el la jaroj 1909, 1910, 1911. — N-roj 45—50
grupoj de via Ligo. ĉi estas por mi tre agrabla kaj kara donaco,
kaj mi esprimas mian koran dankon al la iniciatintoj de tiu donaco
kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝia efektivigo.
Kun kora saluto kaj plej bonaj deziroj por la progresado kaj
florado de via Ligo.
N-ro 48. 17. II. 1910
A1 s-ro Paul de Lengyel, redaktoro de „Juna Esperantisto*
„Juna Esperantisto“ VIII. 1910, n-ro 2, pag. 17.
Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis la unuan numeron de la ,Juna Esperantisto“, kiu estas nun redaktata de vi. Ke min
tre ĝojigas la fakto, ke vi de nun estos la redaktoro de la dirita gazeto,
— tion mi ne bezonas ja diri al vi. Via longe kaj tute sufiĉe elprovita
amo kaj fideleco al nia afero, via perfekta sciado de nia lingvo kaj
via bonega stilo donas plenan garantion, ke la „Juna Esperantisto“
sub via redaktado estos unu el la plej fidindaj gazetoj esperantaj. Mi
deziras al via entrepreno plej bonan prosperadon kaj al via gazeto
tre multe da amikoj.
N-ro 49. 1910
A1 Antido (Rene de Saussure)
„Internacia Scienca Revuo“ VII. 1910, n-ro 82, paĝ. 271 — 272.
„Restimo de la Teorio de Antido“ (Kritikoj pri Teorio de Antido,
eltiritaj el Internacia Scienca Revuo, Geneve, Okt., Nov., Dec. 1910),
paĝ. 11.
Kun plezuro mi ricevis viajn du librojn („La Devo“ de E. Naville
kaj „La Construction logique des mots en Esperanto“) kaj mi kore
vin dankas. La lastan verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas
ĝin bonega. Lau mia opinio estus tre utile, se vi eldonus ĝin ankau
en Esperanto, por ke ĉiu esperantisto, precipe la verkantoj, atente
ĝin tralegu kaj por ke ili penu observi tiujn principojn, kiujn vi bonege
esploris kaj klarigis. Mi ne dubas, ke nia Akademio tre volonte donos
al via propono sian oficialan aprobon … Via verko povas servi kiel
bona modelo de efektive gravaj kaj utilaj Akademiaj laboroj.
N-ro 50. 1911
A1 la VI. Germana Esperantista Kongreso
„Das Esperanto ein Kulturfaktor“. Festschrift anlafilich des 6. Deutschen Esperanto-Kongresses in Lŭbeck (sen jaro).
(La letero estas faksimilita je la komenco de la libro.)
Mi salutas vin kore, germanaj amikoj, kiuj kunvenos por via
VI. nacia kongreso; mi salutas vin, sindonaj laborantoj de nia afero.
Se homo al homo povas doni benon, miaj vortoj estu por vi plej
455
V. A. Jam presitaj leteroj
sincera beno kaj alportu feliĉon al ĉio kion vi entreprenos. La disciplino kaj Iaboremeco, kiuj vin distingas kaj kiuj estas plej bona
garantio de sana kreskado, estu ekzemplo kaj konsolo por ĉiuj esperantistoj.
N-ro 51. 5. X. 1911
A1 s-ro H. Stahlberg , Rakvere
(Pri „Kalevipoeg“)
„Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio “ 1926, n-ro 51, paĝ. 37.
Kara sinjoro! — Pardonu, ke pro granda okupiteco mi ĝis nun
ne respondis vian leteron. Trarigardi vian tradukon de Kalevipoeg mi
bedaurinde ne povas, ĉar mi estas tro okupita; sed ŝajnas al mi, ke
por multaj esperantistoj la traduko de la Esta eposo havos grandan
intereson. Ĉar vi posedas bone la lingvon Esperanto, tial mi opinias,
ke via traduko estus grava akiro por nia literaturo.
N-ro 52. 30. XII. 1911
Letero al The British Esperantist
(Pri la Deveno de la Verda Stelo)
Wŭster: Stelo
„ The British Esperantist u VIII. 1912, n-ro. 86, paĝ. 34.
Karaj sinjoroj! — Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam
ne memoras bone. Ŝajnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis
min s-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn
verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu
broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis
al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi
en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de
Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis
sur sia gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis
tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun
verda koloro.
N-ro 53. 1912
A1 la redaktoro de la »Pola Esperantisto“
(Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo)
Wŭster: Rajt
„Lingvo Internacia iC XVIII. 1912, paĝ. 256—262 (represita el „Pola
Esperantisto u , Julio 1912).
Kara sinjoro redaktoro! — Lau la propono de la EsperoKato-lika vi petis min, ke mi per via estimata gazeto esprimu mian opinion
pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj
kaj malpaco inter la esperantistoj (demando pri organizo). Mi konfesas,
456
el la jaroj 1911, 1912. — N-roj 50—53
ke mi ne tute klare komprenas, por kiu povas utili la petata publikigo
de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas, povas ja scii ĝin tre
bone, ĉar en la antauparolo al mia projekto pri Rajtigitaj Delegitoj kaj
parte ankorau en mia publika parolo Antverpena, mi esprimis mian
opinion tute klare kaj precize.
En la stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaurinde
la famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne mia opinio,
sed opinio fremda, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por ke
multaj esperantistoj, anstatau memstare pfipensi mian projekton, tuj
en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno tiu malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove aperis
Bone, en tia okazo por kio do servos mia nuna ripetota klarigo?
oni ja simple diros denove, ke la nunan artikolon iu devigis min
publikigi . ..
En Antverpeno mi laŭte kaj tre klare demandis la esperantistojn,
ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn Delegitojn.
Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize, sed pri kiu ĉiuj
havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli, la grandega
plimulto respondis „jes a . Se la demando estus pri tio, ĉu la esperantistoj konfidas al mi la kondukadon de la tuta esperanta afero, oni
povus eble pensi, ke ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar
la demando absolute neniom koncernis mian personon, tial neniu havis
kaŭzon, por sin ĝeni.
La voĉoj kun „jes“ prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj
ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun „ne“ prezentis tian bagatelan
nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti absolute nenia
dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute nedisputeblan rajton
esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona ordo, ke finiĝos la konstanta
malpaco, kiu regis en nia tendaro dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu
dubo, koncernanta la tutan esperantistaron, estos solvata ne de apartaj
demagogoj kiuj altrudas al ĉiuj sian opinion, aŭ deziron, sed de la
esperantistaro mem, per iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj …
Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena kongreso
komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj Delegitoj.
La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena estis altrudita
al la esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni voĉdonis, k.t.p., k.t.p.
Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas kaj mi alvokas la ateston de
ĉiuj, kiuj partoprenis en la kongreso.
Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne
prezentas la volon de la esperantistaro, tiam pruvu tion kaj donu al