n-ro 22, paĝ. 156.

 

Antau ol ni, esperantistoj-kongresanoj, forlasas la belan kongresan

urbon, mi esprimas — ankorau unu fojon en la nomo de la kongresanoj nian plej profundan koran dankon al la gastama kaj simpatia

urbo por la tre amika kaj frata akcepto, kiun ĝi faris al la gastoj

venintaj el ĉiuj partoj de la mondo kaj por la granda kaj sincere kora

simpatio, kiun la reprezentantoj de la urbo esprimis rilate la ideon,

por kiu ni laboras. Barcelono vivu, kresku kaj floru!

 

Samtempe mi permesas al mi, esprimi apartan dankon de mia

edzino kaj de mi por la speciala afableco, kiun la deputitaro de Barcelono montris al ni per sia por ni tre kara memoraĵa donaco.

 

N-ro 47. ? Januaro 1910

 

A1 la Ligo de Germanlingvaj Aŭstriaj Grupoj Esperantistaj

 

„Informaj Raportoj“ IV. 1910 (Febr.), n-ro. 2.

 

Karaj sinjoroj! — Kun granda plezuro mi ricevis vian belegan al-bumon kun la folioj ilustritaj kaj subskribitaj de la membroj de ĉiuj

 

1 1909, ĉar skribita post la 5-a kongreso.

 

454